Saltu al enhavo

Kastelo Ettersburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Ettersburg

Pejzaĝa parkokastelo • hunting lodge
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 1′ 57″ N, 11° 16′ 26″ O (mapo)51.032411.274Koordinatoj: 51° 1′ 57″ N, 11° 16′ 26″ O (mapo)
Kastelo Ettersburg (Turingio)
Kastelo Ettersburg (Turingio)
DEC
Situo de Kastelo Ettersburg
Kastelo Ettersburg (Germanio)
Kastelo Ettersburg (Germanio)
DEC
Situo de Kastelo Ettersburg
Map
vdr
aspekto de parka ero disde la kastela teraso

Kastelo kaj parko Ettersburg (germane Schloß und Park Ettersburg) kuŝas apud Ettersburg en Germanujo ĉe la monteto Ettersberg (474 m), altebenaĵo longa norde de Vajmaro. Ekde 1998 la tuto apartenas al Monda heredaĵo de Unesko. Ideojn por la realigo arĥitekturo kaj de la parko kaj de la kastelo liveris ankaŭ Oskar Hensoldt.

Duko Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro), kiu ege ŝatis ĉasi en la proksimo, starigis tuj oriente de la vilaĝo Ettersburg en la jaroj 1706–1712 kiel trialan, malornamitan konstruaĵon. En 1722 aldonitis trietaĝa t.n. Nova kastelo. Lia nevo kaj posteulo Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) konstruigis inter 1728–1740 la kastelon alie; krome antaŭenmetitis liberstaranta ŝtuparo. Malgraŭ bona stato kastela malbonas la dokumentado de la konstruhistorio kastela pro forbrulo de la dokumentoj.[1]

Post la potencakiro de Karolo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) la duka patrino Anna Amalia elektis la lokon kiel someran sidejon. Tie ĉi konvenis ŝia literatura-muzika rondaro, kiun frekventis i.a. Wieland, Goethe, Herder, la fabelisto Johann Karl August Musäus kaj la aktorino Corona Schröter. Ankaŭ anoj de Vajmara amatora teatro (Liebhabertheater) aktoris intertempe tie-ĉi. Sed ekde 1780 tiaj someraj restadoj estis pli en Kastelo Tiefurt, kie estis estintaj ampleksaj alikonstruoj. Poste la ettersburg-a kastelo nur malofte frekventitis. Friedrich Schiller finverkis tie ĉi en 1800 la dramon Maria Stuart.

Nur en la 19-a jarcento grandduko Karolo Aleksandro kaj granddukino Sofio revivigis la muzan tradicion surloke. En 1842 nuptis Karlo Aleksanddro la nederlandan pricinon; la libera ŝtuparo ĉe la Nova kastelo estu fakte donaco pornupta fare de la nederlanda kortego. Ettersburg iĝis hereda grandduka somerrezidejo kaj gastigis la sekvantajn jarojn denove multajn elstarulojn, ekz. Hans Christian Andersen, Emanuel Geibel, Friedrich Hebbel, Franz Liszt. En 1845 estiĝis parko en stilo de britio|angla pejzaĝĝardeno laŭ planoj de la pejzaĝarkitekto Eduard Petzold kaj de la parkema duko Hermann von Pückler-Muskau.[2] En 1865 finiĝis la rekonstruo de la iama monakeja preĝejo Sanktaj Justino kaj Laŭrenco.

En 1918 la kastelo ekposedis la Lando Turingio. ekde 1923 luprenis la tuton Alfred Andreesen kaj tenadis surloke Hermann-Lietz-lernejon de la Fondaĵo Deutsche Landerziehungsheime. Ĉirkaŭ 80 lernantoj lernis kaj loĝis surloke, i.a. ankaŭ Wernher von Braun.[3] kastelo apartenis al la plej grandaj ĉaskompleksoj de Turingio.[4]

Kaduko kaj reakirita graveco

[redakti | redakti fonton]

Tre najbare estiĝis ekde 1937 la koncentrejo Buchenwald; Lietz-lernejo konfiskitis fare de SS kaj fermitis finfine en 1945. Post la Dua mondmilito ege neglektitis la kastelo; unue ĝi servis kiel klerigejo por justicanoj, kaj post alikonstruo troviĝis ene maljunulejo. Danke al studentoj, junuloj el Ettersburg, voluntuloj kaj kulturemulo la kastelo kal kaj la kapelo savitis antaŭ komplekta ruiniĝo dum la glora GDR-tempo. Ekde 1984 faritis ankaŭ oficialaj restaŭradlaboroj. La kirka navo rekonstruitis sub tre plej gravaj kondiĉoj. Jam tiam okazis surloke diversaj kulturaj aranĝoj sub kontrolo de Stasi. Vera restaŭro ekis ne antaŭ la jaro 2006-a. Hodiaŭ ĝi estas luksa tranoktejo kaj kun nobla hotela restoracio. Dumsemajnfine okazas rondgvidadoj parkaj kaj kastelaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Heiko Laß: Jagd- und Lustschlösser des 17. und 18. Jahrhunderts in Thüringen. Michael Imhof Verlag, 2006, ISBN 3-86568-092-5, p. 298
  2. Stefanie Krihning, Angelika Schneider: "Von fürstlichen Wünschen und gärtnerischen Realitäten. Carl Alexander von Sachsen-Weimar-Eisenach, Eduard Petzold, Hermann von Pückler-Muskau und der Ettersburger Schlosspark". En: Die Gartenkunst 24 (2/2012), p. 169–189.
  3. Michael J. Neufeld: Wernher von Braun. Visionär des Weltraums, Ingenieur des Krieges, Siedler Verlag, München 2009, ISBN 978-3-88680-912-7, p. 38-39
  4. Heiko Laß: Jagd- und Lustschlösser des 17. und 18. Jahrhunderts in Thüringen. Michael Imhof Verlag, 2006, ISBN 3-86568-092-5, p. 302

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
Laŭ alfabeta ordigo
  • Werner Deetjen: Auf den Höhen Ettersburgs. Weberschiffchen-Bücherei 17. Verlagsbuchhandlung J.J. Weber in Leipzig, Leipzig 1936.
  • H. v. Hintzenstern, J. Schüffler, P. Heller, H-D. Loew, E. Fischer: „Fundamente“. Dreißig Beiträge zur Thüringischen Kirchengeschichte. Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1987, ISBN 3-374-00213-7.
  • Angelika Pöthe: Schloss Ettersburg. Weimars Geselligkeit und kulturelles Leben im 19. Jahrhundert. Böhlauverlag, Weimar 1995, ISBN 3-412-09094-8.
  • Thomas A. Seidel, Justus H. Ulbricht, Heinrich-Dieter Hischer (eld.): Schloss Ettersburg. Ein Laboratorium europäischer Kultur. Glaux-Verlag, Jena 2006, ISBN 3-931743-98-5.
  • Günther Thimm: "Die Allee von Weimar nach Ettersburg. Ihre Gestaltung durch Carl Eduard Petzold um 1845 im Sinne der Landesverschönerung." En: Die Gartenkunst 18 (2/2006), p. 331–337.
  • Werner Vollrath: Die Schlossanlagen bei Weimar. Naumburger Verlagsanstalt, 2010, ISBN 978-3-86156-205- 4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]