Baden-Baden
Baden-Baden | ||||
| ||||
![]() | ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 07221, 07223 (urbopartoj Rebland, Steinbach, Neuweier, Varnhalt) | |||
Poŝtkodo | 76530–76534 | |||
Aŭtomobila kodo | BAD | |||
Oficiala Municipokodo | 08211000 | |||
NUTS | DE121 | |||
Subdivido | 11 urbopartoj (Stadtteile) | |||
Politiko | ||||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 55449 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 48°45′43″N 8°14′27″O / 48.76194°N, 8.24083°O (mapo)Koordinatoj: 48°45′43″N 8°14′27″O / 48.76194°N, 8.24083°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 161 m | |||
Areo | 140,21 km² | |||
Oficiala retejo | https://www.baden-baden.de/ | |||
Baden-Baden (foje esperantigita kiel Badeno, kvankam tio ankaŭ estas nomo de historia (federacia) lando) estas eksterdistrikta urbo kaj konata banloko en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2020 ĝi havis 55 449 loĝantojn.
Etimologio[redakti | redakti fonton]
En la moderna germana lingvo, Baden estas substantivo kun la signifo "banado"[1] sed Baden, la originala nomo de la urbo, devenas de pli frua plurala formo de Bad ("bano")[2]. [5]
La urbo komence nomiĝis Baden, sed pro klara kompreno oni ofte nomis ĝin Baden en Baden, por distingi ĝin de Baden (Aŭstrio) aŭ Baden (Svislando). En 1931 la nomo de la urbo estis oficiale ŝanĝita al Baden-Baden.
Nomo en Esperanto[redakti | redakti fonton]
La esperantigita nomo de la urbo laŭ PIV2, Badeno, nuntempe estas evitenda, ĉar ĝi devenis de ĝia malnova germana nomo "Baden", kiu jam ekde 1932 estis anstataŭigita de "Baden-Baden". Dum Esperanto-aranĝoj en Baden-Baden (ekzemple la Trilanda Renkontiĝo de GEJ en 2005 kaj la BAVELO-Seminario en 2006), oni ne esperantigis la nomon de la urbo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Badener Höhe (esperante= altaĵo de Badeno) estas monto en la norda Nigra Arbaro sur la teritorio de Baden-Baden kaj Forbach. Kun alteco de 1002,5 m ĝi estas la plej alta punkto en la urbo Baden-Baden.
Turismo[redakti | redakti fonton]
Vizitindaĵoj estas la tn. Trinkhalle (trinkfontano), Kurhaus (kuracloko), Friederichsbad (kuracloka banejo), malnova fortikaĵo, Festspielhaus (operejo) Neues Schloss (nova kastelo), Altes Schloss (malnova kastelo), florĝardeno Lichtentaler Allee,
Fotogalerio[redakti | redakti fonton]
Famuloj[redakti | redakti fonton]
Reinhold Schneider, verkisto
Karola Meeder (n. 1964), germana filmreĝisorino
Pierre Boulez (1925-2016), franca komponisto restadis en Baden-Baden
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Menton (Francio) de 1961
Moncalieri (Italio) de 1990
Karlovy Vary (Ĉeĥio) de 1998
Jalto (Ukrainio) de 2000
Literaturo[redakti | redakti fonton]
(eo) Baden kaj la nova balneologia arkivo, radioprelego de d-ro Arthur Baur, SRI 91-020-B-2
(de) Volkmar Eidloth: Baden-Baden, europäische Kurstädte und das Welterbe der UNESCO. Grundzüge einer länderübergreifenden gemeinschaftlichen Bewerbung (Baden-Baden, eŭropaj banurboj kaj Monda Heredaĵo de Unesko. Bazoj de translima komuna aspiro.), en: Denkmalpflege in Baden-Württemberg, 42. jarkolekto 2013, Heft 3, paĝoj 134–144 (surrete)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Pliaj informoj pri la urbo por vojaĝantoj
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (de) Messinger, Heinz; Türck, Gisela; Willmann, Helmut, 1993, "bath·ing" (banado), Langenscheidt's Compact Dictionary:
- ↑ (en) Charnock (1859), "Baden", p. 23, Local Etymology, A Derivative Dictionary of Geographical Names.
|