Godfried Bomans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Godfried Bomans
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1913 (1913-03-02)
en Hago
Morto 22-an de decembro 1971 (1971-12-22) (58-jaraĝa)
en Bloemendaal
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Familio
Patro Jan Bomans
Edz(in)o Pietsie Verscheure
Okupo
Okupo verkistoscenaristo • verkisto de porinfana literaturo • aŭtoro • rezistobatalanto • kolumnisto
Verkoj Erik aŭ la malgranda insektlibro
vdr

Jan Arnold Godfried Bomans ( Hago 2-an de marto 1913 - Bloemendaal, 22-a de decembro 1971) estis nederlanda verkisto kaj radi/televidila gravulo.

La libroj de Bomans longtempe estis la plej legataj en Nederlando.

Bomans antaŭ ĉio estis populara pro la romano Erik, of het Klein Insectenboek (Erik aŭ la malgranda insektlibro) (10 represoj en la eldonjaro 1941), kaj post la Dua Mondmilito, per la komiksoj pri Pa Pinkelman (Paĉjo Pinkelman) el la gazeto De Volkskrant, kaj pli poste per la kolumnoj sur la frontpaĝo de tiu gazeto, la artikoloj en la magazino Elsevier kaj aperoj en radio- kaj televido-programoj. En oktobro 2000 la vidvino de Godfried Bomans donis lian arkivon al la "Letterkundig Museum" (literatura muzeo). Bomans estis kompetentulo pri la verkoj de Charles Dickens. Li ludis grandan rolon dum la ekesto de la nederlanda traduko de la kompletaj verkoj de Dickens, kiuj dum la 1950-aj jaroj en poŝformato eldoniĝis de "Spectrum". La longe atendata biografio de Dickens neniam eldoniĝis.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Sango kaj Amo, tradukis: W.H.W. van Liempt, eldonis: Fondaĵo "Esperanto ĉe la instruado" (Stichting Esperanto bij het Onderwijs), 1980.
  • Erik aŭ la malgranda insektlibro, tradukis: Esperanto-klubo Purmerend, eldonis: Libroservo FLE, 1992.
  • Rerigardoj aŭ memorskriboj de ministro Pieter Bas, tradukis: D. Ederveen, 1992.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]