Christoph Martin Wieland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Wieland de Ferdinand Jagemann, 1805

Christoph Martin WIELAND [vi:lant] (naskiĝis la 5-an de septembro 1733 en Oberholzheim ĉe Laupheim; mortis la 20-an de januaro 1813 en Vajmaro) estis germana poeto, tradukisto kaj eldonisto de la epoko de klerismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wieland estis jam frue tre saĝa kaj frekventis pietisman lernejon en Kloster Berge en Magdeburg-Buckau. Ekde 1750 li estis studento pri jurscienco en Tübingen kio tute ne plaĉis al li. Nesciante en kiu direkto li orientiĝu li komencis poeti kaj legis multe, enamiĝis kaj veneris ekde 1752 ĉe Johann Jakob Bodmer en Zuriko la fraŭlinon Doris kaj religiaĵojn. Kiam ŝi edziniĝis en 1753 Wieland iĝis asketisma. Li ekokupiĝis pri la patroj de la Eklezio, religiaj himnoj, platonismaj ideoj pri la homaro ktp.

Sed li baldaŭ logitis serĉi novajn kontaktojn kaj lernis novajn aferojn ĉe d'Alembert, Voltaire, Shaftesbury i.a. Li iĝis moderna viro kaj iĝis germana enciklopediisto. En 1760 li revenis al Magdeburg kiel oficejisto kaj iĝis ŝatato de la klerita mondo danke al la publikigo de »Agathon« (1766), Idris und Zenide (1768), Musarion. Samtempe malŝatis lin la anoj de Friedrich Gottlieb Klopstock.

En 1769 li iĝis profesoro pri literaturo ĉe la Universitato de Erfurto, en 1772 edukisto princa en Vajmaro. En Vajmaro kaj sur sia bieno en Oßmannstedt li pasigis serenajn tagojn. Senĉese li okupiĝis pri verkado, prilaboradoj literaturaj, tradukoj kaj eldonado de gazetoj kaj verkoj de Goeto, Ŝilero kaj Johann Gottfried Herder. Li glorigitis kiel Nestoro de la klasikuloj vajmaraj (Musenhof) kaj Napoleono Bonaparte mem aljuĝis al li la Krucon meritan de la Honora legio. Ĉe la entombiĝo Goeto mem faris la fuenbran paroladon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ la plejmulto de la wielandaĵoj estas forgesita krom la romantikisma epopeo Oberon (1780) kaj la satiro »Die Abderiten« (1774). Multo iĝis en la kuro de la tempo nedigestebla (Agathon, Diogenes von Sinope, Don Sylvio de Rosalva, Der goldene Spiegel, la dramoj). Sed kiel reprezentanto de la epoko de Ludoviko la 15-a en Germanujo (laŭ Vilmar) li tiam taksitis pli grava ol Klopstock kaj Lessing. Verŝajnas ke Wieland ne estis granda poeto sed almenaŭ bona versofaristo. Li pli bone imitadis ol mem inventadis, li estis pli mondfilozofo ol forĝisto de novaj ideoj. Tamen agnoskendas lia ampleksa kleriĝo kaj perfekta skribostilo. Alia merito estas ke li enkondukis francan spiriton en Germanujon ne nur tradukante. Lia ankaŭ tradukis verkojn de Ŝekspiro kaj de Horaco. La leteroj de Cicerono iĝis por li ŝlosilo por tradukarto de antikvecaĵoj.

Wieland estis – krom Gotthold Ephraim Lessing, Georg Christoph Lichtenberg kaj Immanuel Kant – la plej grava kaj rezonkapabla verkisto de la klerismo en la germanlingvaj landoj kaj la plej aĝa de la klasika kvaropo de Vajmaro (svd. ankaŭ Johann Gottfried Herder, Johann Wolfgang Goethe, Friedrich Schiller).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Herders Conversations-Lexikon. Freiburg im Breisgau 1857, Band 5, p. 713-714, kio legeblas tie ĉi interrete.

Loĝejoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol iri al Vajmaro - respektive sur la bieno de Oßmannstedt - li agadis ankaŭ en Erfurto, kie li loĝis en la Gastejo ĉe la maljuna cigno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]