Muzejo vajmara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝilero laŭtleganta al korteganoj en Tiefurt: inter la aŭskultantoj estas la dua persono dekstrege kaj sidante kun la okuloj fiksitaj je Ŝilero Herder, meze sidas kun ĉapo Wieland kaj dekstre staras Goethe. La bildon pentris en 1860 Theobald von Oer kiu pendas nun ĉe Kastelo Bellevue en Berlino

Muzejo vajmara (germane: Weimarer Musenhof) nomiĝas la tuto de kulturuloj kiujn kolektigis dukino Anna Amalia ekde la transpreno potenca de sia filo Karlo Aŭgusto ĉirkaŭ si. Hodiaŭ oni scias ke temas pri onidiro. Oni ja okupiĝis pri komune legitaj libroj, pri ĵus spektitaj teatraĵoj, pri aktualaj muzikaj spektakloj aŭ kunlaboris ĉe gazetoj kaj poŝlibroj eldonitaj en Vajmaro, Tiefurt aŭ Jena.[1] Kunvenejoj estis Vidvina palaco, kiun enloĝis Anna Amalia ekde 1774 kaj la someraj sidejoj de Kastelo Ettersburg kaj Kastelo Tiefurt. La rondoj konsistis el nobeloj kaj burĝoj, el oficistoj, verkistoj kaj scienculoj.

Helpegis la dukinon en la organizado la poeto kaj filozofo Christoph Martin Wieland, kiun ŝi venigis en 1772 kiel edukiston de siaj du filoj. Aliaj membroj aŭ gastoj estis ekz. Johann Wolfgang von Goethe, la filozofo kaj teologo Johann Gottfried Herder, generalsuperintendanto vajmara, la kortegaj damoj Luise von Göchhausen kaj Henriette Wolfskeel von Reichenberg, la ĉambristoj Friedrich Hildebrand von Einsiedel kaj Karl Siegmund von Seckendorff, la verkisto kaj varletara majstro Johann Karl August Musäus, la kortega dancmajstro Johann Adam Aulhorn. Jam en 1771 Anna Amalia estis invitinta la teatran societon Seylersche Schauspiel-Gesellschaft kun ĝiaj elstaraj aktoroj kaj dramistoj (ekz. Konrad Ekhof, Abel Seyler) al Vajmaro. Post la terura brulkonsumiĝo de la Urba kastelo la trupo devis forlasi la kortegon vajmaran en la direkto de Gotao.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1990-aj jaroj oni taksas tian 'hejmon de la muzoj aferon legendan kreitan dum la 19-a jarcento. Fakuloj atentigis ke en la fontoj el la tempo de ĉ. 1800 vere nenie uzatas tiu ĉi termino de kortego de la muzoj kaj ke eĉ Anna Amalia ne poris senbarilan aliron al sia klaso por ĉiu.[2]

En la propagando de la bildo muzeja oni eble povas distingi jenajn etapojn:

  • 1807: apero de la nekrologo de Goethe por Anna Amalia en pluraj gazetoj, kiu utiligis la dukinan forpason kiel kulturan memstiligon de Vajmaro.[3]
  • 1908: publikigatas fare de Wilhelm Bode trilogio pri al vivo de Anna Amalia kies dua volumo portas la titolon Der Musenhof der Herzogin Amalie, (Berlin 1908); ĝi sub la titolo Der weimarische Musenhof ĝis niaj tagoj ĉiam denove eldonitis kaj sekve ege influadis la imagon kiĉetan.
  • 1844: la historiisto Wilhelm Wachsmuth prezentis historian skizon en kiu unuafoje uzatas la termino Musenhof/ Kortego de la muzoj.[4]

Dum jardekoj eĉ multaj literaturhistoriistoj kaj aliaj scienculoj vole nevole forĝis tiun ĉi vorton kaj la ideon ĉi-poste. Ankoraŭ en 1993 Musenhof enkorpigatas en skemo de kvin tipoj de princaj kortoj kaj Vajmaro kromnomitas elstara ekzemplo por Musenhof.[5] En niaj tagoj oni konvinkita estas ke temas pri (nura) historia mito. Kvazaŭ organo de la rondoj tiefurtaj estis Journal von Tiefurth.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ilse-Marie Barth: Literarisches Weimar. Metzler, Stuttgart 1971.
  • Volker Bauer: Die höfische Gesellschaft in Deutschland von der Mitte des 17. bis zum Ausgang des 18. Jahrhunderts. Versuch einer Typologie. Tübingen 1993.
  • Joachim Berger: Die Erfindung des Weimarer „Musenhofs“ durch Editionen im 19. Jahrhundert, ĉe: Dieter Degreif (Hrsg.): Archive und Kulturgeschichte. Referate des 70. Deutschen Archivtags, Siegburg 2001, p. 295–314.
  • Joachim Berger (eld.): Der „Musenhof“ Anna Amalias: Geselligkeit, Mäzenatentum und Kunstliebhaberei im klassischen Weimar. Köln i.a. 2001, ISBN 3-412-13500-3.
  • Joachim Berger: Anna Amalia von Sachsen-Weimar-Eisenach (1739–1807): Denk- und Handlungsräume einer „aufgeklärten“ Herzogin. Winter, Heidelberg 2003, ISBN 3-8253-1516-9.
  • Stefanie Freyer: Der Weimarer Hof um 1800. Eine Sozialgeschichte jenseits des Mythos. München 2013, ISBN 978-3-486-72502-5.
  • Heide Schulz: Weimars schönster Stern: Anna Amalia von Sachsen-Weimar und Eisenach. Quellentexte zum Entstehen einer Ikone. Winter, Heidelberg 2011, ISBN 978-3-8253-5887-7.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ilse-Marie Barth: Literarisches Weimar. Metzler, Stuttgart 1971. p. 45
  2. Stefanie Freyer: Der Weimarer Hof um 1800. Eine Sozialgeschichte jenseits des Mythos. München 2013, p. 11 kaj 15.
  3. Joachim Berger: Anna Amalia von Sachsen-Weimar-Eisenach (1739–1807): Denk- und Handlungsräume einer 'aufgeklärten' Herzogin. Heidelberg 2003, p. 17.
  4. Stefanie Freyer: „Der Weimarer Hof um 1800. Eine Sozialgeschichte jenseits des Mythos.“ München 2013, p. 11.
  5. Volker Bauer: „Die höfische Gesellschaft in Deutschland von der Mitte des 17. bis zum Ausgang des 18. Jahrhunderts. Versuch einer Typologie“. Tübingen 1993, p. 76.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]