Neue Zeitschrift für Musik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kapo de la titolpaĝo de la 30-a de aprilo 1850

La Neue Zeitschrift für Musik (NZfM; eo: nova revuo por muziko) estas revuo, kiu okupiĝas pri samtempaj tendencoj de la muziko. Ĝi aperis unuafoje la 3-an de aprilo 1834 kaj ĝis nun seninterrompe pluekzistas.

Komencoj de la NZfM[redakti | redakti fonton]

La Neue Zeitschrift für Musik estis fondita en 1834 far Robert Schumann kune kun lia posta bopatro Friedrich Wieck kaj la pianistoj Julius Knorr kaj Ludwig Schuncke. Ĉar Wieck tamen pro siaj multaj vojaĝoj nur limigite kunlaboris, Knorr pro oftaj malsanoj mankis kaj Schuncke havis nur malmultan verkisman talenton, preskaŭ la tuta respondeco restis ĉe Schumann. Tiel okazis, ke Schumann anstataŭ du jarojn kiel planite laboris dek jarojn kiel redaktisto de NZfM, por malhelpi la ruiniĝon de la revuo. Rolis ankaŭ financaj konsideroj. La 1-an de julio 1844 Schumann transdonis la estradon de la revuo al Oswald Lorenz, kiu jam verkintis multajn kontribuaĵojn sub diversaj pseŭdonimoj. Tiam Franz Brendel aĉetis la eldonejon kaj estis ekde la 1-a de januaro 1845 respondeca redaktisto. [1]

Aperado kaj aperaĵo[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco la revuo aperis dufojojn semajne. Ĉiu eldono konsistis el unu folio, do kvar paĝoj. Estis presataj po du kolonoj sur ĉiu paĝo. Ekde la 1-a de julio 1847 oni pligrandigis la amplekson je plejparte ok paĝoj. Nuntempe oni povas legi la historiajn eldonaĵojn de NZfM kiel represaĵoj[2]. Ekzistas escepte de la unua jarkolekto ĉiujare po du volumoj po 52 numeroj.
Jenajn rubrikojn ĝi entenis dum la tempo de Schumann:
Al la eldonoj oni antaŭmetis literaturajn devizojn. Ĉi tiuj devenis de literaturistoj kiel Shakespeare, Goethe, Jean Paul kaj pluaj, tamen ankaŭ povis deveni de Schumann mem. Sekvis iom granda eseo pri temoj kiel estetiko, biografioj aŭ muzikhistorio. Anstataŭe ankaŭ eblis granda recenzo de unu aŭ pluraj verkoj, kiu sin etendis trans pluraj eldonoj. Tiam sekvis recenzoj pri muziko aŭ literaturo kun rilato al muziko. Schumann atribuis grandan signifon al la koresponda parto, kiu raportis pri la muzika vivo en en- kaj eksterlandaj urboj. La finon formis sekcio kun variaĵoj kaj notoj.

Kunlaborantoj je NZfM ĉe Schumann[redakti | redakti fonton]

La NZfM de la komenca tempo estis eldonata de la parte reala, parte fikcia asocio de artistoj kaj artoŝatantoj[3], la Davidsbündler (David-Liganoj). Kontribuaĵoj do estis verkata sub plej diversaj pseŭdonimoj, je kio ekzistis por ĉiu verkisto ĝis po 30 variaj mallongigoj (Schumann mem). Ekzemple oftas la plej konataj literaturaj pseŭdonimoj de Schumann, Florestan und Eusebius. Kunlaboranto kun multaj kontribuaĵoj kaj mallongigoj estis Oswald Lorenz, kiu partatempe ankaŭ estis redaktisto de NZfM. Elstara verkisto sur la kampo de pianotekniko kaj -pedagogio estis Friedrich Wieck.

