Clara Schumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clara Schumann
Persona informo
Naskonomo Clara Josephine Wieck
Naskiĝo 13-an de septembro 1819 (1819-09-13)
en Leipzig, Reĝlando Saksio
Morto 20-an de majo 1896 (1896-05-20) (76-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno, Reĝlando Prusio,  Germana Imperiestra Regno
Mortokialo apopleksio
Tombo Alter Friedhof Bonn
Lingvoj germana
Loĝloko Leipzig
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Subskribo Clara Schumann
Familio
Patro Friedrich Wieck
Patrino Mariane Bargiel
Frat(in)oj Marie Wieck • Woldemar Bargiel • Alwin Wieck • Gustav Wieck
Edz(in)o Robert Schumann
Infanoj Eugenie Schumann • Felix Schumann • Julie Schumann • Marie Schumann • Ferdinand Schumann • Elise Schumann • Emil Schumann
Okupo
Okupo pianistokomponisto • muzikinstruisto
Verkoj Piano Concerto No. 1
Piano Trio
vdr
Clara Schumann en 100-marka noto je 1997

Clara SCHUMANN [klara ŝuman], origine: Clara Josephine WIECK [vik] (naskiĝis la 13-an de septembro 1819, mortis la 20-an de majo 1896) estis germana pianistino kaj komponistino. Ŝi estis la edzino de Robert Schumann.

Clara Schumann naskiĝis en Lepsiko. Ŝia patro, la pianoinstruisto Friedrich Wieck, donis al ŝi ekde ŝia kvina vivojara striktajn pianolecionojn, krome li instruis al ŝi komponi. Kvankam ŝi en la jaro 1830 (kiel 11-jarulino) publikigis sian unuan komponaĵon (opus 1), ŝi poste ĉefe koncentriĝis al la pianludo, dononte koncertojn en tuta Eŭropo.

Kun Robert Schumann ŝi konatiĝis, kiam li kiel lernanto de ŝia patro venis al Lepsiko. Kontraŭ la volo de ŝia patro ili geedziĝis en la jaro 1840. Ekde tiam ŝi ĉefe subtenis la karieron de sia edzo kaj esence kontribuis al ties sukceso. La paro havis ok gefilojn.

Clara Schumann mortis en Frankfurto ĉe Majno, 40 jarojn post sia edzo.

El Serio Virinoj en Muziko[redakti | redakti fonton]

Clara (Wieck) Schumann (1819-1896) estis germana virtuoza pianisto kaj komponistino naskita en Leipzig. Ŝiaj gepatroj estis la pianistoj kaj pianinstruistoj Mariane kaj Friedrich Wieck. Ŝi estis edukita de la rigora patro kiu sukcese prezentis ŝin kiel mirinfano ekde la dekunua jaraĝo, en ĉiuj grandurboj de Eŭropo. Kiam ŝi estis 14 jaraĝa, ŝi premieris sian propran Pianokonĉerton en La minora kun orkestro direktita fare de Mendelssohn.

Je sia 18 jaraĝo, ŝi fariĝis unu el la ĉefaj virtuozoj de Eŭropo. Anonima recenzisto raportis: "En ŝiaj kreivaj manoj la plej ordinara trairejo, la plej rutina motivo alprenas specialan signifon, koloron, kiun povas doni nur tiu kun la plej aŭtenta arto."

Kiel parto de la ampleksa muzika edukado de ŝia patro, Clara Wieck lernis komponi, kaj de infanaĝo ĝis mezaĝo ŝi havis bonan produktadon. Clara skribis: "komponado donas al mi grandan plezuron... estas nenio kiu superas la ĝojon de kreado”.

Ŝi renkontis Robert Schumann je la aĝo de 11, kiam li venis por studi kun ŝia patro en 1830. Dek jarojn poste, Clara kaj Robert geedziĝis, super la forta rifuzo de Wieck kaj la permeso de la Tribunalo, antaŭ kiu la paro prezentis demandon.

Dum la fruaj jaroj de sia geedziĝo, ili verkis kaj publikigis komunan komponaĵon “Printempo de Amo en dekdu kantoj”. Clara sukcesis komponi kelkajn pianpecojn, lidojn kaj korusverkojn. Ŝiaj ĉambraj verkoj inkludis “Piantriopon en Sol minoro” (Op.17) kaj “Tri romancojn por violono kaj piano” (op.22), inspirita de la naskiĝtago de ŝia edzo.

Ŝi produktis unu ĝis ok komponaĵojn ĉiun jaron de la aĝo de 11, ĝis kiam ŝia produktado ĉesis en 1848. Tamen, kvin jarojn poste, kiam la familio translokiĝis al Duseldorfo ŝi iĝis signife pli produktiva komponante plurajn gravajn verkojn, inkluzive sia op.20 “Variaĵojn pri Temo de Robert Schumann” kaj “Ses Kantojn” op.23. Tiuj verkoj estis publikigitaj jaron poste.

