Saltu al enhavo

Peterhofo (palaco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peterhofo
Большой дворец
palaco
muzea konstruaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo Elizabeta baroka arkitekturo vd
Arkitekto Francesco Bartolomeo Rastrelli vd
Lando Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Peterhof
Situo
Geografia situo 59° 53′ 5″ N, 29° 54′ 32″ O (mapo)59.8846529.9088Koordinatoj: 59° 53′ 5″ N, 29° 54′ 32″ O (mapo)
Peterhofo (Sankt-Peterburgo)
Peterhofo (Sankt-Peterburgo)
DEC
Situo de Peterhofo
Map
Peterhofo
Parto de Peterhofo komplekso Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedata de Peterhof Museum vd
Retejo https://peterhofmuseum.ru/objects/peterhof/bolshoy_petergofskiy_dvorets
vdr
Peterhofo. La Granda Palaco kaj la Granda Kaskado

Peterhofo (ruse Петергоф [petergof] de la nederlanda Peterhof "korto de Petro") estas ensemblo de palacoj kaj parkoj ĉe la suda bordo de Finna golfo 29 kilometrojn okcidenten de Sankt-Peterburgo (administracie en urbo Peterhof de la federacia regiono Sankt-Peterburg).

La kerno de la ensemblo estas la Granda Palaco, konstruita sur la ĉemara teraso fasade al la maro. La unua palaco estis konstruita en la stilo de "petra baroko" en la jaroj 1714—1725, pli poste rekonstruita laŭ "matura baroko". Grava parto de la ensemblo estas parkoj kun fontanoj: la Supra Parko (de la suda flanko) kun 5 fontanoj, kaj la Suba Parko (de la norda flanko), kie troviĝas la plej granda en la mondo aro de fontanoj. La areo de la Suba Parko estas 102,5 hektaroj. La akvo por la fontanoj venas laŭ akvodukto el fontoj ĉe Ropŝa (22 kilometrojn for de la palaca ensemblo).

Ĝis la Oktobra revolucio Peterhofo estis rezidejo de imperiestroj. En 1918 ĉi tie estis fonditaj muzeoj. Dum la Dua mondmilito Peterhofo okupita de nazioj estis preskaŭ plene detruita, multaj valoraĵoj estis forportitaj al Germanio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]