Eldonaj redaktistoj kaj eldonistoj[redakti | redakti fonton]

  • Lepsiko 1834–1844. "Lige kun pluraj artistoj[4] kaj artoŝatantoj eldonita sub respondeco de Robert Schumann”. Aperas 2 fojojn semajne.
  • Franz Brendel 1845–1868. Ekde 1851 1 fojon semajne.
  • Respondeca redaktisto kaj eldonisto: C.F.Kahnt 1869 ĝis 1885.
  • Oskar Schwalm 1886-1888.
  • Dr. Paul Simon 1889–1898.
  • Edmund Roehlich i.V. 1899-1903.
  • Arnold Schering 1903 ĝis 1904.
  • Arnold Schering kaj Walter Niemann 1905-1906.
  • Walter Niemann 1906.
  • Ekde 1907 unuiĝinta kun ”Musikalischem Wochenblatt” (K. Kipke), eld. far Ludwig Frankenstein.
  • Ekde 1911 ĉefredaktado: Friedrich Brandes.
  • ?-1920 Eldonejo Gebrüder Reinecke, Lepsiko.
  • Ekde 1920 eld. de Steingräber-Verlag kiel Zeitschrift für Musik. Aperas ekde marto 2 fojojn monate. Ekde oktobro 1921 Eld: Alfred Heuss.
  • Aperas en 1923 ekde novembro 1 fojon monate. Subtitolo: „Batalgazeto por germana muziko kaj muzikflegado“.
  • 1925 Subtitolo: „Monata gazeto por spirita renovigo de la muziko“.
  • 1930-43 Rezidejo: Regensburg.
  • 1930-55 Eldonejo: Bosse. Eld.: Gustav Bosse.
  • 1943/aprilo-1944/aŭgusto sub la titolo: Muziko en la milito, Organo de la Oficejo Muziko ĉe la komisiito de la Konduktoro por la kontrolo de la tuta spirita kaj ideologia instruo kaj edukado de NSDAP; samtempe oficiala revuo de la Oficejoj Laborfino kaj Germana Popolklerigejo en la NS-komunumo „forto per Ĝojo“. Eldonisto: H. Gerigk (kune kun Melos, Allgemeine Musikzeitung, Die Musik), tiam finita.
  • 1949/decembro kiel Zeitschrift für Musik, eld.: Erich Valentin. ldonejo: Bosse. Subtitolo: „Monata revuo por ĉiama spirita renovigo de la muziko“.
  • 1953 enkorpigita: Der Musikstudent.
  • 1955-74 Rezidejo: Mainz.
  • 1955 enkorpigita: Das Musikleben.
  • 1955-75 (Nr.10) Nova (ekde 1975 NZ Neue) revuo por muziko.
  • 1963 Karl Amadeus Hartmann, Ernst Thomas.
  • ab 1967 Eldonejo: Schott.
  • 1975-78 Titel: Melos/Nova revuo por muziko. Aperas 6 fojojn jare. Carl Dahlhaus, Hans Oesch, Ernst Thomas, Otto Tomek.
  • Ab 1979 Titel: Nova revuo por muziko.
  • 1980er Sigfried Schibli, Manfred Karallus, Michael Stegemann
  • 1980er ĝis 1993 Peter Niklas Wilson, Lotte Thaler, Ulrich Dibelius.
  • Ekde 1993 Rolf W. Stoll

NZfM nuntempe[redakti | redakti fonton]

La revuo sindediĉas al nuntempaj tendencoj - antaŭ ĉio al Nova Muziko, avancata ĵazo, sonarto kaj popmuziko, sed ankaŭ al historiaj aperaĵoj de muziko. Ĝi enhavas po unu pezocentran temon kaj enhavas krom tio portretojn de komponistoj, intervjuoj kun ĉefroluloj de la nuntempa muzika vivo kaj analizajn kontribuaĵojn. Multaj recenzoj pri sonregistraĵoj kaj libroj priparolas kaj kritike taksas novaperaĵojn.

Al la aperaĵaro de la revuo apartenas i.a. la edition neue zeitschrift für musik, libroserio kun fakaj kaj prikomponistaj volumoj samkiel la sondiska serio musica viva – forum der gegenwartsmusik mit Komponisten- und Werkporträts.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Annette Vosteen (ed.): Répertoire International de la Presse Musicale, Neue Zeitschrift für Musik 1834-1844 Band I Katalog 1834-1838: Einleitung S. xxi-xxvi
  2. Neue Zeitschrift für Musik: Photolithographischer Neudruck der Original-Ausgabe, Verlag Annemarie Schnase - Reprint Dept., Scarsdale/N.Y.(USA), ab 1963
  3. NZfM - Erstausgabe, 3.4.1834
  4. inter ili ankaŭ Oswald Lorenz