Johannes Brahms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brahms)
Jump to navigation Jump to search
Johannes Brahms
JohannesBrahms.jpg
Bazaj informoj
Naskiĝo 7-an de majo 1833 (1833-05-07)
en Hamburgo
Morto 3-an de aprilo 1897 (1897-04-03) (63-jara)
en Vieno
Edz(in)o sen valoro
Ĝenroj Romantikismo
Profesio Komponisto
pianisto
dirigento
Aktivaj jaroj 18291882
Retejo www.johannesbrahms.org
v  d  r
Information icon.svg

Johannes Brahms (naskiĝis la 7-an de majo 1833 en Hamburgo kaj mortis la 3-an de aprilo 1897 en Vieno) estis germana muzika komponisto, pianisto kaj dirigento el la periodo de romantikismo.

La muzikan talenton de Brahms malkovris lia patro, kiu mem ludis kontrabason. Johannes Brahms studis pianludon kaj li estis tre influita de muziko de Bach, Mozart kaj Beethoven. Pli poste violonisto Joseph Joachim interkonatigis lin kun Liszt, Robert Schumann kaj lia edzino Clara, kies kreado ankaŭ tre karakterize influis Brahmson.

En la jaroj 1857 ĝis 1859 li agadis kiel dirigento kaj instruisto de muziko en kortego en la germana urbo Detmold. En 1862 li transloĝiĝis Vienon, kie li poste pasigis plimulton de sia vivo. Li fariĝis mondfama komponisto kaj li estis konsiderata kiel sekvanto de Beethoven. Kritikantoj vidis lin kiel kontraŭpoluson al la muziko de Richard Wagner. En 1870 li renkontiĝis kun la dirigento Hans von Bülow, kiu pli poste la muzikon de Brahm vaste propagandis. Sian unuan simfonion Brahms komponis en 1876; von Bülow nomis tiun ĉi simfonion kiel "la dekan simfonion de Beethoven" (kiu verkis naŭ). Brahms interalie eksidis en imperiestra komitato, kiu donis ŝtatajn stipendiojn, kaj li meritis pri dono de financa subteno al Antonín Dvořák.

Multaj el liaj verkoj iĝis bazo de la moderna koncerta repertorio. Senkompromise perfektisma, Brahms detruis kelkajn el siaj verkoj kaj lasis aliajn nepublikigitaj. Brahms estis konsiderita, kaj de siaj samtempuloj kaj de postaj verkistoj, kiel kaj tradiciisma kaj kiel plinovigisto. Lia muziko estas firme enradikigita en la strukturoj kaj komponaj teknikoj de klasikaj majstroj. Kvankam multaj samtempuloj trovis lian muzikon tro akademieca, lia kontribuo kaj profesieco estis admirita de postaj gravuloj tiom diversaj kiel Arnold Schoenberg kaj Edward Elgar. La prilaborita, tre bone konstruita naturo de la verkoj de Brahms estis starta punkto kaj inspiro por generacioj de komponistoj. Interplektitaj ene de liaj detale bone konstruitaj strukturoj, tamen, estas tre profundaj romantismaj motivoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komencaj jaroj (1833–1850)[redakti | redakti fonton]

Foto el 1891 de la konstruaĵo en Hamburgo kie Brahms naskiĝis. La konstruaĵoj estis detruita dum bombardado de Hamburgo en la Dua Mondmilito en 1943.

Brahms naskiĝis en modesta familio kiel dua el tri filoj. Lia patro nome Johann Jakob Brahms (1806–72) estis el la urbo Heide en Holstein. La familinomo estis ankaŭ foje literumita 'Brahmst' aŭ 'Brams', kaj deriviĝis el 'Bram', la Germana vorto por la arbusta genisto.[1] La patro estis popola muzikisto kaj ludis plurajn instrumentojn: fluton, kornon, violonon, kontrabason. Kontraŭ la familia deziro, Johann Jakob sekvis tiun karieron en muziko, kaj alvenis en Hamburgon en 1826, kie li trovis laborpostenon kiel portempa muzikisto kaj ludanto de kord- kaj blov-instrumentoj. En 1830, li edziĝis al Johanna Henrika Christiane Nissen (1789–1865), tajloro 17 jarojn pli juna ol li, kiun Brahms profunde amis. En la sama jaro li estis nomumita ludisto de korno en la Hamburga milico.[2] Finfine li iĝis ludisto de kontrabaso en la Hamburga Urboteatro kaj en la Hamburga Filharmoniko. Kiam Johann Jakob prosperis, la familio translokiĝis laŭlonge de la jaroj al pli bonaj loĝejoj en Hamburgo.[3] Johannes Brahms naskiĝis en 1833; lia fratino Elisabeth (Elise) estis naskiĝinta en 1831 kaj pli juna frato Fritz Friedrich (Fritz) naskiĝis en 1835.[4] Ankaŭ Fritz iĝos pianisto; superita de sia frato li elmigros al Karakaso en 1867, kaj poste revenos en Hamburgon kiel instruisto.[5]

Estis la patro, kiu donis al la juna Johannes la unuajn lecionojn pri muziko. Johannes tuj lernis ludi violonon kaj la bazon por ludi la violonĉelon. El 1840 li studis pianon kun Otto Friedrich Willibald Cossel (1813–1865). Cossel plendis en 1842 ke Brahms "povus esti bona ludisto, sed li ne povis ĉesi sian senfinan komponemon." Je aĝo de 10, Brahms faris sian premieron por privata koncerto inkludanta kvinteton por piano kaj blovinstrumentoj Op. 16 de Beethoven kaj pianokvarteton de Mozart. Li ludis ankaŭ kiel soloaĵon studaĵon de Henri Herz. Ĉirkaŭ 1845 li estis verkinta pianosonaton en G minora.[6] La gepatroj de Brahms malaprobis liajn tro fruajn klopodojn kiel komponisto, sentinte ke li havas pli promesplenan karieron kiel ludisto.[7]

El 1845 al 1848 Brahms studis kun la instruisto de Cossel nome pianisto kaj komponisto Eduard Marxsen (1806–1887). Marxsen estis konatulo de Beethoven kaj Schubert, admiris la verkojn de Mozart kaj Haydn, kaj estis entuziasmulo de la muziko de J. S. Bach. Marxsen transmitis al Brahms la tradicion de tiuj komponistoj kaj certigis ke la propraj komponaĵoj de Brahms estu enradikigitaj sur tiu tradicio.[8] En 1847 Brahms faris sian unuan publikan aperon kiel soloa pianisto en Hamburgo, ludante Fantazion de Sigismund Thalberg. Lia unua kompleta pianokoncerto, en 1848, inkludis fugon de Bach same kiel verkojn de Marxsen kaj de tiutempaj virtuozoj kiaj Jacob Rosenhain. Dua koncerto en Aprilo 1849 inkludis la Sonaton al Waldstein de Beethoven kaj valsan fantasion de sia propra kompono, kaj tiu havigis favorajn recenzojn en gazetoj.[9]

