Psalmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Psalmoj

Psalmoj (hebree תְּהִלִּים, Tehillim, greke Ψαλμός, psalmos — signifante laŭda kanto, latine Liber Psalmorum) estas himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj (el la Malnova testamento). Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento, la Psalmaron. Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido (ĉirkaŭ 1000 a.K.), tamen, verŝajne, ili aperis pli frue, ĉirkaŭ la 13-a jarcento a.K., kaj estis kreitaj de kelkaj aŭtoroj aŭ eĉ grupoj de aŭtoroj, ne konataj nun.

En kaj ekster la Biblio[redakti | redakti fonton]

En Biblio super la teksto de l' unuopaj psalmoj oni ofte vidas indikojn, kiujn oni interpretas kiel aŭtor-indikojn; psalmoj 1-41 havas la indikon de David; psalmoj 42-49 estas de la Koraĥidoj, 50 de Asaf k.t.p.

Entute Psalmaro enhavas 150 psalmojn, kiujn oni dividas en preĝojn, laŭdojn, kantojn kaj instruojn. Ekzistas psalmo 151 en la Septuaginto, akceptita en la Duakanonajn Librojn de la Ortodoksio.

Krom tiu kanona libro ekzistas ankaŭ eksterbiblia libro Psalmoj de Salomono. Ankaŭ tiujn psalmojn tradukis Gerrit Berveling, ĉar ili ja apartenas al la manuskripta tradicio de l' Septuaginto.

Kiel kanti aŭ prezenti psalmojn[redakti | redakti fonton]

Psalmoj kaj la recitativa tradicio de ilia prezentado estis akceptitaj de la kristana eklezio.

Antikvaj kristanoj kantis aŭ ĉantis psalmojn unisone. Vidu ĉe Gregoria ĉanto. Mezepoke oni poezie kaj muzike prilaboradis psalmojn, en la 14-a jarcento aperis multvoĉaj psalmoj. En protestantaj eklezioj la psalmojn oni kutime kantas en rimitaj strofoj.

En la 16-a jarcento psalmoj disvastiĝis ankaŭ en la profesia sekulara muziko, oni ofte kantis ilin en ĉiutaga vivo. Psalmotekstojn uzis en siaj komponaĵoj interalie Giovanni Pierluigi da Palestrina, Heinrich Schütz, Johann Sebastian Bach, Franz Schubert, Franz Liszt, Johannes Brahms, Igor Stravinski, Krzysztof Penderecki.