Paul Claudel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Claudel en 1928

Paul CLAUDEL [pɔl klɔdɛl] (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1868 en Villeneuve-sur-Fère, Aisne, mortis la 23-an de februaro 1955 en Parizo) estis franca poeto, dramisto kaj diplomato, kaj la pli juna frato de la skulptisto Camille Claudel. Li estis plej fama pro siaj versdramoj, kiuj ofte peras lian devotan katolikismon. Claudel apartenis al la movado internacia nome Renouveau catholique.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis naskita al familio de farmistoj kaj registaroficistoj. Lia patro, Louis-Prosper, komercis pri hipotekoj kaj bankotransakcioj. Lia patrino, la antaŭa Louise Cerveaux, venis de familio de katolikaj farmistoj kaj pastroj. Li pasigis siajn unuajn jarojn en Champagne, studis ĉe la gimnazio de Bar-le-Duc kaj ĉe la Gimnazio Louis le Grand en 1881, kiam liaj gepatroj transloĝiĝis al Parizo. Estante ateisto en siaj dekaĝulaj jaroj, li spertis subitan konvertiĝon en la aĝo de dek ok dum Kristnaskotago 1886 aŭskultante al koruso kantanta en la katedralo Notre Dame de Paris: "En momento, mia koro estis tuŝita, kaj mi ekkredis." Li restus konvinkita katoliko por la resto de la vivo. Li studis ĉe la Pariza Instituto de Politikaj Studoj.

La juna Claudel ne certis ĉu frokuliĝi sed en la fino li komencis karieron en la francaj diplomatiaj gregoj, en kiuj li servus de 1893 ĝis 1936. Li estis unua vickonsulo en New York (aprilo 1893), kaj poste en Boston (decembro 1893). Li estis franca konsulo en Ĉinio (1895-1909), inkluzive de konsulo en Ŝanhajo (junio 1895), kaj vickonsulo en Fuzhou (oktobro 1900), konsulo en Tientsin (1906-1909), en Prago (decembro 1909), Frankfurto ĉe Majno (oktobro 1911), Hamburgo (oktobro 1913), ministra komisiito en Rio-de-Ĵanejro (1916), Kopenhago (1920), ambasadoro en Tokio (1922-1928), Vaŝingtono (1928-1933) kaj Bruselo (1933-1936). Kiam li deĵoris en Brazilo dum la Unua mondmilito li kontrolis la zorgadon pri manĝaĵprovizadoj de Sudameriko ĝis Francio. (Liaj sekretarioj dum la Brazila misio inkludis Darius Milhaud, poste mondfama kiel komponisto, kaj kiu skribis akompanan muzikon al kelkaj ludoj de Claudel. En 1930, Claudel ricevis la titolon LL. D. fare de la Bates-kolegio.

En 1936 li retiriĝis al sia kastelo en Brangues (Isère).

Post longa tempo amafero kun Rosalie Vetch - edziniĝinta virino kun kvar infanoj kaj graveda kun la infano de Claudel - finiĝis en februaro de 1905. Vetch forlasis lin pro alia viro. Claudel edziĝis al Reine Sainte-Marie-Perrin la 15an de marto 1906.

En sia junaĝo Claudel estis peze influita per la poezio de Arthur Rimbaud kaj de la simbolistoj. Kiel ili, li estis terurigita per modernaj materialismaj vivperceptoj. Sed male al la plej granda parto de ili, lia respondo estis la brakumado de katolikismo. Ĉiuj liaj skribaĵoj estas pasiaj malakceptoj de la ideo de mekanika aŭ hazarda universo, anstataŭe li proklamis la profundan spiritan signifon de homa vivo fondita sur la tute-reganta gracio de Dio kaj ties amo.

