Amkanto (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Amkanto (angle: Song of Love) estas usona filmo el la jaro 1947. Ĝi temas pri la vivo de la pianistino Clara Schumann (nask. Wieck); kiel literatura modelo servis la teatraĵo Song of Love de Mario Silva kaj Bernard Schubert.

En la jaro 1950 Amkanto estis translaborata al La historio de la ge-Schumann-oj (The Schumann Story).

Agado[redakti | redakti fonton]

Post kiam juna pianistino Clara Wieck sukcese prezentis la unuan pianokonĉerton de Franz Liszt, ŝi prezentas kiel aldonaĵon kontraŭ la volo de sia patro Friedrich Wieck la pecon Träumerei de la tiam ankoraŭ nekonata komponisto Robert Schumann, multjara lernanto de Wieck, kaj bruskas sian patron per la informo, ke ŝi kaj Robert geedziĝos. Ĉi tiu opinias Roberton Schumann maltaŭgan kiel edzo de sia filino kaj ekigas jurproceson, kiu tamen sub influo de Liszt finiĝas venka por la juna paro.

Kelkajn jarojn poste la paro, al kiu naskiĝis intertempe pluraj gefiloj, ricevas viziton de la juna muzikisto Johannes Brahms, kiu volas studi ĉe Schumann. Brahms ekloĝas kiel lernanto de Robert ĉe la ge-Schumann-oj kaj helpas ĉe la mastrumado.

Dum la paso de la tempo la geedzoj Schumann devas lukti kun diversaj zorgoj: Ĉe Robert ekestas enorelaj bruetoj kaj ripetfoje kapdoloroj. Komence d-ro Hoffman diagnozas laborstreĉon kaj rekomendas ripozon, sed baldaŭ supozas, ke je Schumann anoncus la eksplodo de familia nervomalsano. Al la sanproblemoj de Robert aliĝas financaj zorgoj, kiujn Robert provas solvi per komponado de sia nova verko Scenoj el Faŭsto de Goethe. Komence sen lia scio kaj poste kontraŭ lia protesto, Clara sin turnas al la eldonisto Haslinger, por organizi koncerton kun Clara. Post la koncerto Clara tamen rifuzas la proponon de Haslinger pri turneo tra Eŭropo, ĉar ŝi preferas zorgi pri siaj edzo kaj gefiloj.

Ĉe Brahms intertempe evoluis sentoj pli ol nur amikaj por Clara, kaj pro tio li volas forlasi la mastrumon de la ge-Schumann-oj. Kiam Clara trafas sur lin ĉe la pakado de siaj kofroj, ŝi komence volas malhelpi lin je tio, tamen lasas lin foriri, kiam li konfesas al ŝi sian amon.

Kiam Haslinger rifuzas la pecon de Robert, Liszt starigas kontakton al la komponisto Carl Reinecke; la verko nun tamen povas esti prezentata. Dum la prezentado Schumann tamen travivas kolapson; li estas portata en psikiatriejon kaj mortas mallonge poste.

Kelkajn jarojn poste vidvino Clara Schumann estas vizitata de Brahms kaj komence rifuzas lian inviton al la unua prezentado de lia unua simfonio en Kolonjo, sed tiam vizitas ĝin. Post la koncerto Johannes denove deklaras al ŝi sian amon kaj petas ŝin geedziĝi kun li. Clara tamen rifuzas kaj decidas, prezenti koncertojn kun muziko de sia edzo, por firmigi lian memoron en la mondo. La filmo finiĝas per koncerto de la maljuniĝinta Clara Schumann, kiu ludas kiel aldono Träumerei de Robert Schumann.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Lexikon des internationalen Films (Leksikono de internaciaj filmoj) skribis, ke la filmo estas „biografia filmo pri Clara Schumann, kiu tamen libere [traktas] historiajn datojn“ kaj estas „ŝarĝita per holivudaj kliŝoj“. Ĝi krome estas „facilmane enscenigita, kun humuraj sekvencoj, tamen sentimentale glorkronanta la vivon de Robert Schumann.“[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vgl. Clara Schumanns große Liebe en Lexikon des internationalen Films