La komponaĵoj de Brahms en tiu periodo inkludis piano-muzikon, ĉambran muzikon kaj verkojn por masklavoĉa koruso. Sub la pseŭdonimo 'G.W. Marks' kelkaj pianoaranĝoj kaj fantaziaĵoj estis publikigitaj de la Hamburga firmao Cranz en 1849. La plej frua de la verkoj de Brahms kiun li he rekonis (lia Scherzo Op. 4 kaj la kanton Heimkehr Op. 7 no. 6) datas el 1851. Tamen Brahms emis poste elimini ĉiujn el siaj fruaj verkoj; eĉ tiom malfrue kiom ĝis 1880 li skribis al sia amiko Elise Giesemann sendi siajn manuskriptojn de korusa muziko por ke ili povu esti detruitaj.[10]

Ĝis la 13-a jaro la estonta komponisto komencis kontribui al la familia buĝeto muzikludante – kiel lia patro – en lokaloj de Hamburgo kaj poste donante lecionojn pri fortepiano. Tamen laŭ aliaj fakuloj rakontoj pri la malriĉa junulo Brahms ludante en trinkejoj kaj eĉ putinejoj havis nur anekdotajn devenon, kaj ĵusaj biografiistoj malkredas ilin; la familio Brahms estis relative prospera, kaj la Hamburga leĝaro tre strikte malpermesis muzikon, aŭ la akcepton de infanoj, en putinejoj.[11][12]

Dekomenca kariero (1850–1862)[redakti | redakti fonton]

En 1850 Brahms renkontiĝis kun la hungara violonisto Ede Reményi kaj li akompanis lin al nombraj koncertoj laŭlonge de la venontaj kelkaj jaroj. Tio estis la enkonduko de Brahms al la muziko de "cigana stilo" kiel la ĉardaŝoj, kio poste montriĝis kiel la fundamento de lia plej enspezaj kaj popularaj komponaĵoj, nome la du serioj de Hungaraj Dancoj (1869 kaj 1880).[13] La jaro 1850 ankaŭ markis la unuan kontakton de Brahms (senkalkule de alia malsukcesa) kun Robert Schumann; dum la vizito de Schumann el Hamburgo tiun jaron, amikoj konvinkis Brahms sendi al la menciita kelkajn el siaj komponaĵoj, sed la pakaĵo estis revenigita nemalfermita.[14]

Brahms en 1853.

En 1853, je 20 jaroj, Brahms havis kelkajn renkontojn signifajn por sia vivo: unue kun la granda violonisto Joseph Joachim, kun kiu li komencis longan, profitigan kunlaboradon. En tiu jaro 1853 Brahms iris al koncerta turneo kun Reményi. Fine de Majo ambaŭ vizitis la violoniston kaj komponiston Joseph Joachim en Hanovro. Brahms estis antaŭe aŭdinta Joachim ludantan la soloan parton en la violonkonĉerto de Beethoven kaj iĝis kortuŝita.[15] Brahms ludis kelkajn el siaj propraj soloaj pianopecoj por Joachim, kiu memoros kvindek jarojn poste: "Neniam en la daŭro de mia artista vivo mi estis pli komplete superita".[16] Tio estis la komenco de amikeco kiu estis vivodaŭra, kvankam portempe devojigita kiam Brahms ekprenis la partion de la edzino de Joachim en ilia divorca proceduro de 1883.[17] Brahms admiris Joachim ankaŭ kiel komponisto, kaj en 1856 ili entreprenis reciprokan trejnekzercadon por plibonigi siajn kapablojn en (laŭ vortoj de Brahms) "duobla kontraŭpunkto, kanonoj, fugoj, preludoj aŭ io ajn".[18] Bozarth notis ke produktoj de la studado de kontraŭpunkto kaj la frua muziko de Brahms laŭlonge de la venontaj kelkaj jaroj inkludis "dancopecojn, preludojn kaj fugojn por orgeno, kaj nov-Renesancajn kaj nov-Barokajn korusverkojn."[19]

Estis ĝuste Joachim, kiu prezentis lin al Franz Liszt (kaj Brahms ekdormis dum la prezentado de la majstro!) kaj precipe enkondukis lin en la domon de Robert kaj Clara Schumann. Post renkontiĝi kun Joachim, Brahms kaj Reményi vizitis Vajmaron, kie Brahms renkontiĝis kun Franz Liszt, Peter Cornelius, kaj Joachim Raff, kaj kie Liszt ludis sen antaŭa kono la Op. 4 Scherzo de Brahms. Estis Reményi kiu asertis ke Brahms endormiĝis dum la ludado fare de Liszt de sia propra Sonato en B minora; tiu kaj aliaj malkonsentoj kondukis al Reményi kaj Brahms al disiĝo.[20]

photo : Clara Schumann

La rilato al la Schumann-oj montriĝis profunde grava por Brahms. Schumann tuj kaj senrezerve konsideris lin geniulo kaj nomis lin en sia Neue Zeitschrift für Musik (nova revuo pri muziko) la muzikiston de la estonteco; inverse Brahms konsideris Schumann sia sola kaj vera majstro kaj restis al li sindoneme proksima ĝis sia morto. Brahms vizitis Düsseldorf en Oktobro 1853, kaj, portante prezentigan leteron el Joachim,[21] li estis bonvenigita de Schumann kaj de lia edzino Clara. Schumann, ege kortuŝita kaj impresita de la 20-jaraĝa talentulo, publikigis artikolon titolitan "Neue Bahnen" ("Novaj vojoj") en la 28a de Oktobro en la gazeto Neue Zeitschrift für Musik kiu nomumis Brahms kiel unu kiu estis "destinita doni esprimon al la tempoj en la plej alta kaj plej ideala maniero".[22] Tiu aserto povis pligravigi la mem-kritikajn postulojn de perfektigo de Brahms kaj damaĝis sian memfidon. Li verkis al Schumann en Novembro 1853 ke lia laŭdo "levos tiajn eksterordinarajn esperojn de la publiko ke mi ne scias kiel mi povas ekplenumi ilin".[23] En Düsseldorf, Brahms partoprenis kun Schumann kaj disĉiplo de Schumann nome Albert Dietrich por verkado de movimentoj por violonsonato por Joachim, nome "F-A-E Sonata", kie la leteroj reprezentas la inicialojn de la persona moto de Joachim nome Frei aber einsam ("Libera sed sola").[24]

La laŭdoj fare de Schumann kondukis al la unua publikigo de la verkoj de Brahms sub sia propra nomo. Brahms iris al Lepsiko kie Breitkopf & Härtel publikigis lian Opp. 1–4 (la Piano Sonatoj numeroj 1 kaj 2, la Ses Kantoj Op. 3, kaj la Scherzo Op. 4), dum Bartholf Senff publikigis la Trian Pianosonaton Op. 5 kaj la Ses Kantojn Op. 6. En Lepsiko, li donis koncertojn inklude siajn proprajn unuajn du pianosonatojn, kaj renkontiĝis inter aliaj kun Ferdinand David, Ignaz Moscheles, kaj Hector Berlioz.[25][26]

Clara Wieck Schumann.
La teatro de Detmold.

