Jean Paul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean Paul

Jean Paul [ĵan paŭl] (* 21-an de marto 1763 en Wunsiedel; † 14-an de novembro 1825 en Bayreuth; fakte Johann Paul Friedrich Richter), estis germana verkisto. Literaturhistorie lia verkaro staras inter la Vejmara klasikismo kaj romantismo. La nomŝanĝo devenas de la admirego de Jean Paul por Jean-Jacques Rousseau.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Richter, filo de lernejestro kaj orgenisto, pasigis la junajn jarojn ekde 1765 en la vilaĝo Köditz apud Hof (Saale) kaj frekventis la lernejon regule nur ekde 1776 en la apuda urbo Schwarzenbach an der Saale, kien oni transsurpostenigis la patron. Li gajnis la plej gravajn sciojn per memstudado, danke al vasta legado de ĉiaj ajn tekstoj. Ĉirkaŭ la paskofesto de 1779 li eklernantis ĉe la gimnazio de Hof. Pro la baldaŭ poste okazinta morto de la patro kaj de la geavoj Richter pli kaj pli finance premitis, kio lin tamen ne fortenis de eko de studoj de teologio en 1781 ĉe la universitato de Lepsiko. Sed li ne tro serioze zorgis pri la studado - tie kaptis lin nur la prelegoj de la filozofo Platner. Baldaŭ li direktis sin ekskluzive al la verkado, kio helpu lin travivi pli facile la perlaboran malbonstaron. El konataj verkistoj influis lin krom Hippel, kiu estis jam dum la lernanta tempo lia plej ŝatata aŭtoro, Jean-Jacques Rousseau kaj la anglaj humuristoj kaj satiristoj samgrave. Por lia unua libro, skribita laŭ la erasma verko Laŭdo de l' Stulteco, titolite »Lob der Dummheit«, li ne trovis eldoniston. Ĝi nur longan tempon post la morto de Richter ekkonatis. Pli bonan sorton havis la por Richter tipa verko »Grönländische Prozesse«, eldonita en Berlino en 1783. Ĝi almenaŭ trovis eldonejon, kvankam la kritiko de la legantaro malentuzisamis.


Por fuĝi la mondonintojn Richter kaŝe forlasis Lepsikon je la fino de la jaro 1784 kaj renkontis frostante la patrinon en la naskiĝurbo Hof. De tie li ankaŭ la sekvintajn jarojn ne sukcesis nodi helpajn kontakotojn je aliaj verkistoj respektive artistaj rondoj por plia prospero artista. Ne antaŭ la komenco de la jaro 1787 aperiĝis al Richter posteno kiel privata instruisto: li iĝis lerniganto de frato de al amiko Örthel en Töpen. Sed lia restado tiea malagrablis kaj jam en la somero de 1789 li revenis al Hof.

Intertempe li estis skribinta novajn satirojn sub la titolo: »Auswahl aus des Teufels Papieren« (Gera 1789), kiuj tiom malfuroris kiom la antaŭaj verkoj. En marto 1790 li transprenis novan postenon instruistan. Kelkaj familioj de Schwarzenbach vokis lin por instrui la infanojn: tiam la poeto entuziasme engaĝiĝis laborpostene. La dimanĉaj revenadoj al Hof servis por meritata ripozumado. Kun la tiea amiko Otto pli kaj pli profundiĝis rilato kiu funkciis ĝismorte. Tiam estiĝis kelkaj malgrandaj humuraĵoj: »Die Reise des Rektors Fälbel und seiner Primaner«, »Des Amtsvogts Freudels Klaglibell über seinen verfluchten Dämon« kaj »Leben des vergnügten Schulmeisterleins Maria Wuz in Auethal«. Tuj post la finfarado de »Wuz« Richter komencis la verkadon por granda romano, por kiu plano jam pli longe estis estinta. Dumlabore la plano ŝanĝiĝis kaj »Unsichtbare Loge« (Berlin 1793) restis nefinita; la poeto nomis ĝin mem "ruino naskita". En ĝi, krom kelkaj belaj eroj, montriĝas ankaŭ lia neperfekteco skribostila pro troa barokeco kaj fantaziado.

