Darius Milhaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Darius Milhaud proksimume 1926

Darius Milhaud (naskiĝinta la 4-an de septembro 1892 en Marsejlo; mortinta la 22-an de junio 1974 en Ĝenevo) estis franca komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Milhaud devenis de bonstata, ĉi-tiea juda-provenca familio. Li ja naskiĝis en Marsejlo, alkreskis tamen en Aikso Provenca. Laŭ lia propra atestaĵo lia geografia kiel religia deveno por li restis dumvive treege influaj.

Ŝildo sur la loĝdomo de Milhaud en Parizo. Surskribo: “Milhaud vivis en ĉi tiu domo”

Lia sistema muzika edukiĝo komenciĝis en la aĝo de sep jaroj per la eklernado de violonludo. Unuaj komponaĵoj ekestis en 1905. En 1909 li daŭrigis sian violonstudon ĉe la Konservatorio je Parizo, rezignis tiun tamen pli malfrue favore al kompono. Si studis ĉe André Gedalge (kontrapunkton, komponon), Charles-Marie Widor (komponon) kaj Vincent d'Indy (orkestrodirektadon). En la kursoj de Gedalge li konatiĝis kun inter alie Arthur Honegger kaj Jacques Ibert. En tiu ĉi tempo ekestis antaŭ ĉio kantoj laŭ poemoj de samtempaj francaj poetoj kaj unua opero (La brebis égarée, 1910-1915).

En 1912 li konatiĝis kun poeto Paul Claudel, kun kiu lin dumvive ligis amikeco kaj arta kunverkado. Kiam Claudel en 1916 estis delegita kiel franca ambasadestro en la tiaman brazilan ĉefurbon Rio-de-Ĵanejro, lin akompanis Milhaud, liberigita de la soldatoservo dum la Unua Mondmilito, kiel ties ataŝeo al Brazilo. Tie li konatiĝis kun brazila popola kaj populara muziko, kiu dum la postsekvaj jaroj treege influis lian muzikon.

La Sesopo, pentraĵo de Jacques-Emile Blanche el 1921

En 1918 li reiris al Francujo. Li havis kontakton kun la rondo ĉirkaŭ Jean Cocteau kaj Erik Satie kaj apartenis finfine al la Groupe des Six. Liaj komponaĵoj liveris al li unuajn sukcesojn, sed ankaŭ skandalojn. En 1925 li geedziĝis kun sia kuzino Madeleine.

Post eksplodo de la Dua Mondmilito Milhaud elmigris kun sia edzino en Usonon kaj fariĝis en Oakland instruisto por kompozicio (ĝis 1971). Post fino de la milito li krom tio ankaŭ instruis kompozician klason ĉe la Konservatorio je Parizo (ĝis 1972). Li instruis dum la sekva temo ĉiun jaron alteren sur ambaŭ kontinentoj. Lian instruon sekvis tiel variaj muzikistoj kiel ĵazmuzikistoDave Brubeck kaj avangardistoj kiel Karlheinz Stockhausen kaj Iannis Xenakis.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Milhaud estis treege produktema kiel produktanta komponisto. Lia verkaro enhavas pli ol 400 pecojn el ĉiuj gravaj tradiciaj muzikĝenroj, kiel ekzemple opero, simfonia muziko, konĉertoj, ĉambra kaj kanta muziko kaj lidoj.

Li mem sin konsideris treege influata de la muziko de la mediteranea regiono (precipe de la itala), sed mur malmulte de la germana muziko. Je ĉiu variopleno de lia verko entute ĝin karakterizas klarkontura melodiaro, delikata sonsento je plej vasta rezigno de rigidaj kaj formalaj teĥnikoj de la kontrapunkto. En la harmoniaro Milhaud ofte uzas du-/plurtonalecon. Ankaŭ plurritmaro estas trovebla en liaj verkoj. Unu el liaj plej konataj ĉambromuzikaj verkoj estas Scaramouche por du pianoj, kiun li aranĝis por variaj ensembloj, inter alie por saksofono kaj blovinstrumenta kvinopo. El ĉiuj komponistoj de sia kaj de la antaua generacioj, kiuj en almenaŭ unu komponaĵo enigis la tiam novaperantan ĵazon aŭ almenaŭ ties muzikigajn aperaĵojn (la plej famaj inter ili estis Igor Stravinski, Paul Hindemith, Dmitrij Ŝostakoviĉ, Satie kaj Schulhoff), Darius Milhaud estis tiu, kiu plej multe alproksimiĝis al ĉi tiu muziko kiel klasikisma komponisto.