Sed la ŝarĝo de familiaj devoj, kun la kreskanta nombro da gefiloj (la paro havis ok) reduktis ŝian kapablon kiel kreinto. Ŝi estis la ĉefsubtenanto de la familio, ŝi devis gajni monon instruante kaj prezentante koncertturneojn tra Eŭropo. Clara estis internacie fama pianisto, dum Robert, estis apenaŭ konata kiel komponisto. La prezentadoj de Clara ĉiam inkludis verkojn de Robert, kaj tio famigis lin internacie. Ĉar Robert bezonis trankvilon por komponi, Clara devis redukti sian praktikon.

Robert esprimis sian zorgon: “(La verko de Clara) montras teneran kaj muzikan eltrovemon kiel neniam antaŭe. Sed havi infanojn kaj edzon ne iras man en mano kun komponado. Kiom da profundaj ideoj perdiĝas!”. Clara frustrita skribis: "Mi iam pensis, ke mi posedas kreivan talenton, sed mi rezignis pri ĉi tiu ideo; virino ne devus deziri komponi. Se neniu povis, kial mi povus?

Clara Schumann pianludis sian verkon “Tri Romancoj por violono kaj piano” (op.22), akompanita de la violonisto Joseph Joachim, antaŭ la reĝo Georgo la 5-a de Hanovro, kiu estis "tute ekstaza" aŭdinte ilin. Recenzisto de la “Nova Berlina muzikgazeto” (Neue Berliner Musikzeitung) laŭdis ilin, deklarante: "Ĉiuj tri pecoj elmontras individuan karakteron sincere kreitan kaj skribitan de delikata kaj ĉarma mano." Stephen Pettitt por The Times, skribis, " Ĉarma kaj kortuŝa, oni bedaŭras ke la kariero de Clara kiel komponistino iĝis dependa de tiu de ŝia edzo."

La plej granda parto de la muziko de Clara Schumann neniam estis ludita fare de iu ajn alia kaj estis plejparte forgesita ĝis reviviĝo de intereso en la 1970-aj jaroj. Hodiaŭ, ŝiaj komponaĵoj estas pli kaj pli prezentitaj kaj registritaj.

Clara Schumann, estis unu el la plej gravaj pianistoj de la 19-a jarcento. Estis konservitaj pli ol 1300 koncertprogramoj de ŝiaj prezentadoj en Eŭropo dum 58 jaroj. Komponado estis nur malgranda parto de ŝia rimarkinda arta vivo, lasante al ni nur 23 publikigitajn verkojn. Sed ĝi estas la ĉefa maniero kiel la hodiaŭa publiko povas esplori ŝian riĉan heredaĵon.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 151 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Opus/

WoO

Titolo Instr Komp

Dato

Eldon

Dato

Notoj

Orkestro[redakti | redakti fonton]

Overture orch 1830–32 maltrovita
Scherzo orch 1830–33 maltrovita

Koncerto[redakti | redakti fonton]

Op. 7 Piano Concerto in A minor
3 mvts
pf orch 1833–35 1836
Op. 18 Piano Concerto No. 2 in F minor pf orch 1847 1994 celita kiel Op. 18 sed nefinita;[1] Unua movo nur, publ. 1994 kiel Konzertsatz

Ĉambro[redakti | redakti fonton]

Op. 17 Piano Trio in G minor
4 mvts
pf vn vc by 1846 1846
Op. 22 (3) Romanze für Clavier und Violine vn pf 1853 1855

Piano[redakti | redakti fonton]

Variationen über ein Tyroler Lied pf 1830 maltrovita
Variationen über ein Original-Thema pf 1830 maltrovita
Op. 1 4 Polonaises

Ŝablono:Ordered list

pf 1830 1831
Phantasie-Variationen über ein Wieck Romanze pf 1831 maltrovita
Op. 2 (9) Caprices en forme de valse

Ŝablono:Ordered list

pf 1831–32 1832
WoO 4 Etude in AŜablono:Music pf 1832
Op. 3 Romance variée in C major pf 1833 1833
Rondo in B minor pf 1833 maltrovita
Op. 4 Valses romantiques pf 1835 1835
Op. 5 4 Pièces caractéristiques

Ŝablono:Ordered list

pf 1835 1836
Op. 6 (6) Soirées musicales

Ŝablono:Ordered list

pf 1836 1836
Op. 8 Variations de concert sur la cavatine du Pirate de Bellini pf 1837 1837
Op. 9 Souvenir de Vienne, Impromptu in G minor pf 1838 1838
Op. 10 Scherzo (No. 1) in D minor pf 1838? 1839
Op. 11 3 Romances