Post Schumann klopodis memmortigon kaj lia posta enfermigo en frenezulejo ĉe Bonn en Februaro 1854 (kie li mortis pro pneŭmonio en 1856), Brahms baziĝis en Düsseldorf, kie li subtenis la hejmon kaj traktis la negocajn aferojn por la konto de Clara. Ŝi ne rajtis viziti Robert ĝis du tagojn antaŭ lia morto, sed Brahms povis viziti lin kaj agadis kiel peranto. Brahms eksentis profundan emon por Clara, kiu por li reprezentis idealon de virineco. Ilia intense emocia rilato, kiu ŝajne neniam transiris transe de forta amikeco, daŭris ĝis ŝia morto, malpli ol jaron antaŭ la morto de Brahms. En Junio 1854 Brahms dediĉis al Clara sian Op. 9, nome Variaĵoj pri Temo de Schumann.[27] Clara plue subtenis la karieron de Brahms programante sian muzikon en ŝiaj koncertoj.[28]

Post la publikigo de sia Op. 10 Baladoj por piano, Brahms ne publikigis pliajn verkojn ĝis 1860. Liaj ĉefaj projektoj de tiu periodo estis la Pianokonĉerto en D minora, kiun li estis komencinta kiel verko por du pianoj en 1854 sed tuj konstatis ke necesas pli grand-skala formato. Kiam Clara Schumann estis ekloĝinta en Berlino, Brahms en 1857 reiris al Hamburgo, kie li kreis kaj dum tri jaroj direktoris virinan koruson. La aktivado pri la koruso, kiun li daŭrigis ĉe la kortego de Detmold kaj poste ĉe la Kantakademio de Vieno, certe havis ekonomiajn motivojn, sed ankaŭ estis grava por lia komponado; Brahms neniam verkis muzikon por operoj, sed metis grandan atenton al verkado por voĉoj. Li postlasis amuzan kaj multsignifan eldiron, kiu ligas lian fraŭlecon al lia neverkado por operoj: "Verki operon estus por mi same malfacile kiom edziĝi. Sed eble post la unua sperto mi farus duan!"

Setliĝinta en Hamburgo tiame, li akiris, kun helpo de Clara, postenon kiel muzikisto de la eta kortego de Detmold, nome ĉefurbo de la Princlando de Lippe, kie li pasigis la vintrojn de 1857 al 1860 kaj por kiu li verkis siajn du Serenadojn (1858 kaj 1859, Opp. 11 kaj 16). Al tiu periodo apartenas ankaŭ liaj du unuaj Pianokvartetoj (Op. 25 kaj Op. 26) kaj la unua movimento de la tria Pianokvarteto, kiu finfine aperis en 1875.[29]

La fino de la jardeko alportis profesiajn kontraŭaĵojn al Brahms. La premiero de la Unua Pianokonĉerto en Hamburgo la 22an de Januaro 1859, kun la komponisto kiel soloisto, estis malsukcese ricevita. Brahms verkis al Joachim ke la ludado estis "brila kaj decidiga – malsukceso... Ĝi devigas onin koncentri la pensojn kaj pliigi la kuraĝon... Sed la prifajfado estis tro multo kiel bona afero..."[30] En dua ludado, la reago de la publiko estis tiom malamika ke Brahms devis foriri post la unua movimento.[31] Kiel konsekvenco de tiuj reagoj, Breitkopf kaj Härtel malakceptis siajn novajn komponaĵojn. Brahms sekve establis rilaton kun aliaj publikigistoj, kiel Simrock, kiu finfine iĝis lia ĉefa publikiga partnero.[32] Brahms poste faris intervenon en 1860 en la debato pri la futuro de Germana muziko kiu serioze malsukcesis. Kun Joachim kaj aliaj, li preparis atakon al la sekvantoj de Liszt, nome la tiel nomita "Novgermana skolo" (kvankam Brahms mem estis simpatia al la muziko de Richard Wagner, ĉefa figuro de la skolo). Partikulare ili kontraŭis la malakcepton de la tradiciaj muzikformoj kaj la "oldaĉajn, mizerajn herbojn kreskintaj el Liszt-ecaj fantaziaĵoj". Skizo estis sendita al la gazetaro, kaj la Neue Zeitschrift für Musik publikigis parodion kiu ridindigis Brahms kaj liaj asociitoj kiel retroirantoj. Brahms neniam denove aliris al publika muzika polemiko.[33]

Ankaŭ la persona vivo de Brahms ricevis malfacilaĵojn. En 1859 li engaĝiĝis al Agathe von Siebold. La engaĝiĝo estis tuj rompitaj, sed eĉ post tio Brahms verkis al ŝi: "Mi amas vin! Mi devas vidi vin denove, sed mi estas malkapabla porti katenojn. Bonvolu skribi al mi ... ĉu ... mi povas denove brakumi vin en miaj brakoj, kisi vin, kaj diri al vi ke mi amas vin." Ili neniam vidis sin unu al alia denove, kaj Brahms poste konfirmis al amiko ke Agathe estis lia "lasta amo".[34]

Matureco (1862–1876)[redakti | redakti fonton]

La juna Johannes Brahms (en 1866).
Johannes Brahms, fotita ĉirkaŭ 1872.
Johannes Brahms, fotita ĉirkaŭ 1875.
Eduard Hanslick proponante incenson al Brahms; kartuno el la Viena gazeto 'Figaro', 1890.
Strauss la 2-a (maldekstre) kaj Brahms, fotita en Vieno.

En 1862 li restadis en Vieno, kaj ekde la sekva jaro li daŭre ekloĝis tie. En Vieno li estis tre laŭdata, evoluigis gravajn rilatojn kaj definitive tie establiĝis en 1878. Tie li havis sian solan renkontiĝon kun Wagner, kaj tie li en 1870 konatiĝis kun Hans von Bülow, la granda dirigento, kiu iĝis lia amiko kaj unu el liaj precipaj ŝatantoj.