Filmmuziko[redakti | redakti fonton]

En 1939 li kunlaboris kun Arthur Honegger kaj Roger Désormière, verkante la muzikon por filmo de Raymond Bernard titole Cavalcade d´amour. La filmo konsistis el tri partoj, pri facilkoraj viroj kaj la variaĵoj de amo, kiuj tempas pokaze en la jaro 1430, 1830 kaj 1930. Ĉiu el la tri komponisto elektis unu epokon, por kiu li komponis. Milhaud decidiĝis por la tempo proksimume 1430 kaj elektis la historion de trobadoro el lia hejmregiono, Renato de Anĵuo, Grafo de la Provenco. Reĝo Renato ŝatis ripozi en senventa pejzaĝo sur la kamparo sub libera ĉielo dum pikniko. Tiu ĉi loko ricevis la nomon La cheminée du roi René. Tiu ĉi filmmuziko fariĝis la plej fama kaj populara blovinstrumenta kvinteto de Milhaud kun imagaj scenoj el la vivo de reĝo Renato kun parado (Cortège), matenserenado (Aubade) kaj ĵonglistoj (Jongleurs), priskribo de la pejzaĝo (La Maousinglade), boatokonkursoj sur la rivero Arc (Joutes sur l' Arc) kaj ĉasosceno (Chasse à Valabre) kaj finiĝas per nokta sceno (Madrigal-Nocturne). La unua prezentado okazis post la fuĝo de Milhaud ĉe la Universitato de Suda Kalifornio en 1941.

La Suite d´après Corette baziĝas sur kelkaj temoj de la vaste nekonata franca komponisto Michel Corrette, kiujn Milhaud tre libere pritraktis. Li dediĉis ĝin al Trio d´Anches, tiam tre fama anĉinstrumenta triopo.

Pri Divertissement en trois Parties por blovinstrumenta kvinopo li komponis aprilon de 1958. Estas muziko por la filmo Gauguin de Alain Resnais. Ties verknumero ne estas kronologia. La titoloj de la tri movimentoj estas Balance (kun provenca temo), Dramatique (kun ekstremaj akordoj) kaj Joyeux (plurritma). Oni sentas aparte en la lasta movimento la parencecon kun lia blovokvinteto 20 jarojn pli aĝa La cheminée de Roi René. Jen la muzika evoluo de Milhaud sin klare aŭdigas.

La Four Sketches por blovinstrumenta kvinopo aperis en la sama jaro 1941 kiel la orkestra versio. Ili komenciĝas simile al la Suite d´après Corette per temo de la hobojo. La titolo Pastoral konvenas kun la Eglogue en orkestroversio kaj ĉi tie lokas kiel tria movimento post la Madrigal.

Honoradoj[redakti | redakti fonton]

Liahonore oni nomis la novkonstruaĵon de la konservatorio en Aikso Provenca Conservatoire Darius Milhaud. La domo en la urbocentro enhavas koncertejon kun 500 sidlokoj kaj 240 kvadratajn metrojn da sceneja areo.[1]

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Ma vie heureuse (Mia bonŝanca/feliĉa vivo), Parizo: Belfond, 1973

Verkoj por orkestro[redakti | redakti fonton]

  • 1919 Le bœuf sur le toit op. 58, orkestrofantazio; baleta versio laŭ Jean Cocteau
  • 1920 Saudades do Brazil op. 67 (origine por piano), aranĝaĵo por orkestro
  • 1920 Cinq Études pour piano et orchestre op. 63
  • 1923 La Création du monde op. 81, baleta muziko por malgranda orkestro
  • 1926 Le Carneval d'Aix op. 83b, fantazio por piano kaj orkestro
  • 1937 Suite provençale op. 152b por orkestro
  • 1939-1961 12 simfonioj
  • 1941 Four Sketches (movimentoj: Eglougue. Madrigalo, Sobre la Loma, Alameda) por orkestro
  • 1944 Cain and Abel op. 241 por deklamanto kaj orkestro (= 4-a movimento de la Genesis Suite)
  • 1947 Concerto pour Marimbaphone, Vibraphone et Orchestre op. 278
  • 1966 Musique pour Lisbonne, op. 420

Verkoj por blovorkestro[redakti | redakti fonton]

Verkoj por piano[redakti | redakti fonton]

  • 1919 Le bœuf sur le toît por piano je kvar manoj
  • 1936 Scaramouche por du pianoj
  • 1948 Paris por kvar pianoj

Muzikdramoj[redakti | redakti fonton]

