Preĝejo Sanktaj Justino kaj Laŭrenco (Ettersburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kirko kun la monumento por falintaj soldatoj malposte
ligna altaro

Preĝejo Sanktaj Justino kaj Laŭrenco (germane: St. Justinus und St. Laurentius) troviĝas en Ettersburg, Germanujo, apud la iama monaĥeja kaj kastela areo norde de la monto Ettersberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirka konstruaĵo deiris el la ĥorejo de la iama kolegiata kirko de konvento de aŭgustenanoj. Ĝi neniiĝis en 1525 ŝanĝiĝota en bienon.[1] Detruiĝo estis dum la Germana Kamparana Milito kaj la muroj ankaŭ estis forigitaj. Sed en 1865 Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kaj lia edzino engaĝiĝis pri rekonstruo laŭ novgotika stilo.[2]

Kirko[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo fondiĝis en 1085 kaj la altarejon romanikdevenon uzis la aŭgustenanoj por siaj ĉiutagaj diservoj. De ĉi-tie ili iris en la apudan vilaĝaron por animzorgado. Kelkaj eksaj monaĥoj ankaŭ post 1525 restis surloke kaj konvertiĝis al la doktrinoj de Marteno Lutero. La klostro kaj la loĝejoj kadukis pro neplua utiligo kaj sekve nur la altarejo konserviĝis.

Krome ekzistas el antaŭreformaciaj tempoj baptujo de 1487 kaj presbitera seĝaro. Inter 1863 kaj 1865 alvenis pro ebena trabartegmentaĵo ligna volbo novgotika. La tri fenestroj eostvandaj kaj la rozforma vitralo en la okcidenta muraro supre de la orgeno ankaŭ gotikas. Du malnovaj tomboslaboj (i.a. de grafo Berno) estis restarigitaj. La marmora predikejo estis altransportita el alia kirko turingia.

Sciencaj esploroj historiaj komenciĝis en 1782 post publikigo de tri dokumentoj el la grandduka arkivo de Vajmaro; arkivkonsilisto Mitschke prezentis en 1893 la kromajn datenojn.

Plafonoj kaj muroj restaŭriĝis inter 1986 kaj 1989 laŭ la rezultoj de la lasta alikonstruado de 1873. La tegmento estis nove farita kaj la suda vando estis kalfatrita. Farbe la tuto ankaŭ adaptiĝis. La tura tegmento finitis en 1985.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

Konstruis la romantikisman orgenon la inĝenieroj Carl Friedriĉ kaj Aŭgust Peternell el Seligenthal laŭ planoj de Johann Gottlob Töpfer. En 1917 necesis fordoni la fajfojn por armilfabrikado kiujn anstataŭis zinkaj; novbaroke aliaranĝis la tuton inter 1937 kaj 1938 la vajmarano. Dum al 1980-aj jaroj fondis Michael von Hintzenstern koncertserion kiu ekzistas ĝis hodiaŭ. En 2011 restaŭriĝis la instrumento fare de la fimao Hermann Eule el Bautzen.[3][4]

La iama kastela preĝejo kune kun la kastelo kaj ĝia parko apartenas al la monda heredaĵo de Unesko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael von Hintzenstern: Kirchen im Weimarer Land – 22 Porträts, p. 86 ss., Rudolstadt 1999, ISBN 978-3-930215-84-3

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heiko Laß: Jagd- und Lustschlösser des 17. und 18. Jahrhunderts in Thüringen, Michael Imhof Verlag, 2006, ISBN 3-86568-092-5, p. 298
  2. Herbert von Hintzenstern: Gebaut wie für die Ewigkeit: Klosteranlagen in Thüringen, Kulturzeugnisse aus alter Zeit Das VHT Verlagshaus Thüringen, 1996, ISBN 3-89683-104-6, p. 60-61
  3. informoj sur nederlanda orgendatumbazo[rompita ligilo]
  4. "Liszt-Gedenken auf einem Meisterstück der Orgelbaukunst." Ĉe: Glaube und Heimat, 22.5.2022, p. 8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.03239611.27427