Enrica von Handel-Mazzetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mortodomo de Handel-Mazzetti kun memorigtabulo
Enrica Handel-Mazzetti, ĉ. 1889

Enrica Lodovica Maria von Handel-Mazzetti (naskiĝinta en la 10-a de januaro 1871 en Vieno, mortinta en la 8-a de aprilo 1955 en Linz) estis aŭstra verkistino. Ŝi apartenis la literatura movado de Renouveau catholique.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Handel-Mazzetti ĝuis perfektan edukadon de la patrino origina el liberala nobela familio; regula instruado sekvis nur relative malfrue. En 1886/87 ŝi havis gravan jaron ĉe lernejo de Congregatio Jesu kie ŝia historia mondobildo gajnis novajn impulsojn. Frue ŝi ĉerpis el felietonoj (Wiener Zeitung) kaj diversaj rakontoj. Nun ŝi ricevas kroman katolikan barokan kaj rokokan influon. Dum multaj vizitoj de la fama pilgrimloko Maria Taferl (Distrikto Melk) kaj, post la morto de la patrino, dum restado en la malnova ferprilaborurbo Steyr (1905-11) ŝi kvazaŭ profunde inhalis la ekscitanton de la hejma historipejzaĝo. Ŝia moto iĝis la eldiro de Tomaso de Kempis "Magna res est caritas / Grava afero estas la karitato" kio inspiris la verkadon de la romanoj. La produktado romana povas esti dividida en tri periodojn: se oni neglektas la unuan (Meinrad Helmpergers denkwürdiges Jahr) (1897-1900) pro ĝia tro hela, formdetruanta akreco, la tri sekvantaj grandaj romanoj (1904–13) temas pri la ĉiam denove ripetita kaj diferencita baza tendenco repacigi la malkonformojn inter katolikismo kaj protestantismo en la pure humanon. La karakteroj tie ne ĉiam konvinke malobjektive prezentatas. Ofte pli milda lumo ĉirkaŭas la protestantajn heroojn. La frapanta kono de historiaj, folkloraj kaj dialektaj detaloj enorme plivivigas la verkojn kaj la senproblema mastrado de de enhavaj amasoj kiel de koncizaj, mallongaj dialogoj ofte kondukas al tre dramoza plirapidigo de la intrigo (Die arme Margaret, 1909).

La dua kreiva periodo (1915–28) kun la malmalsukcesaj Rita-romanoj superregatas per la romanfragento Johann Christian Günther (1928). Tie ankaŭ interesu la leganton la enkondukaj vortoj; ĝi staras en la tempa mezo de ŝia verkado. La maturiĝa epoko de maljuniĝanta verkistino (1929–38) estas kronata per la trilogio de Frau Maria. Liberiĝinte de frue troakcentuita mistiko pri sango kaj abomeno ĝi plene de epika trankvilo kaj larĝeco prezentas la intrigojn kaj kondukis ilin al kontentiga fino.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La verkistino nevole partoprenis la kverelojn pri modernismo (Caspar Decurtins, Richard von Kralik). Ŝi estis ankaŭ implikita en plagiata skandalo pri Glaube und Heimat (1911) de Karl Schönherr. Proskribite dum la nazia tempo (1938-45) ŝi pli kaj pli retiriĝis kaj mortis en granda izoleco.

Hodiaŭ ŝiaj verkoj apenaŭ legatas, ĉar iliaj problemoj ŝajne ne plu aktualas: sed certe ankaŭ pro la pli profundaj verkoj de Werner Bergengruen, Gertrud von Le Fort, Graham Greene, Schaper, Sigrid Undset, Thornton Wilder kun similaĵoj. Literaturhistorie ŝi tamen gravas kiel verkistino, kiu tutsubite kaj neatendite re-altigis la nivelon de katolika literaturo kiun Heinrich Federer kaj Carl Muth intertempe riproĉe estis konsiderintaj malsupera al aliaj. En la jardekoj de inter 1900-30 tiu movado jes ja superis literature en Germanlingvio, ankaŭ danke al Handel-Mazzetti.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1914: Ebner-Eschenbach-Preis
  • 1946: honora civitaneco de Steyr
  • 1951: premio estas nomita por li

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]