Heinrich Julius Alexander von Kalb

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heinrich Julius Alexander von KALB (france: Henry Jules Alexandre de Kalb; naskiĝinta la 25-an de novembro 1752 en Jena, mortinta la 8-an de aprilo 1806 en Munkeno) estis germana oficiro soldatanta por Francujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Patro lia estis la ĉambra prezidanto de Saksio-Vajmaro Karl Alexander von Kalb, lia frato Johann August Alexander von Kalb, kiu posteulis la patron (1776-1782). Ĉi-lasta estis karikaturita fare de Friedrich Schiller en la tragedio Kabale und Liebe. En la aĝo de 18 jaroj Kalb iĝis subleŭtenanto en la regimento de germanaj dungosoldatoj nome Royal Deux-Ponts (Zweibrücken), en aŭgusto 1770. Li estis promociita ĝis ĉefleŭtenanteco (kun 26 jaroj).

Lia taĉmento apartenis al la franca helparmeo (kun ĉ. kvin miloj da soldatoj) dum la Usona Milito de Sendependeco kontraŭ la angloj. Pro elstaraj meritoj Kalb estis honorita fare de George Washington kiu tiutempe estis generalo de la Kontinenta Armeo.

La fakto ke li servis en la sama milito kiel barono Johann von Kalb ofte konfuzojn provokis. Reveninte al Germanujo li devis edzinigi en oktobro 1783 bofratinon de la frato, Charlotte von Marschalk und Ostheim; ŝin li vidis unuafoje en Oberaurach. Dum la devigita geedzeco Charlotte havis amrilatojn kun Friedrich Schiller kaj Jean Paul.[1] Pro ke Heinrich povis resti nur la vintrajn monatojn ĉefamilie (pro multaj devoj ligitaj al lia alta rango) baldaŭ estiĝis ideoj divorci. Sed pro daŭra insisto de li voli eduki la komunan filon Charlotte preferis laŭforme resti edzino.

La Franca Revolucio de 1789 finis la karieron de kapitano Kalb. Fine li partoprenis la fuĝoprovo de reĝo Ludoviko la 16-a. Li do revenis al Turingio sen iu rajto je pensio; vane li klopodis esti akceptita kiel oficiro en Germanujo. Lia diboĉema frato intertempe estis konsuminta la familiajn havaĵojn kaj la minacanta malriĉuliĝo ege ĉagrenis Heinrich. Li do retiriĝis je sia bieno Trabelsdorf (apud Lisberg) kie li havis rilaton kun Barbara Tod, filino de instruisto, kiu servis kiel kuiristino ĉe li. Kun ŝi li havis du filojn kaj filinon. Geedzeca stato kun Charlotte ne formale sed fakte ekde 1800 ne plu ekzistas. En la paska mardo de 1806 li pafe memmortigis sin en la gastejo munkena Zum Goldenen Hahn. Kie ekzakte en Munkeno li estis entombigita en la 10-a de aprilo ne klaras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kun Schiller ŝi unuafoje kunvenis en majo 1784 kiam ŝi estis vojaĝanta al la garnizona loko Landau tra Mannheim. Baldaŭ poste ŝi ekloĝis en Mannheim. Post emociegaj renkontiĝoj ili decidis ne plu vidi unu la alian flegonte leteran interŝanĝon ĝis revido en la 1787-jaro en Vajmaro.