Ofikleido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basofikleido

Ofikleido (grek.: ofis serpento, kleides klapoj) estas latuna blovinstrumento el la familio de la klapokornoj, kun klapoj kaj supren direktita sonfunelo. Ĝia formo similas al tiu de fagoto kaj ĝi havas naŭ ĝis dek unu klapojn. Por kompleta kromata ludado de la tonamplekso (je B♭-instrumentoj ekde A ĝis b♭1) dek unu klapoj estas necesaj.

La instrumenton inventis proksimume 1817 Halary (Jean-Hilaire Asté) en Parizo. Antaŭ ol la valvotubjo pro sia pli bona taŭgeco por armemuziko, la ofikleido estis uzata en simfoniaj orkestroj, en latunblovorkestroj kaj en la eklezia muziko kiel basinstrumento. Famiĝis aparte la ofikleidsoloo en Symphonie fantastique de Hector Berlioz' (Dies irae-citaĵo).

Ofikleido ankaŭ estas nomo por ege laŭta lamenregistro je 16' aŭ 32' de orgeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento ekzistis la problem, ke mankis plensonaj basinstrumentoj, kiuj povis starigi sufiĉan fundamenton por la nova, pli volumena orkestrosono. La serpento, kiu ankoraŭ devenis el la renesancepoko, ne plu konvenis al la moderna sonidealo, kaj ankaŭ la baskorno en siaj variaj konstruformoj ne estis sone konvinka. La lignaj blovinstrumentoj kontrafagoto kaj basklarneto tamen ne estis sufiĉe laŭtaj. Pro tio oni evoluigis novajn malalto-tonajn blovinstrumentojn. El tiuj rapide venkis la ofikleido en la armemuziko ĝis enkonduko de la tubjo, kion dokumentas la multaj ofikleido-lernolibroj aperintaj en la tempospaco ekde 1820 ĝis 1840.

Kiel ĉiuj konusaj latunblovinstrumentoj ĝi proponas facilan songeneradon. La ludeblecon de malnovaj ofikleidoj iom difektas manka precizeco de la instrumentkonstruistoj de la 19-a jarcento rilate la tubopason kaj la klapopoziciojn. Malgraŭ tio la virtuozeco de la solopecoj, de la solooj en orkestroverkoj, operoj kaj ĉambromuziko dokumentas, ke sufiĉe da ofikleidistoj plene regis siajn instrumentojn.

Sur germanlingva tereno la ofikleido ne povis venki pro la rapida enkonduko de tubjo en la armemuziko – kaj eble ankaŭ pro la manka vojaĝemo de la cefaj germanaj komponistoj Beethoven kaj Brahms. En Francujo, Italujo kaj Britujo ĝi tamen restis en uzo la tutan 19-an jarcenton. Famaj muzikekzemploj por ĝia uzo de germanaj komponistoj estas de Felix Mendelssohn Bartholdy la teatromuziko pri „Sommernachtstraum“ op. 61, oratorio „Elias“ kaj lia dua versio de „Athalie“. De Richard Wagner uzis ofikleidon en la operoj „Rienzi“ kaj „Fliegende Holländer“, kaj Robert Schumann uzis ĝin en „Das Paradies und die Peri“.

La plej malnovaj konstrutipoj de tubjo (1835 en Berlino) kaj la unua patentoskribaĵo de saksofono klare dokumentas la antaŭulan funkcion de ofikleido por ĉi tiuj instrumentoj.

Dum la 20-a jarcento preskaŭ nenio estis komponata por ofikleido; unu el la lastaj komponistoj, kiu ĝin regule uzis, estis Heitor Villa-Lobos. Ĝis la dua mondmilito oni regule rekontis ofikleidon kiel grava basinstrumento ĉe la brazila ŝoro kaj ĉe la kuba danzono, unuope ankaŭ eĉ ĝis la fino de la 20-a jarcento.

Pro la kreska intereso por la muzika praktiko de la 19-a jarcento, pri la sonkonceptado de la komponistoj kaj pro la kontinue kreskanta nombro de prezentadoj kun originalinstrumentoj aŭ ties kopikonstruaĵoj ekestis merkato, tiel ke oni denove novkonstruas kaj pluevoluigas ofikleidojn.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

La sono de ofikleido estas priskribebla kiel inter korno kaj fagoto. En la sonspektro de ofikleido nur du suprotonoj klare elstaras, per kio ekestas ĝia karakteriza sono kaj ĝia bona taŭgeco por miksiĝi kun aliaj instrumentoj. Berlioz polemikas en 1844 en sia Grand traité d'instrumentation pri la bas-ofikleido:

La sono de la malaltaj tonoj estas malglata, sed certakaze, inter amaso da latunblovinstrumentoj, ĝi efikas miraklojn. La tre altaj tonoj havas krudan karakteron, kiun oni tamen ankoraŭ ne sciis uzi ĝustamaniere. La mezregistro memorigas, precipe se la blovisto ne esta tre lerta, tro ege al la sono de la serpento kaj de la klarionoj. Nenio pli malgracia […] ekzistas […] ol tiuj pli malpli rapidaj pasaĵoj, kiujn oni prezentas en certaj modernaj operoj kiel solooj de la meza registro de la ofikleido: Tio estas ĵus tiel, kvazaŭ virbovo elkurinta la stalon farus enmeze de salono siajn furiozajn saltojn.[1]

Eble la kritiko de Berlioz rilatas malpli al la franca operliteraturo (granda opero kaj komika opero) ol al la prezentopraktiko de la kantakompanado en preĝejoj. Nuntempa kritiko pri prezentado de La Favorite de Donizetti (1840) en Zuriko konfirmas la avantaĝon de ofikleido kompare kun tubjo en operorkestro: „[…] anstataŭ la tubjo ludas pli malpeza kaj eleganta sonanta ‘ofikleido’ kiel basinstrumento.“[2]

Nuntempaj verkoj por ofikleido[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hector Berlioz, Instrumentationslehre, kompletigita kaj reviziita fare de Richard Strauss, parto 2, Leipzig: Peters 1955, S. 361
  2. Zürcher Oberländer, 21. März 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Ophikleide » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.