Stanley Sadie
Stanley Sadie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1930 en Wembley |
Morto | 21-an de marto 2005 (74-jaraĝa) en Cossington |
Mortokialo | Amiotrofa lateralsklerozo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | St Paul's School (en) Kolegio Gonville kaj Caius |
Familio | |
Edz(in)o | Julie Anne Sadie (en) |
Okupo | |
Okupo | muzikologo ĵurnalisto muzikkritikisto biografo |
Stanley John SADIE, CBE (naskiĝis la 30-an de oktobro 1930 en Londono; mortis la 31-an de marto 2005 en Cossington, Somerset) estis grava brita muziksciencisto, muzikkritikisto kaj redaktoro. Sadie doktoriĝis en 1958 ĉe la Universitato de Kembriĝo. Lia doktoriĝo havas la titolon “The British Chamber Music 1720-1790” (La Brita Ĉambra Muziko 1720-1790).[1]
Sadie estis profesoro ĉe la Trinity College of Music en Londono de 1957 ĝis 1965. Ekde 1964 li laboris ĝis 1981 por la ĵurnalo The Times kiel muzika kritikisto kaj de 1967 ĝis 1987 kiel kuneldonisto de la magazino The Musical Times. Sed lia plej grava okupo estis la eldonado de la sesa eldono de la Grove Dictionary of Music and Musicians, origine publikigita de George Groove, en la jaro 1980. Sadie tralaboris la verkon, pluigis ĝin aldoninte al la 9 jam ekzistintaj ankaŭ 11 novajn volumojn, kaj donis al ĝi la adician titolon The New, do ĝi nun nomiĝis The New Grove Dictionary of Music and Musicians. La sepa eldono, kiun li ankaŭ redaktis, nun kun 29 volumoj, estis publikigita en la jaro 2001. La Grove Dictionary estas hodiaŭ laŭ la ĝenerala opinio la plej grava enciklopedio de la muzikscienco.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1982 li estis farigita CBE (Commander of the Ordeno de Brita imperio). Li ricevis honoran doktorgradon de la Universitato de Leicester, kaj estis elektita honora membro de la Royal Collage of Music kaj de la Gonville and Caius College, Kembriĝo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Grove dictionary onlineArkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- New York Times obituary
- The Times obituary
- The Guardian obituary
- Interview with Stanley Sadie de Bruce Duffie, 29-an de oktobro 1992.
Pliaj publikigoj (kelkaj)
[redakti | redakti fonton]Kiel aŭtoro
[redakti | redakti fonton]- 2005: Mozart: The Early Years, 1756-1781. ISBN 978-0393061123
- 1995: Guia Akal De La Musica. ISBN 978-8446004240
- 1990 (kun Alison Latham): The Cambridge Music Guide. ISBN 978-0521399425
- 1988 (kun Anthony Hicks): Handel Tercentenary Collection. ISBN 978-0333428825
- 1986: Mozart Symphonies. ISBN 978-0563127697
- 1986: Stanley Sadie's Music Guide: An Introduction. ISBN 978-0136079293
- 1986 (kun Deryck Cooke):The New Grove Late Romantic Masters: Bruckner, Brahms, Dvorak, Wolf. ISBN 978-0393301014
- 1973: Handel Concertos. ISBN 978-0295952277
- 1967: Beethoven. ISBN 978-0571080946
- 1964 (kun Arthur Jacobs): The Pan Book of Opera. ISBN 978-0330268431 (en Usono publikigita sub la nomo Opera. A modern guide ekde 1972)
- 1962: Handel. Noveldono 1981. ISBN 978-0714502670
Kiel eldonisto
[redakti | redakti fonton]- 2000: Puccini and His Operas. ISBN 978-0312244187
- 2000: Mozart and His Operas. ISBN 978-0312244101
- 2000: Wagner and his Operas. ISBN 978-0333790212
- 1999: Verdi and his Operas. ISBN 978-0312244316
- 1996: Wolfgang Amade Mozart: Essays on his Life and his Music (Adelphi Papers). ISBN 978-0198164432
- 1990: History of Opera. ISBN 978-0393028102
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brockhaus Riemann Musiklexikon, volumo 4, paĝo 82.