Tamen formis la apero de la romanofragmento turniĝpunkto en la vivo de Richter. En aŭtuno 1792 li komencis novan verkon »Hesperus« (Berlin 1795), kiu furoris. Ekde printempo 1794 Richter estis denove en Hof ĉepatrine. Tie li verkis: »Das Leben des Quintus Fixlein« (Bayreuth 1796), humuran idiliecaĵon laŭ la modelo de »Leben Wuz«, sed de pli larĝa strukturo; la verkon »Biographische Belustigungen unter der Gehirnschale einer Riesin« (Berlin 1796), romanan torson kun satira fina ĉapitro; »Blumen-, Frucht- und Dornenstücke, oder Ehestand, Tod und Hochzeit des Armenadvokaten Siebenkäs« (1796–97), iel la plej bona verko de la poeto, kie la ĉefaj personoj de la sentimentala Siebenkäs kaj de satira kontraŭpersono respeguligas la propran karakteron de la verkisto.

En Vajmaro[redakti | redakti fonton]

Verkante por la siebenkäs-aĵo li ricevis inviton de virino veni al Vajmaro. Certa Natalie asertis en tiu ĉi epistola invito ke la vajmaranoj estus ravitaj de la verkoj de Richter. Richter tuj obeis kaj translokiĝis. La akcepto en Vajmaro estis pli varma ol supozita de li; antaŭ ĉiuj bonkoris por Richter sinjorino Charlotte von Kalb, kiu ankaŭ skribis la inviton kun pseŭdonima subskribo. Ŝiajn trajtojn oni povas trovi en la persono Linda en la verko »Titan«. Pli malvarma estis la akceptoj fare de Goeto kaj Friedrich Schiller. Tiam verkis Richter la komencon de »Titan«, la verkon »Jubelsenior« (Leipzig 1797) kaj la skizon »Das Kampanertal, oder: Die Unsterblichkeit der Seele« (Erfurt 1798). En somero 1797 venis nova virina persono ekgravanta, Emilie von Berlepsch, vidvino juna kaj bela. Ŝin Richter diversmaniere frekventis kaj ŝin Richter preskaŭ edzinigis.

Vagoj tra diversaj urboj[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1797 Richter iris Lepsikon, kie li bone akceptitis (inverse al dum lia studenta tempo). Nova reiro Vajmaron faritis pro invito de la dukino Anna Amalia mem. Post mallonga restado en Hildburghausen en printempo 1799, kie li nomumitis duka legato, li iris al Berlino kun la intenco daŭre setli tie. Samloke li edziĝis en majo 1801 al la filino de la tribunalisto Meyer; tamen lia peto pri pensio reĝa ne akceptitis. Tiam naskiĝis i.a. la verkoj: »Palingenesien« (Gera 1798); »Jean Pauls Briefe und bevorstehender Lebenslauf« (1799; inter la tie ĉi kolektitaj aferoj menciindas: »Der doppelte Schwur der Besserung« kaj  »Neujahrsnacht eines Unglücklichen«) kaj  »Clavis Fichtiana« (Erfurt 1800), satiro pri la idealismo de Johann Gottlieb Fichte; ĝin li dediĉis al F. H. Jacobi, kiu estis por Richter la plej grava vivanta filozofo. En Berlino Richter tamen ne sentis sin bona; ne mallonge post la geedziĝo li iris al Meiningen, kie li ekhavis bonegajn rilatojn al lia duka moŝto Georgo kaj finskribis  »Titan« (Berlin 1800–03). Sed jam en majo 1803 li forlasis Meiningen kaj, post mallonga restado en Coburg, iris al Bayreuth, kie li estis restonta ĝis la morto.

