Carl Tausig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karl Tausig)
Carl Tausig
Persona informo
Naskonomo Karol Tausig
Naskiĝo 4-an de novembro 1841 (1841-11-04)
en Varsovio
Morto 17-an de julio 1871 (1871-07-17) (29-jaraĝa)
en Leipzig
Mortokialo tifoida febro
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Kongresa Pollando
Subskribo Carl Tausig
Familio
Edz(in)o Q40651357
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikinstruisto
vdr

Carl TAUSIG (vere Karol Tausig; naskiĝinta la 4-an de novembro 1841 en Varsovio; mortinta la 14-an de julio 1871 en Lepsiko) estis pola pianisto, komponisto kaj muzikinstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Carl Tausig ricevis unuan muzikan edukadon de sia patro Aloys T. Tausig (1820-1885), komponisto kaj lernanto de Sigismund Thalberg. En la aĝo de 14 jaroj li iris al Vajmaro, por sekvi lecionojn de Liszt, kies plej favorigita lernanto li baldaŭ fariĝis.

Tausig prezentis sian unuan koncerton en la jaro 1858 en Berlino kaj li komencis post tio dujaran koncertvojaĝon tra tuta Germanujo. En Zuriko li konatiĝis kun Richard Wagner kaj apartenis baldaŭ al ties anoj. Post stacio en Dresdeno en 1862 li iris al Vieno, kie li tamen ne trovis rekonon. Tie li unuafoje prezentis kune kun Johannes Brahms ties sonaton por du pianoj la 17-an de aprilo 1864.

En la jaro 1865 li geedziĝis kun Seraphine von Vrabely kaj ekloĝis en Berlino, kie li malfermis sian Lernejon de la Altgrada Pianludo. Komence de la jaro 1871 sin deklaris ema, aktive subteni la festivalideon de Wagner, kaj fondis kune kun sia lernantino Marie Grafino Schleinitz la patronan asocion je Bayreuth, kies aferdirektadon li ankaŭ transprenis. Ankoraŭ mallonge antaŭ sia morto li realigis plurajn festatajn koncertvojaĝojn tra Germanujo kaj Rusujo. Li mortis la 14-an de julio 1871 en la aĝo de 29 Jahren pro tifofebro. Li estis entombigita sur la Berlina tombejo Jerusalem kaj Neue Kirche III.

Tausig precipe renomiĝis kiel aranĝisto de multaj pianopecoj de famaj komponistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Valsokapricoj laŭ J. Strauß
  • Deux Etudes de Concert
  • La fantomŝipo
  • Hungaraj ciganmelodioj
  • Pianoaranĝoaĵoj de la simfoniaj poemoj de Franz Liszt (nepublikigitaj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Robert Eitner: Tausig, Karl. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 37, Duncker & Humblot, Lepsiko 1894, p. 473 sj.