Skribstilo[redakti | redakti fonton]

Claudel skribis en unika versstilo. Li malaprobis tradician metrikon en favoro de longaj, fekundaj, senrimaj linioj de libera verso, la tiel nomitaj versets claudeliens. Estis ili influitaj per la psalmoj de la latina traduko de la Biblio (Vulgato). Lia lingvo kaj figuraĵo ofte estis abundaj, misteraj, entuziasmigaj, konscie "poeziaj". Liaj ludoj tendencis je romantikismo, mezepoka Francio aŭ 16-jarcenta hispana Sudameriko, ankoraŭ spirite tute-ampleksanta, kun transcendo de la nivelo de materiala realismo. Li utiligis scenojn de pasiaj, obsedantaj homoj kaj ilian amon je Dio. Liaj ludoj originale ofte estis eksterordinare longaj, foje etendiĝante al dek unu horoj. Ili certe ne estas simple legdramoj. La plej famaj el liaj ludoj estas Le partage de midi kaj L'Annonce faite a Marie (1910), kun enfokusigo en la temoj de ofero respektive ofero kaj sanktigo tra la rakonto de juna mezepoka franca kamparanino kiu eksuferis je lepro. Menciindas krome Le soulier de satin (1931), lia plej profunda esplorado de homa kaj Dia amo kaj sopiro pasante en la hispana imperio de la Ora jarcento (siglo de oro), kiu estis enscenigita ĉe Comédie-Française en 1943. En pli postaj jaroj li skribis tekstojn por esti muzikigitaj, ekz. Jeanne-d'Arc au bûcher (1939) por kiu komponis la muzikon Arthur Honegger.

Krom versdramojn Claudel ankaŭ skribis al multe da liriko, ekzemple la Kvin grandaj odoj (1907).

Reputacio[redakti | redakti fonton]

Claudel ĉiam estis kontestata figuro dum sia vivdaŭro, iel ĝis hodiaŭ. Lia devota katolikismo kaj liaj dekstretaj politikaj opinioj - ambaŭ nekutimaj sintenoj inter liaj intelektaj kunuloj - faris lin, kaj daŭre faras lin, nepopulara en multaj cirkloj.

Lia poemo por Philippe Pétain Paroles au Maréchal post la malvenko de Francio en 1940, rekomendante elekti Pétain-on por savi la rompitan korpon de Francio pafvundita, estis malbone memorita: kvankam ĝi estas malpli glorkanto al Pétain ol patriota lamento super la kondiĉo de Francio. Kiel katoliko, li ne povis eviti certan senson de amara kontento ĉe la falo de la antiklerikala Tria Respubliko de Francio. Tamen, akuzoj ke li estus kunlaboranto surbaze de la poemo ignoras la fakton ke subteno por marŝalo Petain kaj la kapitulaco estis, en la katastrofa malvenketoso, emocia kolapso kaj elĉerpiĝo en 1941, ĝeneraligita ĉie en la franca loĝantaro (atestilo: la granda plimulta decido en favoro de Pétain kaj la dissolvo de la Tria respubliko en la franca parlamento en 1940, kun subteno trans diversaj politikaj spektroj). La taglibroj de Claudel faras klara lian daŭran malrespekton por naziismo. Li kondamnis ĝin jam en 1930 esti "demona" kaj "edziĝinta al satano", kaj nomis komunismon kaj naziismon biblie "Gog kaj Magog".

Li ankaŭ devige enhospitaligis sian fratinon Camille Claudel al psikiatria hospitalo en marto 1913, kie ŝi restis dum la lastaj 30 jaroj de sia vivo, vizitonte ŝin nur sep fojojn en tiuj 30 jaroj. Raportoj montras ke havante mensajn eraretojn ŝi estis klarmense laboranta pri sia artaĵaro. Kuracistoj provis konvinki al la familio ke ŝi ne devus esti en la institucio ĉiam, sed vane. Tiu ĉi rakonto formas la temon de romano de Michele Desbordes titolite La Robe bleue.