Kiam en 1865 liaj gepatroj eksedziĝis, Brahms – neniam edziĝonta – restis profunde ligita al la familio kaj subtenis ankaŭ la duan edzinon de la patro dum ŝia maljunaĝo.

Brahms esperis iĝi la dirigento de la Hamburga Filharmoniko, sed en 1862 tiu posteno estis donita al la baritono Julius Stockhausen. (Brahms plue esperis por la posteno; sed kiam finfine oni proponis al li la dirigentecon en 1893, li obĵetis ke li "alkutimiĝis al la ideo laŭiri laŭlonge de aliaj vojoj".)[35] Aŭtune de 1862 Brahms faris sian unuan viziton al Vieno, kie li restis la tutan vintron. Tie li iĝis asociito de du gravaj membroj de la etoso de Wagner, lia pli frua amiko Peter Cornelius kaj Karl Tausig, kaj de Joseph Hellmesberger Sr. kaj Julius Epstein, respektive Direktoro kaj estro de violonaj studoj, kaj la estro de pianostudoj, ĉe la Viena Konservatorio. La cirklo de Brahms kreskiĝis ĝis inkludi la elstaran kritikiston (kaj opozicianto de la 'Novgermana Skolo') Eduard Hanslick, la dirigento Hermann Levi kaj la kuracisto Theodor Billroth, kiuj iĝos inter siaj plej grandaj defendantoj.[36][37]

En Januaro 1863 okazis la unua renkontiĝo de Brahms kun Richard Wagner, por kiu li ludis sian Handel Variaĵojn Op. 24, kiujn li estis kompletiginta la antaŭan jaron. La kunsido estis agrabla, kvankam Wagner faris en postaj jaroj tre kritikajn, kaj eĉ insultajn, komentojn pri la muziko de Brahms.[38] Brahms tamen retenis, tiam kaj poste, fortan intereson en la muziko de Wagner, helpite per preparoj por la Vienaj koncertoj de Wagner en 1862/63,[37] kaj estis premiita de Tausig per manuskripto de parto de la opero Tannhäuser de Wagner (kiun Wagner petis reen en 1875).[39] La Handel Variaĵoj ankaŭ aperis, kune kun lia unua Pianokvarteto, en la unuaj Vienaj koncertoj de Brahms, en kiuj liaj ludadoj estis pli bone ricevitaj de la publiko kaj kritikistoj ol lia muziko.[40]

Kvankam Brahms havis la planon ekhavi postenojn de dirigento ie, li baziĝis pli kaj pli en Vieno kaj tuj li faris ĝin sia hejmo. En 1863, li estis nomumita dirigento de la koruso Wiener Singakademie. Li surprizigis sian publikon pere de programado de multaj verkoj el la fruaj Germanaj majstroj kiaj J. S. Bach kaj Heinrich Schütz kaj aliaj fruaj komponistoj kiel Giovanni Gabrieli; pli ĵusa muziko estis reprezentita per verkoj de Beethoven kaj Felix Mendelssohn. Li skribis ankaŭ verkojn por la koruso, inklude sian Op. 29 "Moteto". Konstatinte tamen ke la posteno akaparis tro multon de la tempo kiun li bezonis por komponado, li lasis la koruson en Junio 1864.[41] El 1864 al 1876 li pasigis multajn de siaj someroj en Lichtental, nune parto de Baden-Baden, kie Clara Schumann kaj ankaŭ ŝia familio pasigis iome da tempo. Lia hejmo en Lichtental, kie li laboris en multaj el siaj ĉefaj komponaĵoj kiel Germana rekviemo kaj en siaj ĉambraj verkoj de meza periodo estas nuntempe konservata kiel muzeo.[42]

En Februaro 1865 la patrino de Brahms mortis, kaj li ekkomponis sian grandan korusverkon Germana Rekviemo Op. 45, el kiu ses movimentoj estis finkompletigitaj ĉirkaŭ 1866. Premieroj de la unuaj tri movimentoj okazis en Vieno, sed la kompleta verko estis por la unua fojo prezentita en Bremen en 1868 kaj ricevis laŭdojn. Sepa movimento (nome soprano soloo "Ihr habt nun Traurigkeit") estis aldonita por same sukcesa Lepsika premiero (Februaro 1869), kaj la verko plue ricevis koncertojn kaj kritikan laŭdaron tra la tuta Germanio kaj ankaŭ en Anglio, Svisio kaj Rusio, markante efektive la alvenon de Brahms al la sceneja mondo.[37] Brahms ĝuis en tiu periodo popularan sukceson ankaŭ pro verkoj kiaj lia unua serio de Hungaraj Dancoj (1869), la Liebeslieder Walzer, Op. 52, (1868/69), kaj siaj kolektoj de lidoj (Opp. 43 and 46–49).[37] Post tiaj sukcesoj li finfine kompletigis nombrajn verkojn kun kiuj li estis luktante dum multaj jaroj kiel la kantato Rinaldo (1863–1868), liaj du unuaj kordokvartetoj Op. 51 numeroj 1 kaj 2 (1865–1873), la tria pianokvarteto (1855–1875), kaj ĉefe sia unua simfonio kiu aperis en 1876, sed kiu estis tiom frua kiom el 1855.[43][44]

En 1868 en Vieno okazis la unua prezentado de liaj "21 hungaraj dancoj". Ili uzis elementojn de tradiciaj romaaj melodioj kaj estis ŝatataj de la publiko, sed pluraj aliaj muzikistoj, kiuj ĉerpis el similaj fontoj, akuzis Brahms-on pri plagiato. Laŭ nuna pritakso, nur la numeroj 11, 14 kaj 16 estas tute originalaj de Brahms; elementojn de la aliaj li kredeble ekkonis de amiko, nome la violonisto Ede Reményi, kiu parte mem verkis ilin kaj estis inter la akuzantoj. Pli postaj esploroj trovas jenajn interrilatojn: danco n-ro 1 kaj Isteni czárdás de Pecsenyanski Sárközy, danco n-ro 3 kaj la geedziĝa kanto Tolnai Lakadalmas de Reményi kaj J. Rizner, danco n-ro 4 kaj Kalocsay Emlék, danco n-ro 6 kaj Rózsa Bokor de Adolf Nittinger[45].