Ŝablono:Ordered list

pf 1839 1840
Piano Sonata in G minor

Ŝablono:Ordered list

pf 1841–42 1991 movoj I & III origine verkitaj en decembro 1841 kiel Sonatine. Allegro kaj Scherzo, mvts II & IV aldonis en Jan.1842;

movo III eld. 1845 kiel Op. 15 No. 4

Impromptu in E major pf ĉ.1844 1885 eldonita kiel n-ro 17 en Album du Gaulois
Op. 14 Scherzo No. 2 in C minor pf after 1840 1845 Uzas temojn de Lied Op. 12, Ne. 2, "Li venis en ŝtormo kaj pluvo"
Op. 15 4 Flüchtige Stücke ("4 Fleeting Pieces")

Ŝablono:Ordered list

pf 1840–44?

4. 1841

1845 N-ro 4 origine parto de Sonatine / Sonata
Op. 16 3 Praeludien und Fugen

Ŝablono:Ordered list

pf by 1845 1845
Praeludium und Fuga a 4 voci in FŜablono:Music minor pf 1845 2015
Praeludium in F minor pf 1845 listigita erare en iuj katalogoj kiel neeldonita enkonduko al la "facila" Praeludien für Schüler de 1895, sed fakte verkita 50 jarojn antaŭe
3 Fugen über Themen von J. S. Bach

Ŝablono:Ordered list

pf 1845
Op. 20 Variationen über ein Thema von Robert Schumann in FŜablono:Music minor pf 1853 1854
Op. 21 3 Romanzen

Ŝablono:Ordered list

pf 1853 1855
WoO 28 Romanze in A minor pf 1853 neeld.
Romanze in B minor pf 1855? posmort
Geburstagmarsch ("Wedding Anniversary March") in EŜablono:Music major pf4h 1879 neeld.
(6) Praeludien pf ĉ.1895 neeld. notataj pianimprovizoj

listigita en iuj katalogoj kiel Vorspiele

Einfach Praeludien für Schüler ("Easy Preludes for Students") pf 1895 neeld. notataj pianimprovizoj

Cadenza[redakti | redakti fonton]

Cadenzas for Beethoven: Piano Concerto No. 4 in G major (Op. 58) Mvts 1 and 3 pf 1846
Cadenza for Beethoven: Piano Concerto No. 3 in C minor (Op. 37) Mvt 1 pf 1868
Cadenzas for Mozart: Piano Concerto No. 20 in D minor (K. 466) Mvts 1 and 3 pf by 1891

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

William Sterndale Bennett: Andante cantabile, from Three Diversions (for four hands, Op. 17) (arr. ĉ. Schumann) pf ĉ.1841 2012
[[Symphony No. 1 (Schumann)|Robert Schumann: Symphony No. 1 in BŜablono:Music major (Op. 38)]] (arr. ĉ. Schumann) pf4h ĉ.1842–57
Robert Schumann: Das Paradies und die Peri (oratorio, Op. 50) (piano reduction of orchestral score by ĉ. Schumann) pf ĉ.1843–57
Robert Schumann: Symphony No. 2 in C major (Op. 61) (arr. ĉ. Schumann) pf4h ĉ.1846–57
Robert Schumann: Genoveva (opera, Op. 81) (piano reduction of orchestral score by ĉ. Schumann) pf ĉ.1848–57 1880
[[Piano Quintet (Schumann)|Robert Schumann: Piano Quintet in EŜablono:Music major (Op. 44)]] (arr. ĉ. Schumann) pf4h 1857 reverkado de aranĝo forlasita de Brahms
Robert Schumann: Scenen aus Göthe's Faust (oratorio, WoO 3) (piano reduction of orchestral score by ĉ. Schumann) pf 1858
Johannes Brahms: Serenade No. 1 in D Major (for orchestra, Op. 11) Mvt 4 Menuetto I/II (arr. ĉ. Schumann) pf 1858 aŭ poste 2012
Johannes Brahms: Serenade No. 2 in A Major (for orchestra, Op. 16) (arr. ĉ. Schumann) pf 1859 aŭ poste 2012
30 mélodies de Robert Schumann (30 Lieder und Gesänge von Robert Schumann, für Clavier übertragen)

Ŝablono:Ordered list

pf 1872–74 ĉ.1874
(11) Lieder by Robert Schumann

Ŝablono:Ordered list

pf 1872–74 2012
Robert Schumann: Etuden in kanonischer Form für Orgel oder Pedalklavier (Op. 56) (arr. ĉ. Schumann) pf ĉ.1887?
Robert Schumann: Skizzen für Orgel oder Pedalklavier (Op. 58) (arr. ĉ. Schumann) pf ĉ.1887?

