International Music Score Library Project

El Vikipedio, la libera enciklopedio
International Music Score Library Project
International Music Score Library Project
emblemo
MediaWiki website • organizaĵo • online music database
Komenco 16-a de februaro 2006 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Enireja paĝo de IMSLP (majo 2007)

La International Music Score Library Project (IMSLP) aŭ Projekto de Internacia Muzika Biblioteka Poentaro estas kolekto de liberaj (publika havaĵo) partituroj en interreto. Depost julio 2008 ĝi ankaŭ nomiĝas Petrucci-biblioteko dediĉe al Ottaviano Petrucci.

Fondo, statistiko[redakti | redakti fonton]

IMSLP estis fondita de Edward W. Guo, muzikstudento de New England Conservatory of Music kaj funkcias - same kiel vikipedio - laŭ la viki-principo. Je la 16-a de februaro 2006 ĝi fariĝis rete alirebla, ĝis marto 2009 pli ol 19.000 verkoj (42.000 partituroj) de pli ol 2.500 komponistoj estis alŝutitaj. La projekto estas la plej granda interreta kolekto de liberaj kaj senkostaj muziknotoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Kopirajta disputo[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2007 la fondinto Guo devis provizore fermi la paĝaron, ĉar li ricevis juran ĉespostulon de Universal Edition Vieno, kiu opiniis sian kopirajton malrespektita.[1] Depost 30-a de junio 2008 la projekto reaperas kaj estas daŭrigata.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ken Clark (5-a de oktobro 2007) Letero de Universal Edition AG (angle). Arkivita el la originalo je 2007-10-23. Alirita 2008-10-162007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-23. Alirita 2008-10-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]