Charlotte von Kalb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Charlotte von Kalb
CharlotteVonKalbS127.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1761 (1761-07-25)
en Saal an der Saale
Morto 12-an de majo 1843 (1843-05-12) (81-jara)
en Berlino
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Edz(in)o Heinrich Kalb [#]
Profesio
Profesio verkistoverkisto • aŭtobiografo [#]
Verkoj Cornelia
Charlotte
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Charlotte Sophia Juliana von KALB (naskita baronino de Ostheim vor der Rhön; naskiĝinta la 25-an de julio 1761 en Saal an der Saale-Waltershausen, mortinta la 12-an de majo 1843 en Berlino) estis germana verkistino kiu kunlaboris kun la poetoj Friedrich Schiller, Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Hölderlin kaj Jean Paul.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kalb estis neŭroza de sia junaĝo. Ŝi geedziĝis kun grafo Heinrich Julius Alexander von Kalb en la 25.10.1783, veterano de la fremdulregimento franca-germana Royal Deux-Ponts (kun implikiĝo en la Usona Milito de Sendependeco).

Ŝia geedziĝo estis malfeliĉa kaj ŝia edzo estis ĉefe dediĉita al sia kariero: ili nur pasigis la vintrojn kune. Ŝi dungis Friedrich Hölderlin en 1793/94, tiam junan poeton, kiel tutoron por sia filo. Ŝi ankaŭ estis en rilatoj al Johann Wolfgang von Goethe. Von Kalb estis pli ol nur sociemulino kaj laŭdire estis petita pludoni ideojn de Goethe pri la evoluo de la kranioj de bestoj al profesoro Johann Gottfried Herder. La ideo estis ke tiuj kranioj evoluiĝis de vertebroj - ideo nun misfama. Friedrich Schiller havis amaferon kun von Kalb ek la 1785 post kiam ili renkontiĝis en Mannheim en 1784. Schiller estis du jarojn pli maljuna ol ŝi kaj ili estis kune dum kelkaj jaroj; ekzistis onidiro pri Kalb-divorco kaj reedziniĝplano kun Ŝilero en 1787. Schiller laŭdire bazigis kelkajn el siaj literaturaj virinaj karakteroj je Charlotte kaj translokiĝis ankaŭ pro ŝi disde Dresdeno al Vajmaro. Poste Schiller volis konvinki ŝin pri neceso de apartiĝo reciproka bezonante helpon de amikoj por eltiri sin. Schiller geedziĝis en 1790.

En 1796 von Kalb komencis sian korespondadon kun Jean Paul. La pleja intereso estis intelekta sed Jean Paul estis flatita aranĝis vojaĝon al Vajmaro por renkonti ŝin en persono. Eĉ tiam iliaj leteroj estis komence malvarmetaj, kvankam Jean Paul laŭdire estis "magneta", kaj li admiris ne nur ŝiajn okulojn sed ankaŭ ŝian animon. Ŝiaj leteroj al Jean Paul estis poste publikigitaj, enhavante amkonfesojn. Jean Paul ŝanceliĝis kaj finfine decidis ke ŝi estus "tro titana, tro heroa". La poeto pentris la figuron de Linda laŭ Charlotte en la romano Titan.

La geedzeco de von Kalb fakte finiĝis en 1800 kiam ŝi neoficiale disiĝis de la edzo. Lia armea kariero finiĝis kaj lia financa pozicio estis malbona, tiel ke li mortpafis sin en aprilo 1806 en Munkeno. La havaĵoj perditis jam du jarojn pli frue. Sinmortigon faris pli malfrue ankaŭ la plej maljuna filo. Nek la alia filo postvivis ŝin sed nur la filino Edda (1790/1894).

Ekde 1820 ŝi vivis blindiĝinta en la Urba kastelo de Berlino. Ŝi mortis en Berlino en 1843; surtombe en la Triunuo-tombejo de Kreuzberg legeblas la enskribitaĵo: Ich war auch ein Mensch, sagt der Staub! Ich bin auch ein Geist, sagt das All.[1]

Von Kalb publikigis neniujn librojn dumvive. Kelkajn jarojn post ŝia morto, Charlotte (fakte de ŝi diktitaj rememoroj) estis publikigita. En 1879 Emil Palleske noveldonis tion en versio korektita. Ŝia filino publikigis diversajn poeziaĵojn kaj la romanon Cornelia (de 1851) enhavantan multajn personajn aferojn. En 1882 editoritis la leteroj al Paul kaj ties edzino sub la titolo Briefe an Jean Paul und seine Gattin.

Johann Friedrich August Tischbein kaj Johann Heinrich Schmidt (Darmstadt) pentris ŝin.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Charlotte von Kalb en la angla Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Mi estis ankaŭ nur homo, diris la spirito. Mi estas ankaŭ nur spirito, diras la universo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ursula Naumann: Charlotte von Kalb. Eine Lebensgeschichte (1761–1843). Metzler, Stuttgart 1985
  • Klaus Herrmann: Der Abschied. Eine Erzählung um Schiller und Charlotte von Kalb. Weimar 1955
  • Ida Boy-Ed: Charlotte von Kalb. Eine psychologische Studie. Jena 1912, Stuttgart 1920
  • Johann Ludwig Klarmann: Geschichte der Familie von Kalb, mit besonderer Rücksicht auf Charlotte von Kalb. Erlangen 1902
  • Ernst Köpke: Charlotte von Kalb und ihre Beziehungen zu Schiller und Göthe. 1852
  • Emil Palleske (eld.): Charlotte. (Für die Freunde der Verewigten.) Gedenkblätter von Charlotte von Kalb, Stuttgart 1879

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]