El 1872 al 1875, Brahms estis dirigento de koncertoj de la Viena Gesellschaft der Musikfreunde (Muzikamikaro). Li sekurigis ke la orkestro estu komponita nur de profesiuloj, kaj enkondukis repertorion kiu gamis el Bach al la komponistoj de la 19a jarcento kiuj ne estis de la 'Novgermana Skolo'; tiuj estis Beethoven, Franz Schubert, Mendelssohn, Schumann, Joachim, Ferdinand Hiller, Max Bruch kaj li mem (ĉefe ĉe lia grandaj skalkorusaj verkoj, nome la Germana Rekviemo, la Alto Rapsodio, Op. 53, kaj la patriota Triumflido, Op. 55, kiu celebris la venkon de Prusio en la Francia-Prusia Milito de 1870/71).[44] En 1873 okazis la premiero de liaj orkestraj Variaĵoj pri Temo de Haydn, origine planita por du pianoj, kiu iĝis unu el liaj plej popularaj verkoj.[44][46]

Jaroj de famo (1876–1890)[redakti | redakti fonton]

La koncerta aktivado de Brahms daŭris ĝis la fino de la 1870-aj jaroj, ofte kun Joachim, paralele al la komponado kaj dirigentado de orkestroj. Recenzo jene priskribas lian pianistan stilon de tiuj jaroj: "Multaj artistoj posedas pli brilan teknikon, sed estas malmultaj, kiuj scipovas traduki la intencojn de la komponinto en tiom same konvinka maniero aŭ sekvi la volon de la betoven-a genio kaj riveli lian tutan brilecon, kiel faras Brahms." Ĉar Brahms ĉiam strebis al stila perfekteco, li estis tre malrapida pri la verkado kaj precipe pri la publikigo kaj prezentado de siaj verkoj, almenaŭ pri tiuj, kiujn li konsideris "gravaj". Lia Unua Simfonio (kiun von Bülow nomis "la deka de Betoveno") estis unuafoje prezentita nur en 1876 en Bayreuth; Brahms tiam jam havis 43 jarojn kaj ĉiam vivtenis sin el muziko.

La Unua Simfonio de Brahms, Op. 68, aperis en 1876, kvankam ĝi estis komencita (kaj versio de la unua movimento estis anoncita de Brahms al Clara kaj al Albert Dietrich) en la komenco de la 1860-aj jaroj. Dum tiu jardeko ĝi evoluis tre laŭgrade; la finaĵo povis ne esti komencita en sia koncepto ĝis 1868.[47] Brahms estis prudenta kaj tipe memkritika pri la simfonio dum ĝia kreado, kaj verkis al siaj amikoj ke ĝi estas "longa kaj malfacila", "ne preciza ĉarma" kaj, signife "longa kaj en C Minora", kio, kiel Richard Taruskin asertis, klarigis "ke Brahms estis uzanta la modelon de modeloj [por simfonio]: nome la Kvina de Beethoven."[48]

En Majo 1876, la Kembriĝa Universitato proponis havigi honorajn gradojn de Doktoro pri Muziko kaj al Brahms kaj al Joachim, kondiĉe ke ili komponu novajn pecojn kiel "disertacioj" kaj ili estu ĉeestaj en Kembriĝo por ricevi siajn gradigojn. Brahms estis malema por veturi al Anglio, kaj postulis ricevi la gradigon 'in absentia' (foreste), proponante kiel sia disertacio la jam premierita (Novembro 1876) simfonio.[49] Sed el ambaŭ, nur Joachim iris al Anglio kaj nur li ricevis la gradigon. Brahms "dankis la inviton" kaj donis la manuskriptan skizon kaj partojn de sia unua simfonio al Joachim, kiu dirigentis la prezenton en Kembriĝo la 8an de Marto, 1877 (Anglia premiero).[50]

Spite la varman akcepton kiun la unua simfonio ricevis, Brahms restis malkontenta kaj etende reviziis la duan movimenton antaŭ la verko estu publikigita. Poste sekvis serio de bone ricevitaj orkestraj verkoj; nome la Dua Simfonio Op. 73 (1877), La Violonkonĉerto Op. 77 (1878), dediĉita al Joachim kiu estis daŭre konsultita dum ties komponado, kaj la Akademifestivala Uverturo (verkita post la transdono de honora gradigo fare de la Universitato de Breslau) kaj la Tragika Uverturo de 1880. La mencio de Brahms fare de Breslau kiel "la estro en la arto de seriza muziko en nuntempa Germanio" kondukis al gala komento de Wagner en sia eseo "Pri poezio kaj komponarto": "Mi konas kelkajn famajn komponistojn kiuj en siaj konĉertmaskeradoj montras la maskon de strato-kantisto unu tagon, la halelujan perukon de Handel la venontan, la veston de juda violonosto de ĉardaŝo alian fojon, kaj poste denove la aspekton de tre respektenda simfonio vestita kiel Numero Dek" (reference al la Unua Simfonio de Brahms kiel supozata deka simfonio de Beethoven).[51]

Brahms estis tiam agnoskita kiel grava figuro en la mondo de la muziko. Li estis en la tribunalo kiu atribuis la Vienŝtatan Premion al la (tiam malmulte konata) komponisto Antonín Dvořák trifoje, unua en Februaro 1875, kaj poste en 1876 kaj 1877 kaj estis sukcese rekomendinta Dvořák al sia publikigisto, Simrock. Ambaŭ homoj renkontiĝis por la unua fojo en 1877, kaj Dvořák dediĉis al Brahms sian Kordokvarteton, Op. 44 de tiu jaro.[52] Li ricevis ankaŭ varion de honoroj; Ludoviko la 2-a havigis al li la Maksimiliano-Ordenon por Scienco kaj Arto en 1874, kaj la muzikŝatanto Duko Georgo de Meiningen havigis al li en 1881 la Komanderan Krucon de la Ordeno de la Domo de Meiningen.[53]

Johannes Brahms (Otto Böhler).

Je tiu epoko Brahms ankaŭ elektis ŝanĝi sian figuron. Estinta ĉiam tute sen-barba, en 1878 li surprizigis siajn amikojn kreskante sian barbon, verkante en Septembro al la dirigento Bernhard Scholz "Mi venas havante grandan barbon! Preparu vian edzinon por la plej terura vidaĵo."[54] La kantisto George Henschel memoris ke post koncerto "Mi vidis homon nekonata al mo, iom fortika, mezalta, kun longa hararo kaj granda barbo. Per tre profunda raŭka voĉo li prezentiĝis kiel 'Musikdirektor Müller'... momento poste, ni troviĝis ĉiuj kore ridantaj je la perfekta sukceso de la masko de Brahms". La anekdoto montras ankaŭ la emon de Brahms al praktiko de ŝercoj.[55]

Johannes Brahms (1889).

