Johannes Brahms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johannes Brahms
JohannesBrahms.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Johannes Brahms
Naskiĝo la 7-an de majo 1833(nun 1833-05-07)
Flago-de-Germanio.svg Germanio, Hamburgo
Morto la 3-an de aprilo 1897 (63-jara)
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio, Vieno
Ĝenroj Romantikismo
Profesio Komponisto
pianisto
dirigento
Aktivaj jaroj 18291882
v  d  r
Information icon.svg

Johannes Brahms (naskiĝis la 7-an de majo 1833 en Hamburgo kaj mortis la 3-an de aprilo 1897 en Vieno) estis germana muzika komponisto, pianisto kaj dirigento el la periodo de romantikismo.

La muzikan talenton de Brahms malkovris lia patro, kiu mem ludis kontrabason. Johannes Brahms studis pianludon kaj li estis tre influita de muziko de Bach, Mozart kaj Beethoven. Pli poste violonisto Joseph Joachim interkonatigis lin kun Liszt, Robert Schumann kaj lia edzino Clara, kies kreado ankaŭ tre karakterize influis Brahmson.

En la jaroj 1857 ĝis 1859 li agadis kiel dirigento kaj instruisto de muziko en kortego en la germana urbo Detmold. En 1862 li transloĝiĝis Vienon, kie li poste pasigis plimulton de sia vivo. Li fariĝis mondfama komponisto kaj li estis konsiderata kiel sekvanto de Beethoven. Kritikantoj vidis lin kiel kontraŭpoluson al la muziko de Richard Wagner. En 1870 li renkontiĝis kun la dirigento Hans von Bülow, kiu pli poste la muzikon de Brahm vaste propagandis. Sian unuan simfonion Brahms komponis en 1876; von Bülow nomis tiun ĉi simfonion kiel "la dekan simfonion de Beethoven" (kiu verkis naŭ).

Brahms interalie eksidis en imperistra komitato, kiu donis ŝtatajn stipendiojn, kaj li meritis pri dono de financa subteno al Antonín Dvořák.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Brahms naskiĝis en modesta familio kiel dua el tri filoj. Lia patro estis popola muzikisto kaj ludis plurajn instrumentojn: fluton, kornon, violonon, kontrabason. Estis li, kiu donis al la juna Johannes la unuajn lecionojn pri muziko. Lia patrino, kiun Brahms profunde amis, estis tajloro. Kiam en 1865 la gepatroj eksedziĝis, Brahms – neniam edziĝonta – restis produnde ligita al la familio kaj subtenis ankaŭ la duan edzinon de la patro dum ŝia maljuneco.

Malgraŭ malabundeco de rimedoj la familio rimarkis la talenton de la malgranda Johannes kaj permesis al li bonkvalitan edukon. Jam frue li estis altirata de ĉiuj muzikaj instrumentoj, komencis studi fortepianon je la aĝo de dep jaroj kaj ŝajnis destinita al koncertista kariero; le prenis ankaŭ lecionojn pri korno kaj violonĉelo. Lia unua publika koncerto estas raportita el 1942, kiam li havis dek jarojn; ĝis la 13-a jaro la estonta komponisto komencis kontribui al la familia buĝeto muzikludante – kiel ia patro – en lokaloj de Hamburgo kaj poste donante lecionojn pri fortepiano.

En 1853, je 20 jaroj, Brahms havis kelkajn renkontojn signifajn por lia vivo: Unue kun la granda violonisto Joseph Joachim, kun kiu li komencis longan, profitigan kunlaboradon; estis ĝuste tiu Joachim, kiu prezentis lin al Franz Liszt (kaj Brahms ekdormis dum la prezentado de la majstro!) kaj precipe enkondukis lin en la domon de Robert kaj Clara Schumann: La rilato al tiuj du montriĝis profunde grava por Brahms. Schumann tuj kaj senrezerve konsideris lin geniulo kaj nomis lin en sia Neue Zeitschrift für Musik (nova revuo pri muziko) la muzikiston de la estonteco; inverse Brahms konsideris Schumann sia sola kaj vera majstro kaj restis al li sindoneme proksima ĝis lia morto. Lia ligiteco kun Clara Wieck Schumann daŭris ĝis ŝia morto, malpli ol jaron antaŭ la morto de Brahms.

La koncerta aktivado de Brahms daŭris ĝis la fino de la 1870-aj jaroj, ofte kun Joachim, paralele al la komponado kaj direktado de orkestroj. Recenzo jene priskribas lian pianistan stilon de tiuj jaroj: "Multaj artistoj posedas pli brilan teknikon, sed estas malmultaj, kiuj scipovas traduki la intencojn de la komponinto en tiom same konvinka maniero aŭ sekvi la volon de la betoven-a genio kaj riveli lian tutan brilecon, kiel faras Brahms."

