Urba kastelo de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urba kastelo de Berlino (historia aspekto)
rigardo el la urbodomo, 1891
ĉirkaŭ 1900

La Berliner Schloss (berlina kastelo), ankaŭ Berliner Stadtschloss (berlina urba kastelo) estis la ĉefa (vintra) sidejo de la nobeluloj de Brandenburgio, poste de la reĝoj de Prusio kaj fine de la germanaj reĝoj kaj imperiestroj ĝis 1918. Ĝi troviĝis sur insulo en la rivero Spree en la nuna kvartalo Mitte de Berlin. Konstruita en 1442 kiel rezidejo de la margrafoj de Brandenburgio el la dinastio de Hohencolernoj, ĝi ekde 1702 estis la monarkia ŝtatestra rezidejo de la Reĝlando Prusio kaj ekde 1871 de la Germana Regno.

Post la novembra revolucio de 1918 ĝi estis parte muzeo kaj parte oficejo por diversaj sciencaj asocioj, kiel ekzemple la Kaiser-Wilhelm-Gesellschaft ("Imperiestro-Vilhelmo-Societo"), la psikologia instituto de la berlina universitato kaj la Notgemeinschaft der deutschen Wissenschaft ("Kriza Ligo de la Germana Scienco"). Dum la Dua Mondmilito ĝi estis vundita, sed ankoraŭ uzebla por kunvenoj. Inter la 7-a de septembro kaj la 30-a de dezembro 1950 ĝi estis detruita lau ordono de Walter Ulbricht, la tiutempa ĝenerala sekretario de la centra komitato de SED.

Palast der Republik[redakti | redakti fonton]

Palast der Republik 1977

Sur parto de la grundo, kiun kovris la kastelo ekestis socialisma kulturdomo, kiu ricevis la nomon Palast der Republik (palaco de la respubliko).

El la romano Metropoliteno[redakti | redakti fonton]

Alice, berlina amikino de la rusa inĝeniero en la romano Metropoliteno (romano) konatiĝas al vidindaĵoj de Berlino. Eble la aŭtoro priskribas proprajn spertojn el la jaro 1929.

En la vilhelma kastelo «Schloss» kiel gvidanto oficas maljuna imperiestra pordisto. Lia griza kapo estas respektinda kaj la okuloj severaj. Li sektone memorigas al mi, ke necesas formeti la ĉapon, per malrespekta rigardo strabas Alice'n, kaj kondukas nin sur vojetoj de tapiŝeto, zorgante, ke ni ne difektu per niaj piedoj multekostan pargeton. Jen tronsalono. Ĝi estas memfida kaj snoba, kiel ŝatata de la imperiestro, magnato. En la altajn spegulojn mi timas rigardi. Ili nepre respegulos malgracian, malelegantan, mallertan mian figuron, malharmoniantan kun senbrua brilo de la palaco.

— Rigardu, — duonvoĉe diras Alice, montrante duonmalluman ĉambron, dronantan en gobelenoj. — Mi vidas tie modelon de antikva rusa dometo.

— Trairu ĉi tien, — diras la gvidanto, — ĉi tie estas donacoj de fremdaj ŝtatestroj. Ĉi tiu surtabla horloĝo, en formo de antikva rusa kastelo, kun artefarita spegulo, estis donacita de la rusa caro al antaŭuloj de lia imperiestra moŝto en 1667 jaro. Atentu la emajlan ciferplaton kaj la spegulon. Tiaj speguloj nun ne estas troveblaj.

Sur molaj haraĵaj gobelenoj oni batalas, pafas antikvaj kanonoj kaj soldatoj kun grandaj lipharoj en triangulaj ĉapoj, mortas, trapafitaj per kartoĉo. Por unu minuto mi haltas antaŭ la tapiŝoj.

— Kiel strange, — diras mi, — ke mortigo pro la devo ĝis nun ne estas rigardata, kiel krimo!

— Ĝi sonas iom pacifisme! — rimarkas Alice. — La devo estas diversa.

Ŝi fikse rigardas biblian scenon, pentritan sur grandega tapiŝo.

— Jen ankaŭ estas la devo: religio! Tio estas por kelkiuj. Sed la proletoj ne havas alian devon, krom la devo antaŭ la laborista klaso. Ĉu vi scias, ke sur la placo, kie ni troviĝas nun, la polico kelkfoje estis mortpafanta komunistojn? Kiel ili estus reagontaj?

— La komunistoj estas malamikoj de l' patrolando, mein Herr und meine Dame! Ili neniigas kulturon kaj belecon, ili kunportas barbarismon kaj krudan materiismon. Vidu tiujn ludkartojn! Ili estas faritaj el metaltabuletoj. Ĝi estas rekordo de la arto! Vidu tiun blukoloran vazeton, facetitan glason, kristalan pokalon!.. Ĉu vi atentis tiujn sukcenajn ornamaĵojn?.. La komunistoj ĉion ĉi malbeligos, aŭ neniigos tute. Ili disŝtelos la juvelojn, forportos hejmen la tapiŝojn, trinkos vinon el tiuj pokaloj kaj ludos per tiuj ĉi kartoj! Ili difektos tiun ĉi admirindan pargeton kaj el la tuta palaco faros iun bolŝevikan klubon!

La maljunulo estas tre emociigita. Febraj makuloj aperis sur liaj flavaj vangoj kaj la okuloj eklarmis. Mi trankviligas lin.

— Ne opiniu tiel, maljunulo! Mi venis el Sovetio. Tie estas multe da similaj palacoj, precipe en caraj bienoj, en «Peterhofo», en «Gatĉina», en «Cara Vilaĝo». La palacoj per bronzo, oro, speguloj, pargeto, tegiloj, gobelenoj, treege similas ĉi tiun! Ĉio restis netuŝita! Eĉ la palacaj preĝejoj, en kies altaroj pendas speguloj kaj estas konservataj kosmetikaj tualetaĵoj por iliaj imperiestraj moŝtoj!

La maljunulo ne deziras kredi. Li suspektas, ke mi estas plej ordinara rusa elmigrinto, kiu mokegas la maljunan homon.

— Mi diros eĉ pli, — konvinkas mi lin, glitante per la distra rigardo sur japanaj tapiŝoj, ornamantaj tiel nomatan fianĉinan ĉambron.— Viaj vizitantoj iras nur sur specialaj tapiŝetoj kaj ne povas paŝi la pargeton. La vizitanto estas ĝenata kaj ne ĉion povas vidi bone. Vi devas lerni de la bolŝevikoj! Ĉe ni vi povas iri kie ajn, sed antaŭ la eniro vi nepre surmetas tolajn pantoflojn. La pargeto ne estas difektata kaj oni vidas ĉion proksime!