En 1882 Brahms kompletigis sian Piankonĉerton Numero 2, Op. 83, dediĉita al sia instruisto Marxsen.[44] Brahms estis invitita de Hans von Bülow por entrepreni premieron de la verko kun la Kortega Kapelo je Meiningen; tiu estis la komenco de lia kunlaborado kun Meiningen kaj kun von Bülow, kiu rangis Brahms kiel unu el la 'Tri B-oj'; en letero al sia edzino li skribis "Vi scias kion mi pensas pri Brahms: post Bach kaj Beethoven la plej granda, la plej sublima el ĉiuj komponistoj."[56] Dum la venontaj jaroj okazis la premieroj de lia Tria Simfonio Op. 90 (1883) kaj de lia Kvara Simfonio Op. 98 (1885). Richard Strauss, kiu estis nomumita helpanto de von Bülow ĉe Meiningen, kaj estis necerta pri la muziko de Brahms, konvertiĝis pro la Tria Simfonio kaj estis entuziasma pri la Kvara: "giganta verko, granda laŭ koncepto kaj inventivo."[57] Alia, sed prudenta, subtenanto el la pli juna generacio estis Gustav Mahler kiu renkontiĝis por la unua fojo kun Brahms en 1884 kaj restis forta konatulo; li konsideris Brahms kiel supera al Anton Bruckner, sed pli al-ter-ligita ol Wagner kaj Beethoven.[58]

En 1889, Theo Wangemann, reprezentanto de la usona inventisto Thomas Edison, vizitis la komponiston en Vieno kaj invitis lin fari eksperimentan registron. Brahms ludis mallongigitan version de sia unua Hungara Danco kaj de Josef Strauss Die Libelle per piano. Kvankam la parola enkonduko de lamallonga muzikpeco estas tre klara, la pianoludado estas tre neaŭdebla pro troa surfaca bruo.[59] Samjare, Brahms estis nomumita honora civitano de Hamburgo, ĝis 1948 la nura naskiĝinta en Hamburgo mem.[60]

Lastaj jaroj (1890–1897)[redakti | redakti fonton]

Tombo de Brahms en la Zentralfriedhof (Centra Tombejo), Vieno.

Brahms konatiĝis kun Johann Strauss la filo, kiu estis ok jarojn pli aĝa, en la 1870-aj jaroj, sed ilia forta amikeco apartenas al la jaroj 1889 kaj poste. Brahms admiris multon de la muziko de Strauss, kaj kuraĝigis la komponiston subskribi kun lia publikigisto Simrock. Aŭtografante ventumilon por la edzino de Strauss nome Adele, Brahms skribis la malfermigajn notojn de la valso La blua Danubo kaj aldonis la vortojn "bedaŭrinde ne de Johannes Brahms".[61]

Post la sukcesa Viena premiero de sia Dua Kordokvinteto, op. 111, en 1890, la 57-jaraĝa Brahms ekpensis pri retiriĝo el komponado, kaj diris al amiko ke li "estis atinginte sufiĉe; ĉi tie mi havis antaŭ mi senzorgan maljunaĝon kaj mi povus ĝui ĝin pace."[62] Li ektrovis konsolon ankaŭ en la akompano al la mezzo-soprano Alice Barbi kaj eble li proponis sin al ŝi (ŝi estis nur 28-jaraĝa).[63] Lia admiro por Richard Mühlfeld, klarnetisto ĉe la Meiningen orkestro, revivigis sian intereson en komponado kaj tio kondukis lin verki la Klarnetan Trion, Op. 114, la Klarnetan Kvinteton, Op. 115 (1891), kaj la du Klarnetajn Sonatojn, Op. 120 (1894). Brahms verkis ankaŭ tiam siajn finajn ciklojn de pianopecoj, Opp. 116–19, la Vier ernste Gesänge (Kvar seriozaj kantoj), Op. 121 (1896) (kiuj estis okazigitaj pro la morto de Clara Schumann),[64] kaj la Dekunu Korusajn Preludojn por orgeno, Op. 122 (1896). La lasta el tiuj estas aranĝo de "O Welt ich muss dich lassen", ("Ho mondo, mi devas lasi Vin"), kaj tiuj estis la lastaj notoj kiujn Brahms verkis.[65] Multaj el tiuj verkoj estis verkitaj en sia hejmo en Bad Ischl, kie Brahms venis vizite por la unua fojo en 1882 kaj kie li pasigis ĉiun someron el 1889 antaŭen.[66]

En la somero de 1896 Brahms ricevis diagnozon de iktero, sed poste en tiu sama jaro lia viena doktoro diagnozis kancero de hepato (pro kio lia patro Jakob estis mortinta).[67] La lasta publika apero de Brahms okazis la 3-an de marto 1897, kiam li vidis Hans Richter dirigenti lian Simfonion Numero 4. Estis plaŭdo post ĉiu el la kvar movimentoj. Li faris klopodon, tri semajnoj antaŭ sia morto, ĉeesti la premieron de la opereto Die Göttin der Vernunft (La diino de la racio) de Johann Strauss en Marto 1897.[68] Lia sanstato laŭgrade malboniĝis kaj post unu monato li mortis en Vieno la 3-an de aprilo 1897, 63-jaraĝa. Brahms estis entombigita en honora tombo de la Centra Tombejo de Vieno, sub monumento desegnita de Victor Horta kaj de la skulptisto Ilse von Twardowski-Conrat.[69]

La verkaro[redakti | redakti fonton]

Hamburgo ĉirkaŭ 1900.

Brahms estis kaj volis esti pli konservema ol progresema en sia verkado; li strebis al "daŭrema muziko" kaj opiniis, ke muziko ne estas submetita al la ŝanĝiĝo de la modo. Grave influis lin la verkaroj ne nur de Betoveno, sed ankaŭ de Giovanni Pierluigi da Palestrina, Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel. Tamen lia verkaro estas memstare signifa kaj havas propran karakteron.

Oni dividas lian verkadon al tri periodoj:

  • La unua, kun romantikisma karaktero, ĝis Ein deutsches Requiem (Germana Rekviemo, 1866–1868), kiu voĉe uzis ne nur la tradiciajn latinajn tekstojn, sed ankaŭ germanajn.
  • La dua, klasikema, ĝis la dua piana koncerto (1881, pli ol 20 jarojn post la unua).
  • La tria, kombinanta la du tendencojn, ekde la tria simfonio (1883).

La simfonioj de Brahms foje uzas netradiciajn harmoniojn, kiuj ne ĉiam plaĉas al ordinaraj aŭskultantoj. Pri sia unua simfonio li mem skribis, ke ĝi "estas longa kaj malfacila".

Religio[redakti | redakti fonton]

Brahms estis luterano kaj ĉiam profunde influita de sia kredo. De infana aĝo li regule legis en la Biblio donacita al li en la jaro de lia naskiĝo; de ĝi li prenis tekstojn por sakralaj korusaj verkoj. Ĝis lia morto ĝi restis por li unu el la plej gravaj libroj.

