The Great Dictator

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Great Dictator
Charlie Chaplin kaj Paulette Goddard
Charlie Chaplin kaj Paulette Goddard
filmo
Originala titolo The Great Dictator
Originala lingvo angla lingvo • Esperanto
Kina aperdato 15 okt. 1940, 19 nov. 1945, 26 aŭg. 1958, 22 okt. 1960
Ĝenro komedia dramo, politika satiro, milita filmo, kontraŭmilita filmo, filma dramo, parodifilmo, groteska komedio, comedy of error
Kameraado Roland Totheroh, Karl Struss
Reĝisoro(j) Charlie Chaplin
Produktisto(j) Charlie Chaplin
Scenaro Charlie Chaplin
Filmita en Los-Anĝeleso • Kalifornio • Malibu
Loko de rakonto Tomainia • Osterlich • Bacteria
Muziko de Charlie Chaplin • Meredith Willson
Rolantoj Charlie Chaplin • Paulette Goddard • Jack Oakie • Reginald Gardiner • Henry Daniell • Billy Gilbert • Emma Dunn • Chester Conklin • Maurice Moscovitch • Bernard Gorcey • Esther Michelson • Gino Corrado • Grace Hayle • Hank Mann • Joe Bordeaux • John Davidson • Paul Weigel • Wheeler Dryden • Carter DeHaven • Eddie Gribbon • Eddie Dunn • Charles Irwin • Sig Arno • Hans Conried • Richard Alexander • Leo White • Don Brodie • Pat Flaherty • Charles Sullivan • Cyril Ring • William Irving • Bert Moorhouse • Fred Aldrich • George Lynn • Tiny Sandford • Rudolph Anders
Produktinta firmao Charles Chaplin Film Corporation 
United Artists 
Charlie Chaplin Studios
Honorigoj New York Film Critics Circle Award for Best Actor • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

The Great Dictator (La Granda Diktatoro) estas filmo kiun Charlie Chaplin realigis en 1940. Ĝi satire traktas la faŝismon kaj speciale ĝian germanan varianton, la naziismon. Charlie Chaplin rolas kiel Adenoid Hynkel, karikaturo de Adolf Hitler. Jack Oakie rolas kiel Benzino Napaloni, karikaturo de Benito Mussolini.

Esperantaj ŝildoj en la filmo[redakti | redakti fonton]

En la filmo oni povas vidi sur ŝildoj en la juda kvartalo esperantajn vortojn. Multaj el ili estas ŝanĝitaj por igi ilin aspekti pli polecaj aŭ pli germanecaj.

Charlie Chaplin parodias la hitleran saluton Heil Hitler en la filmo The Great Dictator, Usono, 1940 (la filmo havas kvazaŭ-Esperantajn signojn) (1940)
  • Piedvestejok: Botisto
  • Barber: Razn, Haru Tondadoz, Lipharoj Tondadoz
  • Drinkumz
  • Tabakbutiky: Cigaroj Cigarizoj
  • Restoraciz
  • Kafejo: Bierr, Kafü
  • Papervendissn
  • Ĉambroj
  • Legomo & Fruktü Vendejü: Rapoj, Terpumoj
  • Solej Fresaj Legomaj
  • Vestajoj Malnovaj
Charlie Chaplin kaj Paulette Goddard en The Great Dictator.

Tiu fakto estis delonge uzita de esperantistoj kiel detalo de propagando por la Internacia Lingvo kaj pri la simpatio kiun ĝi vekas ĉe gravuloj kiaj Chaplin. Jam en 1949 la organizantoj de SAT Kongreso de Parizo invitis lin al la kongreso per letero sendita al lia adreso en Kalifornio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Se eventuale vi vojaĝus en Eŭropo je tia dato, kaj se vi komplezus ĉeesti almenaŭ parton de nia kongreso, la tuta kongresanaro estus tre dankema al vi. Se ne, ni tamen petas vian moralan helpon. Se vi akceptus per kelkaj vortoj aserti vian simpation al Esperanto kaj al nia kongreso, la nomo mondkonata de tiu kiu, en la filmo "La Diktatoro" uzis Esperanton, havigu al nia organizo grandiozan famon." Letero de 3-3-49 citita en Manuela Burghelea, L’espéranto, entre idéaux universels et pratiques culturelles locales. Les cas français, belge et brésilien. julio 2016, Master Erasmus [1] Arkivigite je 2021-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de januaro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]