Reinhold Schneider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schneider sur poŝtmarko de 2003

Reinhold SCHNEIDER (naskiĝinta en la 13-a de majo 1903 en Baden-Baden, mortinta en la 6-a de aprilo 1958 en Freiburg im Breisgau), estis germana verkisto apartenanta al la movado Renouveau catholique. Li estis eminenta artisto laboranta en interna elmigrado dum la tempo de nacisocialismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de hotelestro Schneider ege influitis per katolika edukado. Post la abiturienta ekzameno kaj komercista trejnado li laboris kiel tradukisto de hispana kaj portugala literaturoj. Post la sinmurdigo de la patro en 1922 venis profunda krizo pri la senco de la vivo: tiam ankaŭ Schneider mem intencis fari suicidon; sed samtempe naskiĝis el tio la volo je verkado. En la jaroj 1928/29 li vojaĝis al Hispanio kaj Portugalio kion li verke enkorpigis en la biografiojn Das Leiden des Camões (1930) kaj Philipp II. (1931).

De 1932-37 Schneider vivis kiel liberprofesia verkisto en Potsdam; en 1938 li transloĝiĝis al Freiburg im Breisgau. Al la nova doktrino pri naciema literaturo post la balotsukcesoj de la nazioj Schneider unue reagis per inkliniĝo al naciaj temoj, kiel en la biografioj Fichte (1932) kaj Die Hohenzollern (1933). Ekde 1934 li tamen klare distanciĝis de la dekstra reĝimaĉo kaj serĉis plian alproksimiĝon al la romkatolika eklezio kiel atestas ankaŭ la verkoj Das Inselreich (1936) kaj Sonette (1939). Kritikegon Schneider deponis en la verko Las Casas vor Karl V. (1938), kie la ekspluato de la sudamerikaj indianoj metatas en aktualan konekton kun la persekuto de judoj kaj la holokaŭsto. Do oni juste rajtas citi lin - kiel ekz. Werner Bergengruen - inter la aŭtoroj kontraŭantaj el kristana vidpunkto la politikon de Adolf Hitler.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua mondmilito Schneider skribis eseojn kaj religiajn skribaĵojn kiuj parte kontraŭleĝe publikigitis. En ili li komprenigis sekularan historion kiel atendon je savo kun finfina tribunalo, lasta juĝo. Akuzitis la artisto en 1945 pro defetismo kaj maltrafis kondamnon nur pro la antaŭa fino de la milito. Post 1945 Schneider engaĝiĝis pri la spirita novkomenciĝo en Germanlando kaj subtenis ankaŭ pacismajn grupojn.

En sia tre aŭtobiografia malfrua kreiva fazo li iomete forlasis la dogman katolikismon, kiel en Der Balkon (1957) aŭ Winter in Wien (1958). Sed certe restis ankaŭ tie ĉi la adaj konfliktoj inter malsupraj potencoj kaj enĉiela regado de la spirito. Jenas aliaj verkoj de li: la poemkolekto Sonette von Leben und Zeit, dem Glauben und der Geschichte (1954), la romano Die silberne Ampel (1956), la rakontoj Taganrog (1946) kaj Das getilgte Antlitz (1953), la dramoj Der große Verzicht (1950) kaj Innozenz und Franziskus (1952) kaj la prelegokolekto Weltreich und Gottesreich (1946).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Baecker, Veit Christoph: "Schneider, Reinhold", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]