Lia amiko Walter Niemann, same komponisto, diris pri li: "La fakto, ke Brahms komencis sian krean aktivadon per la germana popola kanto kaj finis per la Biblio, montras la veran religian kredon de tiu granda homo de la popolo."[70]

Kromaj informoj[redakti | redakti fonton]

Stelo de Brahms en la Promenejo de Famuloj de Vieno.

La nomon de Brahms portas kratero de Merkuro (58,31° N, 177,36° U).

Melodioj el liaj "hungaraj dancoj" estis uzataj en la filmo The Great Dictator de Charlie Chaplin.

Pri sia Dua simfonio Brahms skribis al sia eldonisto la 22-an de novembro 1877: "La nova simfonio estas tiom melanĥolia, ke vi ne eltenos. Mi neniam antaŭe verkis ion tiom malgajan, minoran. La partituro devos aperi kun funebra kadro[71]." Ĉi tiu anonco estas konsiderata kiel arbitre erariga.

Multe citata estas anekdoto[72], laŭ kiu Brahms al aŭtografo de Johann Strauß, citanta ties Danuban Valson, aldonis la rimarkigon: "Bedaŭrinde ne de Johannes Brahms".

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj elektitaj komponaĵoj de Johannes Brahms:

partition
Johannes Brahms
Variaĵoj pri temo de Robert Schumann op. 9
Variaĵo X, mezuroj 30-32.
Johannes Brahms en sia laborejo en Vieno.
photo : buste de Brahms
Busto de Brahms
en la parko de la kastelo Detmold.
photo : buste de Brahms
Busto de Johannes Brahms en la interna korto de la kastelo de Leonstain en Pörtschach am Wörthersee.
Hans Von Bülow, amiko kaj subtenanto de Brahms.

Por orĥestro[redakti | redakti fonton]

  • Simfonioj:
  • Uverturoj:
    • Ouverture Accademica en do minora, op. 80 (1880)
    • Ouverture Tragica en re minora op. 81 (1880)
  • Variaĵoj pri temo de Haydn, op. 56a (1873)
    • Temo. Koruso S-ta Antonio. Andante
    • Variaĵo 1. Poco più animato (andante con moto)
    • Variaĵo 2. Più vivace (vivace)
    • Variaĵo 3. Con moto
    • Variaĵo 4. Andante con moto (Andante)
    • Variaĵo 5. Vivace (poco presto)
    • Variaĵo 6. Vivace
    • Variaĵo 7. Grazioso
    • Variaĵo 8. Presto non troppo (poco presto)
    • Finalo. Andante
  • Serenadoj:
    • Serenado n-ro 1 en Re maĵora, op. 11 (1857–1858)
    • Serenado n-ro 2 en La maĵora, op. 16 (1858–1859)
  • Konĉertoj por pianego kaj orĥestro:
    • Konĉerto por pianego kaj orĥestro n-ro 1 en Re minora, op. 15 (1856–1858)
    • Konĉerto por pianego kaj orĥestro n-ro 2 en Si bemola, op. 83 (1881)
    • Konĉerto por violono kaj orĥestro en Re maĵora, op. 77 (1878)
  • Duobla konĉerto por violono, violonĉelo kaj orĥestro en la minora, op. 102 (1887)
  • Transskriboj de tri hungaraj dancoj (1873):
    • n-ro 1 en Sol minora
    • n-ro 3 en Fa maĵora
    • n-ro 10 en Fa maĵora

Komponaĵoj por pianego[redakti | redakti fonton]

Du pianegoj[redakti | redakti fonton]

  • Sonato en Fa minora, op. 34 bis (1864)
  • Variaĵo pri temo de Haydn, op. 56b (1873)

Pianego kvarmana[redakti | redakti fonton]

  • Variaĵoj pri temo de Robert Schumann, op. 23 (1863)
  • 16 valsoj, op. 39 (1865)
  • 21 hungaraj dancoj. WoO 1 (1869 kaj 1880)

Sola pianego[redakti | redakti fonton]

  • Sonatoj
    • N-ro 1 en Do maĵora, op. 1 (1852/53)
    • N-ro 2 en Fa diesa minora, op. 2 (1852)
    • N-ro 3 en Fa minora, op. 5. (1853)
  • Valso, op. 39 (1865)

Komponaĵoj por orgeno[redakti | redakti fonton]

  • Fugo en bemolo minora, WoO (verko sen numero) 8 (1856)
  • Preludo kaj fugo en La minora, WoO 9 (1856)
  • Preludo kaj fugo en Sol minora, WoO 10 (1857)
  • Korusa preludo kaj fugo pri „O Traurigkeit, o Herzeleid“, WoO 7 (1858)