Agado disde Bayreuth[redakti | redakti fonton]

La sekvanta verko de la retiriĝinta aŭtoro estis filozofia: »Vorschule der Ästhetik« (Hamburg 1805), libro pleno de spritaĵoj kaj altvalora koncerne la teoriojn pri komiko. Poste venis la verkado de  »Flegeljahre« (Tübingen 1804–05). Ankaŭ en tiu ĉi romano, kiu nombriĝas inter la plej geniaj kreitaĵoj de Richter kaj ege ŝatatis ankaŭ de li mem, li surscenigis la propran duoblan naturon pere de la ĝemeloj Walt kaj Vult. En la verko »Levana, oder Erziehungslehre« (Brauschweig 1807) revenu pli teorie pritraktotaj la teorioj de »Unsichtbaren Loge«, de »Titan« kaj de »Flegeljahren« sub romana mantelo. Dum la franca okupado Richter skribis je la plezuro de li kaj de la gelegantoj: »Des Feldpredigers Schmälzle Reise nach Flätz« (Tübingen 1809) kaj »Doktor Katzenbergers Badereise« (Heidelberg 1809), du historiojn de majstra komiko. Sed ankaŭ en pli seriozaj skribitaĵoj li volis kuraĝigi la nacion, ekz. per »Friedenspredigt in Deutschland« (Heidelberg 1808) kaj per »Dämmerungen für Deutschland« (Tübingen 1809). La laste menciita verko presitis dum Davout okupadis la landon de Bayreuth, kio atestis bone la memkonfidon kaj bravulecon de Richter: li publikigis ĝin malgraŭ tuj antaŭe koncedita pensio fare de la de Franclando tute dependanta episkopo kaj princo Dalberg. Kiam la Grandduklando Frankofurto ĉesis en 1813 la richter-a pensiono ekpagitis de la reĝo de Bavario (ekde 1815).

El la pli postaj vivojaroj de Richter menciindas kiel gravaj verkoj la jenaj: »Das Leben Fibels« (Nürnberg 1811), »Der Komet, oder Nikolaus Marggraf« (Berlin 1820–22), la du lastaj komikaĵoj; krome la verko »Selina, oder: Über die Unsterblichkeit der Seele« (Stuttgart 1827) kaj finfine la fragmento membiografia: »Wahrheit aus Jean Pauls Leben« (Vroclavo 1826). Obskurigis la vivon de Richter la morto de la ununura filo en 1821 estanta studento en Hejdelbergo. Ekde tiam Richter ekmalsanis kaj preskaŭ blindiĝis. En 1841 starigitis monumento por li en Bayreuth.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La pozicio de Richter ene de la klasika germanlingva literaturo ne facile priskribatas. Sendube li veneris la humanismon kiel aliaj samtempuloj. Sed kontraŭe al Lessing, Goethe aŭ Schiller li orientiĝis alie. La angloj, antaŭ ĉiuj Jonathan Swift kaj Sterne, la francoj Voltaire kaj Jean-Jacques Rousseau, la orientprusoj Hamann, Hippel kaj Herder ade influis lin. El talento kaj karaktero kaj maltedaj dumvivaj sortobatoj disvolviĝis interesa miksaĵo enhava. Richter kiel aliaj klasikuloj konvikita estis pri la eblo de la homaro je evoluo. Sed li ne konis grandan verkistan evoluon.

