Tinito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tinito estas la aŭdado de ĝena bruo (ofte fajfado), ne reale produktita de iu ajn sona fonto, nek interne nek ekstere de la korpo. Taksoj varias ke pro ĝi suferas inter 10 kaj 15 procentoj de homoj, kies plejmulto fine rezignacias kaj sufiĉe bone lernas toleri ĝin. Nur por 1 aŭ 2 procentoj de homoj ĝi fariĝas signife grava problemo, kaŭzante tre ĝenan malbonigon de ilia vivkvalito. Ĝi povas okazi pro diversaj korpaj kaj mensaj kaŭzoj. Ofte ĝi rezultas el vundo al la orela internaĵo pro laŭtegaj sonoj.

Preskaŭ ĉiam tinito estas subjektiva fenomeno kaj tial oni ne povas mezuri ĝin objektive. Ofte specifa situacio estas klinike taksata per simpla skalo el "malgrava" al "katastrofa" depende de ĝiaj influoj , ekzemple sur dormo kaj sur ĉiutagaj kutimaj agoj.

Ĉar temas pri malbonfarto ankoraŭ ne sufiĉe esplorita, bedaŭrinde ne ekzistas finofara kuracado. Ankaŭ inter la kuracistoj, eĉ inter la specialistoj mem, regnas granda nescio pri tinito kaj ili ofte nur preskribas pororelajn medikamentojn, aŭ ekzamenojn por kontroli anomaliojn en la aŭdodukto kaj finfine konsilas simple atendi esperante, ke la bruo ĉesiĝos, aŭ forsalutas la pacienton per "nenio estas farebla, vi devas lerni kunvivi kiel eble plej bone kun la problemo!".

Por serioze analizi la aferon kaj taŭge prezenti la simptomojn kaj la propran klinikan historion al kuracisto, oni devus raporti pri  la atakoj de tinito laŭ kvar parametroj: loko, ofteco kaj daŭro, kaj tipologio. Rilate la lokon, oni povas aŭdi la bruon en unu orelo, en ambaŭ aŭ en la kapo. Rilate oftecon kaj daŭron, tinito povas aperi nur de tempo al tempo aŭ senĉese. Laŭ ĝia tipologio, oni povas malkovri, ke la bruo estas sinkronigita kun la korpulsado aŭ la spirado. Kelkaj kuracistoj klopodas analizi tiniton laŭ la biologiaj ritmoj kaj aparte la "ĉirkaŭtaga" ritmo, tio estas laŭ karakteriza periodo de 24 horoj.

Do, oni povas sin dediĉi al analizo de propra tinito kiel al hobio kaj tiel pasigi iom da tempo. Sed strikte ligita al tiu ĝena malbonfarto fripone floras, aparte helpe de interreto, vera industrio de senefikaj terapioj.

Ĉiuokaze, por via persona avantaĝo aŭ por atentigi viajn konatulojn, indas ekscii pri la friponaĵoj ligitaj al nereala "kuracado de tinito". En la plej bonŝanca kazo, sufiĉe multekosta rimedo povus verŝajne havi nur etan psikologian "placeboefikon".

Jen ne kompleta listo de friponaj "kuraciloj por tinito": lasero, vazodilataj medikamentoj, vitaminoj, kuracado de nukartrozo, dentkuracistaj terapioj kaj eĉ la fama "terapio de retrejnado por tinito", kiu tre malofte havas iun hazardan efiketon.