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Swafford (1999), p. 7.
  2. Hofmann (1999), pp. 3–4.
  3. Hofmann (1999), pp. 4–8.
  4. Swafford (1999), pp. 14–16.
  5. Musgrave (2000), p. 13.
  6. Hofmann (1999), pp. 9–11.
  7. Hofmann (1999), p. 12.
  8. Swafford (1999), p. 26.
  9. Hofmann (1999), pp. 17–18.
  10. Hofmann (1999), pp. 16, 18–20.
  11. Swafford (2001), passim.
  12. Hofmann (1999) pp. 12–14.
  13. Swafford (1999), pp. 56, 62; Musgrave (1999b), p. 45.
  14. Swafford (1999), pp. 56–57.
  15. Swafford (1999), p. 49.
  16. Swafford (1999), p. 64.
  17. Swafford (1999), pp. 494–95.
  18. Musgrave (2000), p. 67.
  19. Bozarth (n.d.), §2: "New Paths".
  20. Swafford (1999), pp. 67, 71
  21. Gál (1963), p. 7
  22. Schumann (1988), pp. 199–200.
  23. Avins (1997), p. 24.
  24. Swafford (1999), pp. 81–82.
  25. Bozarth (n.d.), §2: "New Paths".
  26. Swafford (1999), p. 89.
  27. Bozarth (n.d.), §2: "New Paths".
  28. Swafford (1999), pp. 180, 182.
  29. Bozarth (n.d.), §2: "New Paths".
  30. Swafford (1997), pp. 189–90.
  31. Swafford (1997), p. 211.
  32. Bozarth (n.d.), §2: "New Paths".
  33. Swafford (1997), pp. 206–11.
  34. Musgrave (2000), pp. 52–53.
  35. Musgrave (2000), pp. 27, 31.
  36. Musgrave (1999b), pp. 39–41.
  37. 37,0 37,1 37,2 37,3 Bozarth (n.d.), §3 "First maturity"
  38. Swafford (1999), pp. 265–69.
  39. Swafford (1999), p. 401.
  40. Musgrave (1999b), p. 39.
  41. Swafford (1999), pp. 277–79, 283.
  42. Hofmann (2010), p. 40; "Brahms House", en la retejo de la Schumann Portal, [1] alirita la 28an de Majo 2018.
  43. Becker (1980), pp. 174–79.
  44. 44,0 44,1 44,2 44,3 Bozarth (n.d.). §4, "At the summit"
  45. Allgemeine Musikzeitung, 1874, kol. 348; citita laŭ Heinrich Reimann, Berühmte Musiker: Johannes Brahms, Imberg & Lefson, Berlin, 1900
  46. Swafford (1999), p. 383.
  47. Musgrave (1999b), pp. 42–43.
  48. Taruskin (2010), p. 694.
  49. Brahms: Symphony No. 1/Tragic Overture/Academic Festival Overture, ŝlipo de Robert Pascall al Naxos 8.557428 Alirita la 30an de Majo 2018.
  50. Programme, 1916–1917, pp. 205–06
  51. Taruskin (2010), p. 729.
  52. Swafford (1999), pp. 444–46
  53. Musgrave (1999), p. xv; Musgrave (2000), p. 171; Swafford (1999), p. 467
  54. Hofmann (2010), p. 57.
  55. Musgrave (2000), pp. 4, 6
  56. Swafford (1999), pp. 465–66.
  57. Musgrave (2000), p. 252.
  58. Musgrave (2000), pp. 253–54.
  59. J. Brahms ludas parton de Hungara Danco No. 1 (2:10) oe YouTube. Analizistoj kaj fakuloj restas dividitaj ĉu la voĉo kiu enkondukas la pecon estas tiu de Wangemann aŭ tiu de Brahms. "Senbruigita" versio de la registraĵo estis produktita ĉe la Universitato Stanford. "Brahms at the Piano" de Jonathan Berger (CCRMA, Stanford University)
  60. Stadt Hamburg Ehrenbürger (en germana) Alirita la 31an de Majo 2018
  61. Lamb (1975), pp. 869–70
  62. Swafford (1997), pp. 568–69.
  63. Swafford (1997), p. 569.
  64. Swafford (1997), pp. 607–08.
  65. Bond (1971), p. 898.
  66. Hofmann (2010), p. 42.
  67. Swafford (1997), pp. 614–15.
  68. Lamb (1975), pp. 869–70
  69. Zentralfriedhof group 32a, detaloj [2] Alirita la 31an de Majo 2018.
  70. Klaus Wolters: Handbuch der Klavierliteratur zu zwei Händen. Atlantis-Verlag, Zürich k. a. 1994 (4a eld.). ISBN 3-254-00188-5
  71. (germana vikipedio)
  72. Diskuto ĉe tamino-klassikforum

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Avins, Styra (eld.), (1997). Johannes Brahms: Life and Letters (1997). Translated by Joseph Eisinger and S. Avins. Oxford: Oxford University Press. (ISBN 978-0198162346)
  • (2001) “The Young Brahms: Biographical Data Reexamined”, 19th-Century Music 24 (3), p. 276–89. doi:10.1525/ncm.2001.24.3.276. 
  • Becker, Heinz, (1980). "Brahms, Johannes", en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie, vol. 3, pp. 154–90. London: Macmillan. (ISBN 0333231112)
  • Bond, Ann, (1971). "Brahms Chorale Preludes, Op. 122", The Musical Times, Vol. 112, No. 1543, pp. 898–900.
  • Bozarth, George S. (s. d.). "Brahms, Johannes" en Grove Music Online. subskribo postulita, Alirita la 7an de Novembro 2016.
  • Chrissochoidis, Ilias (2012). "A Master stands: Rare Brahms Photos in the Library of Congress", Fontes Artis Musicae 59/1 (January–March 2012), pp. 39–44. Alirita la 4an de Novembro 2016
  • Frisch, Walter and Karnes, Kevin C., (eds.), (2009).Brahms and His World (Revised Edition). Princeton: Princeton University Press. (ISBN 978-0691143446)
  • Gál, Hans, (1963). Johannes Brahms: His Work and Personality. Tr. Joseph Stein. New York: Alfred A. Knopf
  • Geiringer, Karl, (1981). Brahms: His Life and Work, Third Ed. New York: Da Capo. (ISBN 0-306-80223-6)
  • Hofmann, Kurt, tr. Michael Musgrave (1999). "Brahms the Hamburg musician 1833–1862". In Musgrave (1999a), pp. 3–30.
  • Hofmann, Kurt and Renate Hofmann, tr. Trefor Smith (2010). "Brahms Museum Hamburg: Exhibition Guide." Hamburg: Johannes-Brahms-Gesellschaft.
  • Lamb, Andrew (1975). "Brahms and Johann Strauss" en The Musical Times vol. 116 no. 1592 (Oktobro 1975), pp. 869–71.
  • Litzmann, Berthold, (1913). Clara Schumann: An Artist's Life based on Material found in Diaries and Letters, tr. kaj mallongigo el la kvara germanlingva eldono fare de Grace E. Hadow. 2 vol. London: Macmillan.
  • Musgrave, Michael (ekd.) (1999a). The Cambridge Companion to Brahms. Cambridge: Cambridge University Press. (ISBN 9780521485814).
  • Musgrave, Michael (1999b). "Years of Transition: Brahms and Vienna 1862–1875". In Musgrave (1999a), pp. 31–50.
  • Musgrave, Michael (2000). A Brahms Reader. New Haven and London: Yale University Press. (ISBN 0300068042).
  • Programme, Volumes 1916–1917, Boston Symphony Orchestra, pub. 1916
  • Schumann, Clara, kaj Brahms, Johannes, eld. Berthold Lutzmann (1927). Briefe aus den Jahren 1853–1896, two vols. Leipzig. (In German)
  • Schumann, Eugenie, tr. Marie Busch (1991). The Schumanns and Johannes Brahms: The Memoirs of Eugenie Schumann. Lawrence, Mass: Music Book Society. (ISBN 1-878156-01-2)
  • Schumann, Robert, tr. kaj eld. Henry Pleasants (1988). Schumann on Music. New York: Dover Publications. (ISBN 0486257487)
  • Swafford, Jan, (1999). Johannes Brahms: A Biography. London: Macmillan. (ISBN 9780333725894).
  • Swafford, Jan, (2001) “Did the Young Brahms Play Piano in Waterfront Bars?”, 19th-Century Music 24 (3), p. 268–75. doi:10.1525/ncm.2001.24.3.268. Alirita 30 October 2007.. 
  • Taruskin, Richard (2010). Music in the Nineteenth Century. Oxford: Oxford University Press. (ISBN 9780195384833)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johannes Brahms en la itala Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johannes Brahms en la angla Vikipedio.