La diferenco inter la fruaĵoj kaj la malfruaj verkoj ne grandas. La kontraŭoj inter la senfina senteo kaj la limigita vivo reala estas bazo de ĉiuj romanoj. El tio venis larma kaj mola tono venkota per humuro. Tiutempe la homoj ŝatis tion kaj malmultaj kritikis liajn verkistajn malperfektecojn. Ofte intrigo kaj karakteroj sufokatas sub abundaĉo da citajhoj, ideoj, deflankiĝoj. La propra intensa legado akumulis multan scion kiun Richter ofte, je la malavantaĝo de la skribstilo, ne malkaŝis. Ankaŭ la frazoj ofte tro longas kaj komplikas. Sekve postaj generacioj ne povis kompreni la tiaman ŝategon de la richter-aĵoj. Ja fascinas partoj de »Unsichtbare Loge«, »Hesperus«, aŭ »Titan« kaj »Komet« kiuj antologie digesteblas. Pli bonas la poemoj humuraj kaj eroj kiuj apelacias pri kompato kun la malfavoruloj. Ankaŭ liaj prinaturaj priskriboj ne malbonas kaj magias. Sendubas ke li havis grandan talenton je observado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Grönländische Prozesse (satiraĵoj), 1783 kaj sekvaj jaroj - je la pseŭdonimo J. P. F. Hasus
  • Auswahl aus des Teufels Papieren (Satiren), 1789 – je la pseŭdonimo J. P. F. Hasus
  • Die unsichtbare Loge. Eine Biographie. (satiraĵoj), 1793
  • Leben des vergnügten Schulmeisterlein Maria Wutz in Auenthal. Eine Art Idylle. (rakonto), 1793
  • Hesperus oder 45 Hundposttage. Eine Biographie. (romano), 1795
  • Leben des Quintus Fixlein. rakonto, 1796
  • Siebenkäs romano, 1796–97
  • Konjekturalbiographie. rakonto, 1798
  • Titan romano, 1800–03
  • Des Luftschiffers Giannozzo Seebuch (Erzählung im 2. Anhangsbändchen zu Titan) 1801; Insel-Bücherei 1912, represo 1985 (Nr. 1073)
  • Vorschule der Ästhetik, nebst einigen Vorlesungen in Leipzig über die Parteien der Zeit., 1804; Neuausgabe: eldonita fare de Wolfhart Henckmann. Meiner, Hamburg 1990. ISBN 978-3-7873-0950-4
  • Flegeljahre. Eine Biographie. (romano), 1804–05
  • Freiheitsbüchlein, J. G. Cotta, Tübingen 1805; reeldono: Süddeutsche Zeitung Edition. Bibliotheca Anna Amalia, Munkeno 2007, ISBN 978-3-86615-412-4
  • Levana oder Erziehlehre 1807, multaj represoj, ankaŭ je la titolo Levana oder Erziehungslehre
  • Schmelzles Reise nach Flätz. (rakonto), 1809
  • Dr. Katzenbergers Badereise (rakonto), 1809
  • Leben Fibels 1812
  • Der Komet oder Nikolaus Marggraf. (romano), 1820–22
  • Jean Paul. Ein Stundenbuch fuer seine Verehrer (antologio) Reihe Deutsche Dichtung, volumo 1.- eldonita kaj enkondukita fare de Stefan George kaj Karl Wolfskehl. Ŝtutgarto: eldonejo Klett-Cotta 1989 - represo de la eldono Berlin 1900. Kun postparolo fare de Ute Oelmann. Komparu Berend/Krogoll; Wirtz - Recenzo en: JJPG 28 (1993), paĝoj 169-173 (Manfred Koch: Artistische Verehrung: Zur Neuausgabe der Jean-Paul-Anthologie von George und Wolfskehl) ISBN 3-608-95660-3

Plenaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Wirtz und Kurt Wölfel (Hrsg.): Jean Paul: Ideen-Gewimmel. Texte und Aufzeichnungen aus dem unveröffentlichten Nachlass. Eichborn Verlag, Frankfurt am Main 1996, ISBN 3-8218-4453-1

