Revivigo katolika (literaturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Renouveau catholique)
Chateaubriand, iel la prapatro de la Renovigo katolika

La Revivigo katolika (france: Renouveau catholique) estis filozofia, socialkritika kaj literatura movado katolika komenciĝinta en Francio kun elradiado en aliajn eŭropajn ŝtatojn kaj kun produktoj en diversaj eŭropaj lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis la Revivigo kiel konservema romkatolika movado en la unua triono de la 19-a jarcento sub la gvidado de François-René de Chateaubriand. Kiel lasta etapo de la politika reakciemo kontraŭklerisma ĝi kontraŭbatalis en Francio la striktan separigon de eklezio kaj ŝtato (laikismo). Subtenis tiun ĉi movadon protestada sinteno al kiu ne sufiĉis konvencia lingvo, tiel ke ne malmultaj verkistoj ankaŭ aniĝis al ĝi.[1]

Celo de Revivigo estis sekve ankaŭ renovigo de literaturo kaj socio per la interesiĝo pri kaj identiĝo per pravaloroj katolikaj. Ĝenroj ŝatataj estis ekz. pastraj romanoj, legendoj pri sanktuloj, miraklolibroj, misteriaj dramoj, oratorioj. Krom katolikismo gravis por la Renovigistoj ankaŭ la forĵeto kaj de pozitivismo kaj de determinismo dum samtempa ege diferencigita akcepto de maksimoj starigitaj per la katolika dogmaro.

En Parizo ekzistis ligoj al rusaj elmigrintoj favoraj al la kontraŭbolŝevisma Blanka Armeo,[2] poste ankaŭ apogitis la verkista rezistado en Nazia Germanio.

La ne klare formulita programo permesis multflankan influadon sur la spiritan vivon en Francujo. Vidpunktoj revivigaj troviĝas en la estitikisma katolikismo de Joris-Karl Huysmans same kiel ĉe katolikaj konservativistoj kaj naciemuloj de Action Française - sed eĉ ĉe socialistoj kiel Charles Péguy aŭ ĉe universale pensantoj kiel Paul Claudel.

Rezisto kontraŭ laikismo tute mankis en Germanlingvio, ĉar tie la ŝtato subtenadis la ekleziojn. En Germanio kaj Aŭstrio la aŭtoroj entuziasmiĝintaj pri la Renovigo-ideo traktis aliajn temojn: ili propagandis ekzemple por fideleco al ŝtataj instancoj kaj por katolika edukado de la junuloj.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Danio
Francio
Germanujo
Unuiĝinta Reĝlando
Irlando
Nederlando
Norvegio
Aŭstrio
Polujo
Rusio
Slovenio
Ĉeĥio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Heinz Bloching: Die Autoren des literarischen "renouveau catholique" Frankreichs. Verlag des Borromäusvereins, Bonn 1966.
  • Wilhelm Kühlmann u. Roman Luckscheiter (Hrsg.): Moderne und Antimoderne. Der Renouveau catholique und die deutsche Literatur. Rombach, Freiburg 2008 ISBN 3793095460
  • Elke Lindhorst: Die Dialektik von Geistesgeschichte und Theologie in der modernen Literatur Frankreichs. Dichtung in der Tradition des Renouveau Catholique von 1890-1990. Dissertation Köln 1993. Königshausen & Neumann, Würzburg 1995.
  • Veit Neumann: Die Theologie des Renouveau catholique. Glaubensreflexion französischer Schriftsteller in der Moderne am Beispiel von Georges Bernanos und François Mauriac. Lang, Frankfurt am Main 2007.
  • Alexander Pschera: Léon Bloy. Pilger des Absoluten. Edition Antaios, Schnellroda 2006 ISBN 3-935063-08-3
  • Jules Sageret: Les Grands Convertis. M. Paul Bourget, M. J. K. Huysmans, M. Brunetière, M. Coppée. Société du Mercure de France, Paris 1906.
  • Hermann Weinert: Dichtung aus dem Glauben. Einführung in die geistige Welt des Renouveau catholique in der modernen französischen Literatur. 2. Auflg., Hamburg 1948.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hannelore Schlaffer: Zeit des Raben, Zeit der Taube. En: Süddeutsche Zeitung nr. 106, 10.5.2010, ü. 14.
  2. Regula M. Zwahlen: Das revolutionäre Ebenbild Gottes Anthropologien der Menschenwürde bei Nikolaj A. Berdjaev und Sergej N. Bulgakov, vol. 5, 2010, ISBN 978-3-643-80067-1, p. 87
  3. Joachim Scholtyseck u. Christoph Studt (Hrsg.): Universitäten und Studenten im Dritten Reich. Lit, Berlin k.a. 2008, p. 92.