Koruso[redakti | redakti fonton]

Schwäne kommen gezogen (partsong) ch 1830
Wenn ich ein Vöglein wär (3-part canon) 3v 1840
Op. 19 3 Gemischte Chöre (partsongs)
text: Geibel
ch 1848 Kompinita por la 38-a naskiĝtago de Robert Schumann;

celita kiel Op. 19 sed retenita [1]

Lied[redakti | redakti fonton]

Alte Heimat
text: Kerner
v pf 1831 maltrovita
Der Traum von Tiedge v pf 1831 maltrovita
Der Wanderer
text: Kerner
v pf 1831 aŭtentikeco dubinda
Der Wanderer in der Sägemühle
text: Kerner
v pf 1832? aŭtentikeco dubinda
An Alexis v pf 1833 antaŭe opiniita esti maltrovita pianpeco verkita en 1832, malkovrita ĉ.1990
Walzer
text: Lyser
v pf 1834?
Der Abendstern v pf 1834?
Am Strande
text: Burns
v pf 1840
Ihr Bildnis
text: Heine
v pf 1840 revised 1843 as Ich stand in dunklen Träumen Op. 13 No. 3
Volkslied
text: Heine
v pf 1840
Op. 12 (3) Gedichte aus Rückerts Liebesfrühling (songs)
text: Rückert

Ŝablono:Ordered list

v pf 1840 1841
Die gute Nacht, die ich dir sage
text: Rückert
v pf 1841 1992
Sie liebten sich beide
text: Heine
v pf 1842 neeld. revised as Op. 13 No. 6
Op. 13 6 Lieder

Ŝablono:Ordered list

v pf 1842–43

1,5. 1843

2. 1843?

3-4,6. 1842

1843 1. 2nd version of Ihr Bildnis

2. 2nd version

Lorelei
text: Heine
v pf 1843 1990
Oh weh des Scheidens, das er tat
text: Rückert
v pf 1843
Mein Stern
text: Serre
v pf 1846
Beim Abschied
text: Serre
v pf 1846
Op. 23 6 Lieder aus "Jucunde" von Hermann Rollet

Ŝablono:Ordered list

v pf 1853 1855
Das Veilchen
text: Goethe
v pf 1853

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Koch, Paul-August. "Clara Wieck-Schumann: (1819-1896): Kompositionen: eine Zusammenstellung der Werke, Literatur und Schallplatten". Frankfurt am Main: Zimmermann, 1991, p. 24.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beer, Anna: Sounds and Sweet Airs: The Forgotten Women of Classical Musiĉ. Chapter 6: "Schumann", pp. 205–41. Oneworld Publications (2016). (ISBN 978-1-78074-856-6).
  • Boyd, Melinda: "Gendered Voices – The Liebesfrühling Lieder of Robert and Clara Schumann". In 19th-Century Music, Vol. 39 (Autumn 1975), pp. 145–62.
  • Burstein, L. Poundie: "Their Paths, Her Ways – Comparison of Text Settings by Clara Schumann and Other Composers". In Women and Music: A Journal of Gender and Culture, Vol. 6 (2002), pp. 11ff.
  • Gates, Eugene. "Clara Schumann: A Composer's Wife as Composer." Kapralova Society Journal 7, no. 2 (Fall 2009): 1–7.
  • Gould, John: "What Did They Play? The Changing Repertoire of the Piano Recital from the Beginnings to 1980". In The Musical Times Vol. 146 (Winter 2005), pp. 61–76.
  • Kühn, Dieter: Clara Schumann, Klavier. Fischer Taschenbuch Verlag (March 2009). (ISBN 9783596142033). Ŝablono:In lang.
  • Mäkelä, Tomi: "Den Lebenden schulden wir Rücksichtnahme, den Toten nur die Wahrheit. Eine Einführung in Friedrich Wiecks Welt der philisterhaften Mittelmäßigkeit und besseren Salonmusik". In Friedrich Wieck: Gesammelte Schriften über Musik und Musiker [...], pp. 15–49. Frankfurt am Main: Peter Lang (2019). (ISBN 978-3-631-76745-0). Ŝablono:In lang.
  • Rattalino, Piero: Schumann. Robert & Clara. Varese, Italy: Zecchini Editore (2002). (ISBN 88-87203-14-8). Ŝablono:In lang.
  • Sémerjian, Ludwig. "Clara Schumann: New Cadenzas for Mozart's Piano Concerto in D Minor. Romantic Visions of a Classical Masterpiece." Kapralova Society Journal 17, no. 2 (Fall 2019): 1–9.
  • Vloed, Kees van der: Clara Schumann-Wieck. De pijn van het gemis. Soesterberg, Netherlands: Aspekt (2012). (ISBN 9789461531773). Ŝablono:In lang.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligilo[redakti | redakti fonton]