Hermann Lietz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Lietz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1868 (1868-04-28)
en Putbus
Morto 12-an de junio 1919 (1919-06-12) (51-jaraĝa)
en Haubinda
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleFriedrich-Schiller-Universitato Jena
Familio
Edz(in)o Jutta Lietz
Okupo
Okupo pedagogo
vdr

Hermann LIETZ (naskiĝinta la 28-an de aprilo 1868 en Putbus-Dumgenewitz, mortinta la 12-an de junio 1919 en Westhausen-Haubinda estis germana novigema pedagogo kaj fondinto de la institucio Deutsche Landerziehungsheime.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lietz studis en Halle (Saale) kaj Jena antaŭ esti gimnazia instruisto ekde 1892 en Putbus kaj ĉeflernigisto ĉe pedagogia seminario de Universitato de Jena. Sed poste, por povi realigi proprajn edukplanojn, li ekopupiĝis pri privata lernejado. Instigoj gravegaj venis kiam li estis instruisto ĉe la lernejo New School de C. Reddie en Abbotsholme (Derbyshire). Maltantaŭ frekvento de la porgimnastikinstruista instituto en Berlino li fondis en 1898 la unua el siaj landaj edukejoj (Landerziehungsheime) apud Ilsenburg por knaboj pli junaj. Sekvis ĝin ĝis 1904 instituto por knaboj en Haubinda kaj filio ĉe Kastelo Bieberstein apud Fulda; por knabinoj fonditis lernejoj en Stolpe-Wannsee apud Potsdam (pere de s-ino v. Petersenn) kaj en Gaienhofen.

Lietz mem estris lernejojn por knaboj dediĉante sin ĉefe je eduko de pli grandaj knaboj (ekz. en Bieberstein).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • »Emlohstobba« (Anagramm von Abbotsholme, Leipzig 1896)
  • »Jahrbücher der Landerziehungsheime« (7-a jaro, Leipzig 1905)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 12. Leipzig 1908, p. 542 kio relegeblas tie ĉi interrete.