Vera Glagoleva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vera Glagoleva
Persona informo
Вера Витальевна Глаголева
Naskonomo Вера Витальевна Глаголева
Naskiĝo 31-an de januaro 1956 (1956-01-31)
en Moskvo
Morto 16-an de aŭgusto 2017 (2017-08-16) (61-jaraĝa)
en Baden-Baden, Baden-Virtembergo,  Germanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Trojekurov-tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Familio
Patro Vitaly Glagolev vd
Patrino Galina Glagoleva vd
Edz(in)o Rodion Naĥapetov • Kiril Ŝubski vd
Infanoj Anna Naĥapetova • Anastasia Shubskaya vd
Parencoj Aleksandr Oveĉkin vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroaktoro vd
Aktiva dum 1975– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vera Vitaljevna GLAGOLEVA (ruse Ве́ра Вита́льевна Глаго́лева, n. la 31-an de januaro 1956 en Moskvo, m. la 16-an de aŭgusto 2017 en Baden-Baden,[1] sudokcidenta Germanio) estis sovetunia kaj rusia teatra kaj filma aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Glagoleva studis en la Rusa Akademio de Teatraj Artoj en Moskvo.

Ŝia kariero kiel kinoaktorino komenciĝis en 1975 kun la filmo "Je la fino de la mondo" (ruse На край света…), kiu estis reĝisorita de ŝia estonta edzo Rodion Naĥapetov (Родион Нахапетов). Entute ŝi aperis kiel aktorino en pli ol 40 filmoj. Ŝi debutis kiel reĝisoro en 1990 kun la filmo "Rompita lumo" (ruse Сломанный свет).

Vera Glagoleva je ŝia honorigo kiel Popola Artisto de Rusio 2011

En 2014 ŝia filmo "Du virinoj" bazita sur la teatraĵo "Monaton en la lando" de Ivan Turgenev estis publikigita en rusaj kinejoj. La filmo estas rus-franca kunproduktado kun ĉefe rusa rolantaro same kiel Ralph Fiennes kaj Sylvie Testud kaj kelkaj okcidentaj eŭropanoj en pli malgrandaj akompanaj roloj.[2] Ŝiaj filmoj, kiuj gajnis multoblajn premiojn en Rusio, ekster Rusio kaj orienta Eŭropo ne estis montritaj en kinejoj, kun la escepto de "Ombrelo por amantoj", sed estis nur montritaj ĉe filmfestivaloj. En decembro 1995 ŝi honoriĝis kiel Merita artisto de la Rusa Federacio kaj en marto 2011 honoriĝis kiel Popola Artisto de Rusio.

La unua geedziĝo de Glagoleva estis kun la aktoro kaj reĝisoso Rodion Naĥapetov, kun kiu ŝi havas du filinojn. Tria filino venas de sia geedziĝo al Kiril Ŝubski.

Ŝi mortis la 16-an de aŭgusto 2017 post longa batalo kontraŭ stomaka kancero en hospitalo de Baden-Baden, sudokcidenta Germanio. ​

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo Oт чего скончалась Вера Глаголева (kio kaŭzis la morton de Vera Glagoleva) en la moskva gazeto Moskovskij Komsomolec la 16-an de aŭgusto 2017 (ruse).
  2. John Hopewell, Leo Barraclough: artikolo "prezentiĝas la filmo 'Du Virinoj' kun aktoroj Ralph Fiennes kaj Sylvie Testud" en la magazino Variety, la 30-an de januaro 2015 (angle).