Sekundara literaturo[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Julia Cloot: Geheime Texte. Jean Paul und die Musik. De Gruyter, Berlin 2001, ISBN 3-11-016895-2 (zugl. Dissertation, FUB 1999).
  • Günter de Bruyn: Das Leben des Jean Paul Friedrich Richter. Eine Biographie. Fischer-Taschenbuch-Verlag, Frankfurt/M. 1993, ISBN 3-596-10973-6.
  • Werner E. Gerabek: Naturphilosophie und Dichtung bei Jean Paul. Das Problem des Commercium mentis et corporis (Stuttgarter Arbeiten zur Germanistik; 202). Akademischer Verlag Heinz, Stuttgart 1988, ISBN 3-88099-206-1 (zugl. Dissertation Würzburg 1987).
  • Alexandra Giourtsi: Pädagogische Anthropologie bei Jean Paul. Verlag Henn, Düsseldorf 1966.
  • Wolfgang Harich: Jean Pauls Revolutionsdichtung. Versuch einer neuen Deutung seiner heroischen Romane. Rowohlt, Reinbek 1974, ISBN 3-499-25041-1.
  • Wolfgang Hörner (Hrsg.): Jean Paul und das Bier. „Bier, Bier, Bier wie es auch komme“; eine Dokumentation. Verlag, Wehrhahn, Laatzen 2006, ISBN 3-86525-097-1.
  • Brigitte Langer: Jean Pauls Weg zur Metapher. Sein Buch „Leben des Quintus Fixlein. Lang, Frankfurt/M. 2003, ISBN 3-631-50122-6 (zugl. Dissertation, Universität Duisburg 2002).
  • Dirk Otto: Der Witz-Begriff Jean Pauls. Überlegungen zur Zeichentheorie Richters. Herbert Utz Verlag, München 2000, ISBN 3-89675-684-2 (zugl. Dissertation, Universität München 1999).
  • Carl Pietzcker: Einführung in die Psychoanalyse des literarischen Kunstwerks am Beispiel von Jean Pauls „Rede des toten Christus“. Königshausen und Naumann, Würzburg 1985, ISBN 3-88479-220-2.
  • Karl Christian Planck: Jean Paul´s Dichtung im Lichte unserer nationalen Entwicklung. Verlag Reimer, Berlin 1867.
  • Andrea Ring: Jenseits von Kuhschnappel. Individualität und Religion in Jean Pauls „Siebenkäs“. Eine systemtheoretische Analyse. Königshausen u. Neumann, Würzburg 2005, ISBN 3-8260-2983-6 (zugl. Dissertation, Universität Göttingen 2003).
  • Peter Sprengel: Innerlichkeit. Jean Paul oder Das Leiden an der Gesellschaft. Hanser, München 1977, ISBN 3-446-12427-6 (zugl. Dissertation, Universität Hamburg 1977)
  • Rolf Vollmann: Das Tolle neben dem Schönen. Jean Paul, ein biographischer Essay. Dtv, München 2000, ISBN 3-423-12829-1 (Nachdruck der Ausgabe Tübingen 1975; – Ideale Einführung in die Literaturwelt Jean Pauls, die mithilfe vieler Zitate des Dichters auf unakademische Weise Lust auf die Lektüre des Originals bereitet).
  • Kurt Wölfel: Jean-Paul-Studien. Suhrkamp, Frankfurt/M. 1989, ISBN 3-518-28342-1 - (mittlerweile klassische Aufsatzsammlung des großen Jean-Paul-Forschers)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Börne: Denkrede auf Jean Paul. In: Ders.: Sämtliche Schriften, Band 1. Verlag Melzer, Dreieich 1977 (5 Bde.)
  • Dietmar Herrmann: Jean-Paul-Gedenkstein in Buchform (Luisenburg bei Wunsiedel). In: Der Siebenstern, Bd. 76 (2007), Heft 5, S. 260
  • Kurt Gerhard Fischer: Jean Paul als Pädagoge Nachwort zu: Jean Paul: Levana oder Erziehlehre Schöningh, Paderborn 1963 (S. 299 - 330) Hg. K. G. Fischer (Reihe: Schöninghs Sammlung pädagogischer Schriften. Quellen zur Geschichte der Pädagogik)[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Von Levana erschienen 1963 gleichzeitig zwei verschiedene Ausgaben, die sich wie folgt unterscheiden: die genannte bei Schöningh enthält neben dem Fischer-Aufsatz: Text-Erklärungen S. 293ff.; Anmerkungen zum Fischer-Essay 327ff.; Bemerkungen zur Textwiedergabe S. 331; Bibliographie (15 Titel) bis 1947 S. 332ff.; Zeittafel (mit Syopsis) S. 338ff; Namensregister S. 342 ff. Sachregister S. 346ff. - Die gleichzeitige Ausgabe bei Klinkhardt, Hg. Theo Dietrich, mit 263 Seiten enthält: Anmerkungen des Hg. 248ff.; Nachwort des Hg. 255ff.; Bibliographie, diese ist ausführlicher, insbes. zu Pauls Pädagogik (56 Titel) und datiert bis 1963, S. 258 - 263

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 904-906, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]