Malgraŭ partoprenado en liaj pli fruaj jaroj en la malmoderna antisemitismo de konservativa Francio, lia respondo al la radikala nazia versio estis klara: Claudel skribis malferman leteron al la Monda Juda Konferenco en 1935 kondamnante la Nurenbergajn leĝojn esti "abomenaj kaj stultaj". La fratino de lia bofilino geedziĝis kun judo, Paul-Louis Weiller, kiu estis arestita fare de la Vichy-registaro en oktobro 1940. Claudel iris al Vichy por propeti por li, sensukcese. Feliĉe Weiller sukcesis eskapi (kun la asistado de Claudel) kaj fuĝi al New York. Claudel deklaris sian koleron ĉe la kontraŭ-juda leĝaro de la Vichy-registaro, kuraĝe skribante publikigitan leteron al la ĉefrabeno Israel Schwartz en 1941 por esprimi "la abomenon, hororon kaj indignon kiujn ĉiuj decaj francoj kaj aparte katolikoj sentus antaŭ la maljusto, la prirabado, la tuta mistraktado de niaj judaj samlandanoj. Izraelo ĉiam estas la majoratulo de la promeso de Dio estante hodiaŭ la majoratulo de sufero." La Vichy-administracioj respondis traserĉe ekzamenante la domon de Claudel. Krome Claudel ekobservitis atente. Lia subteno por Charles de Gaulle kaj Forces françaises libres kulminis per lia venk-odo omaĝe al de Gaulle kiam Parizo estis liberigita en 1944.

Claudel, konservativulo, klare ne estis faŝisto. La francaj verkistoj altiritaj al li, ofte multe pli junaj viroj kiel Louis-Ferdinand Céline kaj Pierre Drieu la Rochelle, venis de tre malsamaj fonoj: nihilistoj, eksaj dadaistoj kaj futuristoj. Nek la du aliaj gravaj katolikaj verkistoj François Mauriac kaj Georges Bernanos, estis subtenantoj nek de la naziista okupado nek de la Vichy-registaro).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Interesa paralelo al Claudel, por la anglalingva mondo, estis T. S. Eliot, kies poste politikaj kaj religiaj opinioj estis similaj al tiuj de Claudel. Simile ĉe Eliot: eĉ tiuj kiuj malŝatas la religiemajn kaj politikajn kredojn de Claudel, ĝenerale agnoskas ties geniulecon. La brita poeto W. H. Auden, en tiu tempo maldekstra agnostikulo, aprobis la gravecon de Paul Claudel en sia fama poemo En Memoro de W. B. Yeats (1939). Skribante koncerne Yeats, Auden diras en linioj 52-55: "Time that with this strange excuse / Pardoned Kipling and his views, / And will pardon Paul Claudel, / Pardons him for writing well." Tiuj linioj estas de la originale publikigita versio; ili estis forigitaj fare de Auden en pli posta revizio.

Jean-Charles de Castelbajac skribis la kanton "La sœur de Paul" por Mareva Galanter (2010). George Steiner, en The Death of Tragedy nomis Claudel unu el la tri "mastroj de dramo" en la dudeka jarcento.

Paul Claudel estis elektita al la Franca Akademio la 4an de aprilo 1946.

Liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Teatro
Portreto de Paul Claudel
de Félix Vallotton
aperinta en Le Livre des masques
de Remy de Gourmont (vol. II, 1898).
Signaturo de Paul Claudel ĉe la rajtigo donata al la Yale University Press por fari tradukon de Connaissance de l'Est, 1914
Poezio
  • 1900: Connaissance de l'Est
  • 1905 : Poèmes de la Sexagésime
  • 1907 : Processionnal pour saluer le siècle nouveau
  • 1911 : Cinq grandes Odes
  • 1911 : Le Chemin de la Croix
  • 19111912 : La Cantate à trois voix[2]
  • 1915 : Corona benignitatis anni dei
  • 1919 : La Messe là-bas
  • 1922 : Poèmes de guerre (1914-1916)
  • 1925 : Feuilles de saints
  • 1942 : Cent phrases pour éventails
  • 1945 : Visages radieux
  • 1945 : Dodoitzu, ilustraĵoj de Rihakou Harada.
  • 1949 : Accompagnements
Eseoj
  • 1928 : Positions et propositions, tome I
  • 1929 : L'Oiseau noir dans le soleil levant
  • 1934 : Positions et propositions, tome II
  • 1935 : Conversations dans le Loir-et-Cher
  • 1936 : Figures et paraboles
  • 1940 : Contacts et circonstances
  • 1942 : Seigneur, apprenez-nous à prier
  • 1946 : L'œil écoute
  • 1949 : Emmaüs
  • 1950 : Une voix sur Israël
  • 1951 : L'Évangile d'Isaïe
  • 1952 : Paul Claudel interroge l'Apocalypse
  • 1954 : Paul Claudel interroge le Cantique des Cantiques
  • 1955 : J'aime la Bible, Fayard
  • 1956 : Conversation sur Jean Racine
  • 1957 : Sous le signe du dragon
  • 1958 : Qui ne souffre pas… Réflexions sur le problème social
  • 1958 : Présence et prophétie
  • 1959 : La Rose et le rosaire
  • 1959 : Trois figures saintes pour le temps actuel
Paul Claudel ambasadoro de Francio en Vaŝingtono. Kovrilpaĝo de Time Magazine de 21a de marto 1927
Memoroj, taglibro
  • 1954 : Mémoires improvisés. Quarante et un entretiens avec Jean Amrouche
  • 1968 : Journal. Tome I : 1904-1932
  • 1969 : Journal. Tome II : 1933-1955
Paul Claudel 16jaraĝa, Camille Claudel, Musée des Augustins, Toulouse
Korespondado
  • 1949 : Correspondance de Paul Claudel et André Gide (1899-1926)
  • 1951 : Correspondance de Paul Claudel et André Suarès (1904-1938)
  • 1952 : Correspondance de Paul Claudel avec Gabriel Frizeau et Francis Jammes (1897-1938), accompagnée de lettres de Jacques Rivière
  • 1961 : Correspondance Paul Claudel et Darius Milhaud (1912-1953)
  • 1964 : Correspondance de Paul Claudel et Lugné-Poe (1910-1928). Claudel homme de théâtre
  • 1966 : Correspondances avec Copeau, Dullin, Jouvet. Claudel homme de théâtre
  • 1974 : Correspondance de Jean-Louis Barrault et Paul Claudel
  • 1984 : Correspondance de Paul Claudel et Jacques Rivière (1907-1924)
  • 1990 : Lettres de Paul Claudel à Élisabeth Sainte-Marie Perrin et à Audrey Parr
  • 1995 : Correspondance diplomatique. Tokyo (1921-1927)
  • 1995 : Correspondance de Paul Claudel et Gaston Gallimard (1911-1954)
  • 1996 : Paul Claudel, Jacques Madaule Connaissance et reconnaissance : Correspondance 1929-1954, DDB
  • 1998 : Le Poète et la Bible, volume 1, 1910-1946, Gallimard, coll. « Blanche »
  • 2002 : Le Poète et la Bible, volume 2, 1945-1955, Gallimard, coll. « Blanche »
  • 2004 : Lettres de Paul Claudel à Jean Paulhan (1925-1954), Correspondance présentée et annotée par Catherine Mayaux, Berne : Paul Lang, 2004 (ISBN 3-03910-452-7)
  • 2005 : Correspondance de Paul Claudel avec les ecclésiastiques de son temps. Volume I, Le sacrement du monde et l'intention de gloire, éditée par Dominique Millet-Gérard, Paris : Champion, coll. « Bibliothèque des correspondances, mémoires et journaux » n° 19, 2005, 655 p. (ISBN 2-7453-1214-6).
  • 2005 : Une Amitié perdue et retrouvée. Correspondance de Paul Claudel et Romain Rolland, édition établie, annotée et présentée par Gérald Antoine et Bernard Duchatelet, Paris : Gallimard, coll. « Les cahiers de la NRF », 2005, 479 p. (ISBN 2-07-077557-7)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retejo Paul Claudel.
  2. Voir: http://www.paul-claudel.net/node/65/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]