Kiam Clara Schumann ekloĝis en Berlino, Brahms en 1857 reiris al Hamburgo, kiel li kreis kaj dum tri jaroj direktis virinan koruson. La aktivado pri la koruso, kiun li daŭrigis ĉe la kortego de Detmold kaj poste ĉe la kanta akademio de Vieno, certe havis ekonomiajn motivojn, sed ankaŭ estis grava por lia komponado; Brahms neniam verkis muzikon por operoj, sed metis grandan atenton al verkado por voĉoj. Li postlasis amuzan kaj multsignifan eldiron, kiu ligas lian fraŭlecon al lia neverkado por operoj: "Verki operon estus por mi same malfacile kiom edziĝi. Sed eble post la unua sperto mi farus duan!"

En 1862 li restadis en Vieno, kaj ekde la sekva jaro li daŭre ekloĝis tie. En Vieno li estis tre laŭdata, evoluigis gravajn rilatojn kaj definitive tie establiĝis en 1878. Tie li havis sian solan renkontiĝon kun Wagner, kaj tie li en 1870 konatiĝis kun Hans von Bülow, la granda dirigento, kiu iĝis lia amiko kaj unu el liaj precipaj ŝatantoj.

En 1868 en Vieno estis la unua prezentado de liaj "21 hungaraj dancoj". Ili uzis elementojn de tradiciaj romaaj melodioj kaj estis ŝatataj de la publiko, sed pluraj aliaj muzikistoj, kiuj ĉerpis el similaj fontoj, akuzis Brahms-on pri plagiato. Laŭ nuna pritakso nur la numeroj 11, 14 kaj 16 estas tute originalaj de Brahms; elementojn de la aliaj li kredeble ekkonis de amiko, la violonisto Ede Reményi, kiu parte mem verkis ilin kaj estis inter la akuzantoj. Pli postaj esploroj trovas jenajn intgerrilatojn: danco n-ro 1 kaj Isteni czárdás de Pecsenyanski Sárközy, danco n-ro 3 kaj la geedziĝa kanto Tolnai Lakadalmas de Reményi kaj J. Rizner, danco n-ro 4 kaj Kalocsay Emlék, danco n-ro 6 kaj Rózsa Bokor de Adolf Nittinger[1].

Ĉar Brahms ĉiam strebis al stila perfekteco, li estis tre malrapida pri la verkado kaj precipe pri la publikigo kaj prezentado de siaj verkoj. almenaŭ pri tiuj, kiujn li konsideris "gravaj". Lia Unua Simfonio (kiun von Bülow nomis "la deka de Betoveno") estis unuafoje prezentita nur en 1876 en Bayreuth; Brahms tiam jam havis 43 jarojn kaj ĉiam vivis de muziko.

En la lastaj 20 jaroj de lia vivo Brahms fine povis dediĉi sin al komponado; estas la jaroj de liaj precipaj verkoj por orkestro: La aliaj tri simfonioj, la violonkoncerto, la sua koncerto por fortepiano.

Li mortis en Vieno la 3-an de aprilo 1897, pro kancero, kiel lia patro, kaj estis entombigita en honora tombo de la Centra Tombejo de Vieno.

La verkaro[redakti | redakti fonton]

Brahms estis kaj volis esti pli konservema ol progresema en sia verkado; li strebis al "daŭrema muziko" kaj opiniis, ke muziko ne estas submetita al la ŝanĝiĝo de la modo. Grave influis lin la verkaroj ne nur de Betoveno, sed ankaŭ de Giovanni Pierluigi da Palestrina, Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel. Tamen lia verkaro estas memstare signifa kaj havas propran karakteron.

Oni dividas lian verkadon al tri periodoj:

  • La unua, kun romantikisma karaktero, ĝis Ein deutsches Requiem (germana rekviemo, 1866–1868), kiu voĉe uzis ne nur la tradiciajn latinajn tekstojn, sed ankaŭ germanajn
  • La dua, klasikema, ĝis la dua piana koncerto (1881, pli ol 20 jarojn post la unua)
  • La tria, kombinanta la du tendencojn, ekde la tria simfonio (1883)

La simfonioj de Brahms foje uzas netradiciajn harmoniojn, kiuj ne ĉiam plaĉas al ordinaraj aŭskultantoj. Pri sia unua simfonio li mem skribis, ke ĝi "estas longa kaj ne vere aminda".

Religio[redakti | redakti fonton]

Brahms estis luterano kaj ĉiam profunde influita de sia kredo. De infana aĝo li regule legis en la biblio donacita al li en la jaro de lia naskiĝo; de ĝi li prenis tekstojn por sakralaj korusaj verkoj. Ĝis lia morto ĝi restis por li unu el la plej gravaj libroj.

