Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Dukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach (progeedza)

Heinsius Anna Amalia@Goethe-Museum Frankfurt a.M.20170819.jpg

Wappen Deutsches Reich - Herzogtum Braunschweig (Grosses).png
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1739 (1739-10-24)
en Wolfenbüttel
Morto 10-an de aprilo 1807 (1807-04-10) (67-jara)
en Vajmaro
Tombo Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Weimar [#]
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Familio
Dinastio Brunswick-Bevern [#]
Patro Charles I, Duke of Brunswick-Wolfenbüttel [#]
Patrino Filipino Ĉarloto de Prusio [#]
Gefratoj Leopold of Brunswick-Wolfenbüttel • Karlo Vilhelmo Ferdinando de Brunsvigo-Wolfenbüttel • Frederick Augustus, Prince of Brunswick-Wolfenbüttel-Oels • Albrecht Heinrich von Braunschweig • Wilhelm Adolf von Braunschweig-Wolfenbüttel • Duchess Sophie Caroline Marie of Brunswick-Wolfenbüttel • Elisabeth Christine of Brunswick-Wolfenbüttel, Crown Princess of Prussia • Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel [#]
Edzo

Ernesto Aŭgusto la 2-a de Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]

Idoj Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach • Prince Frederick Ferdinand Constantin of Saxe-Weimar-Eisenach [#]
Profesio
Okupo komponisto • salonnière [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Dukino Anna Amalia en 1795.

Anna Amalia von Braunschweig-Wolfenbüttel (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1739 en Wolfenbüttel, mortinta la 10-an de aprilo 1807 en Vajmaro) estis dukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach, per sia edziĝo al duko Ernesto Aŭgusto la 2-a de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frua morto de sia edzo Ernst August la 2-a ŝi iĝis testamente ununura kuratorino de ambaŭ filoj kaj reganto de la lando (ĝis 1775). Ŝi sukcesis, malgraŭ sia juneco kaj nesperto, danke al la helpo de saĝaj konsilistoj, gvidi la landon sen fari ŝuldojn. Ŝi regis la landon tre humanece. Dum la malsatmizero de 1771-72, kiam mortis multo da homoj kaj bestoj, ŝi faris ĉion eblan por havigi nutraĵojn al siaj subigitoj. En 1771 ŝi dungis Christoph Martin Wieland kiel edukiston de la infanoj, en 1773 sekvis Johann Wolfgang von Goethe.

Ŝia preferata restadoloko estis, post la demisiado kaj transdonado de la povo al la filo Carl August, la proksime de Vajmaro situanta, idilieca Kastelo Tiefurt ĉe la rivero Ilm. En 1788 ŝi forvojaĝis al Italio kie ŝi restis du jarojn. Kiam francaj trupoj venis Vajmaron ŝi forlasis la urbon. Post la forbrulo de al Urba kastelo ŝi vivis en la t.n. Vidvina palaco, kien ŝi regule invitis artistojn kaj gravulojn por renkontiĝoj kulturaj. Ŝi fondis la teatrejon Deutsches Schauspiel kaj povas esti konsiderita la patrino de la vajmara muzeoj.

Goeto donas al ŝi la karakteron de "nedifinebla virino" kaj "perfekta princino kun perfekte homaj sentoj". En la tri grandaj partoj de sia vivo (regantino; fondinto de la vajmara muzema kortego - ĝis la vojaĝo en Italion; konservantino de sia vivoverko) ŝi ege influis la spiritan vivon de la tuta lando. Intertempe si estis eĉ en la centro de la vajmara muziko: ŝiaj komponaĵoj estis ege amatoraj farite kun diligenteco kaj klereco. Ŝi mem trejnitis fare de la tiam plej bona muzikisto en Vajmaro, Ernst Wilhelm Wolf.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Musik zu Goethes „Erwin u. Elmire“, Uraufführung 24.5.1776 in Weimar, hrsg. v. M. Friedländer, 1921
  • Kompositionen zu Goethes „Jahrmarktsfest zu Plundersweilern“, Uraufführung 20.10.1778 in Weimar
  • Divertimento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]