Lia amiko Walter Niemann, same komponisto, diris pri li: "La fakto, ke Brahms komencis sian krean aktivadon per la germana popola kanto kaj finis per la Biblio, montras la veran religian kredon de tiu granda homo de la popolo."[2]

Kromaj informoj[redakti | redakti fonton]

La nomon de Brahms portas kratero de Merkuro (58,31° N, 177,36° U).

Melodioj el liaj "hungaraj dancoj" estis uzataj en la filmo The Great Dictator de Charlie Chaplin.

Pri sia dua simfonio Brahms skribis al sia eldonisto la 22-an de novembro 1877: "La nova simfonio estas tiom melanĥolia, ke vi ne eltenos. Mi neniam antaŭe verkis ion tiom malgajan, minoran. La partituro devos aperi kun funebra kadro[3]." Ĉi tiu anonco estas konsiderata kiel arbitre erariga.

Multe citata estas anekdoto[4], laŭ kiu Brahms al aŭtografo de Johann Strauß, citanta ties Danuban Valson, aldonis la rimarkigon: "Bedaŭrinde ne de Johannes Brahms".

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj elektitaj komponaĵoj de Johannes Brahms:

Por orĥestro[redakti | redakti fonton]

  • Simfonioj:
    • Simfonio n-ro 1 en Do minora, op. 68 (1862–1876)
    • Simfonio n-ro 2 en Re minora, op. 73 (1877)
    • Simfonio n-ro 3 en Fa minora, op. 90 (1883)
    • Simfonio n-ro 4 en Mi minora, op. 98 (1884–1885)
  • Uverturoj:
    • Ouverture Accademica en do minora, op. 80 (1880)
    • Ouverture Tragica en re minora op. 81 (1880)
  • Variaĵoj pri temo de Haydn, op. 56a (1873)
    • Temo. Koruso S-ta Antonio. Andante
    • Variaĵo 1. Poco più animato (andante con moto)
    • Variaĵo 2. Più vivace (vivace)
    • Variaĵo 3. Con moto
    • Variaĵo 4. Andante con moto (Andante)
    • Variaĵo 5. Vivace (poco presto)
    • Variaĵo 6. Vivace
    • Variaĵo 7. Grazioso
    • Variaĵo 8. Presto non troppo (poco presto)
    • Finalo. Andante
  • Serenadoj:
    • Serenado n-ro 1 en Re maĵora, op. 11 (1857–1858)
    • Serenado n-ro 2 en La maĵora, op. 16 (1858–1859)
  • Koncertoj por pianego kaj orĥestro:
    • Koncerto por pianego kaj orĥestro n-ro 1 en Re minora, op. 15 (1856–1858)
    • Koncerto por pianego kaj orĥestro n-ro 2 en Si bemola, op. 83 (1881)
    • Koncerto por violono kaj orĥestro en Re maĵora, op. 77 (1878)
  • Duobla koncerto por violono, violonĉelo kaj orĥestro en la minora, op. 102 (1887)
  • Transskriboj de tri hungaraj dancoj (1873):
    • n-ro 1 en Sol minora
    • n-ro 3 en Fa maĵora
    • n-ro 10 en Fa maĵora

Komponaĵoj por pianego[redakti | redakti fonton]

Du pianegoj[redakti | redakti fonton]

  • Sonato en Fa minora, op. 34 bis (1864)
  • Variaĵo pri temo de Haydn, op. 56b (1873)

Pianego kvarmana[redakti | redakti fonton]

  • Variaĵoj pri temo de Robert Schumann, op. 23 (1863)
  • 16 valsoj, op. 39 (1865)
  • 21 hungaraj dancoj. WoO 1 (1869 kaj 1880)

Sola pianego[redakti | redakti fonton]

  • Sonatoj
    • N-ro 1 en Do maĵora, op. 1 (1852/53)
    • N-ro 2 en Fa diesa minora, op. 2 (1852)
    • N-ro 3 en Fa minora, op. 5. (1853)
  • Valso, op. 39 (1865)

Komponaĵoj por orgeno[redakti | redakti fonton]

  • Fugo en bemolo minora, WoO (verko sen numero) 8 (1856)
  • Preludo kaj fugo en La minora, WoO 9 (1856)
  • Preludo kaj fugo en Sol minota, WoO 10 (1857)
  • Korusa preludo kaj fugo pri „O Traurigkeit, o Herzeleid“, WoO 7 (1858)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allgemeine Musikzeitung, 1874, kol. 348; citita laŭ Heinrich Reimann, Berühmte Musiker: Johannes Brahms, Imberg & Lefson, Berlin, 1900
  2. Klaus Wolters: Handbuch der Klavierliteratur zu zwei Händen. Atlantis-Verlag, Zürich k. a. 1994 (4a eld.). ISBN 3-254-00188-5
  3. (germana vikipedio)
  4. Diskuto ĉe tamino-klassikforum

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johannes Brahms en la itala Vikipedio.