  • La Brebis égarée (1910-1914). Roman musical 3-akta (20 bildoj). Libreto: Francis Jammes. UP 10-an de decembro 1923 en Parizo (Opéra-Comique)
  • L’Orestie d’Eschyle. Trilogio (1913-1922). Libreto: Paul Claudel (laŭ Esĥilo). Scena UP 24-an de aprilo 1963 en Berlino (Deutsche Oper Berlin)
    • Agamemnon (1913). Sceneja muziko por soprano, virĥoro kaj orkestro. UP (koncerta) 14-an de aprilo 1927 en Parizo (Concerts Straram)
    • Les Choéphores (1915-1916). 7 scenejaj muzikoj por soprano, baritono, deklamantino, miksita ĥoro, frapinstrumentaro kaj orkestro. Up (koncerta) 1919; (scena) 27-an de marto 1935, Bruselo (Théâtre de la Monnaie)
    • Les Euménides (1917-1922). Opero 3-akta. UP (koncerta) 18-an de novembro 1949 Bruselo (Radio INR)
  • Les Malheurs d’Orphée. Opero 3-akta. Libreto: Armand Lunel (1892-1977). UP 7-an de majo 1926 Bruselo (Théâtre de la Monnaie)
  • Esther de Carpentras (1925-1927). Opéra bouffe 2-akta. Libreto: Armand Lunel. UP (koncerta) 1937 (Radio Rennes); (scena) 1-an de februaro 1938 en Parizo (Opéra-Comique)
  • Le pauvre matelot (1926). Complainte (plendokanto) en 3 aktoj kaj 3 bildoj. Libreto: Jean Cocteau. UP (1-a versio) 16-an de decembro 1927 en Parizo (Opéra-Comique); (2-a versio kun ĉambrorkestro) 15-an de novembro 1934 en Ĝenevo
  • Les Opéras-minute (1927). Trilogio. Libretoj: Henri Hoppenot (1891-1977)
    • L'Enlèvement d’Europe. 8 scenoj por solistoj, kantsesopo kaj orkestro. UP 17-an de julio 1927 Baden-Baden (ĉambromuzika festivalo)
    • L'Abandon d’Ariane. 5 scenoj por solistoj, kantsesopo kaj orkestro. UP 20-an de aprilo 1928 Wiesbaden (Ŝtata Teatro)]]
    • La Délivrance de Thésée. 6 scenoj por solistoj, kantkvaropo kaj orkestro. UP 20-an de aprilo 1928 en Wiesbaden (Ŝtata Teatro)
  • Christophe Colomb (1928). Opero 2-akta (27 bildoj). Libreto: Paul Claudel. UP 5-an de majo 1930 en Berlino (Ŝtata Operejo Unter den Linden). 2-a versio (1954/56): UP (koncerta) 2-an de junio 1956 en Parizo (Théâtre des Champs-Élysées); (scena) junion de 1968 Graz (somerfestivalo)
  • Maximilien (1930-1931). Historia opero 3-akta (9 bildoj). Libreto: Franz Werfel, Rudolf Stephan Hoffmann, Armand Lunel. UP 5-an de januaro 1932 en Parizo (Nacia Opero de Parizo)
  • Médée (1938). Opero unuakta (3 bildoj). Libreto: Madeleine Milhaud. UP 7-an de oktobro 1939 en Antverpeno (Opéra Flamand)
  • Bolivar (1943). Opero 3-akta (10 bildoj). Libreto: Jules Supervielle, Madeleine Milhaud. UP 12-an de majo 1950 en Parizo (Opéra)
  • David (1952-1953). Opero 5-akta. Libreto: Armand Lunel. UA (koncerta) 1-an de junio 1954 en Jerusalemo; (scena) 2-an de februaro 1955 en Milano (Teatro alla Scala)
  • Fiesta (1958). Opero unuakta. Libreto: Boris Vian. UA 3-an de oktobro 1958 en Berlino (Deutsche Oper)
  • La Mère coupable (1964-1965). Opero 3-akta. Libreto: Madeleine Milhaud (libere laŭ Beaumarchais). UP 13-an de junio 1966 en Ĝenevo (Grand Théâtre de Genève)
  • Saint-Louis roi de France (1970). Opera oratorio 2-parta. Libreto: Paul Claudel, Henri Doublier. UP (koncerta) 18-an de marto 1972 en Romo (RAI); (scena) 14-an de aprilo 1972 Rio-deĴanejro (Teatro Municipal)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

(la 14-a kaj 15-a arĉkvarteto estas kaj ludeblaj unuope kaj ankaŭ kune kiel arĉokteto).
  • 1939 La Cheminée du roi René op. 205 por latunblova kvinopo
  • 1937 Suite d`apres Corette op. 161b por hobojo, klarneto kaj fagoto
  • 1958 Divertissement en trois parties op. 299b por latunblova kvinopo
  • 1935 Pastorale op. 147 por hobojo, klarneto kaj fagoto
  • 1941 Two Sketches op. 227b por latunblova kvinopo
  • Sonato por fluto kaj piano
  • Sonato por fluto, hobojo, klarneto kaj piano
  • Sonateto por hobojo kaj piano
  • Concert d´hiver: konĉerto por trombono kaj arĉorkestro
  • Suito "Le voyageur sans bagage" por klarneto, violono kaj piano

Kantmuziko[redakti | redakti fonton]

  • 1919 Machines agricoles op. 56 por unu kantvoĉo kaj 7 instrumentistoj (muzikigo de tekstoj el katalogo por terkulturaj maŝinoj)
  • 6 Sonette, op. 266 por kantkvarteto (SATB)
La barque funeraire
Mort à tout fortune
La peine si le cdoeur vous a considerées
Bois cette tasse de ténèbres
C'était une chanson
Quel est ton nom?

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Auditorium, Darius Milhaud Conservatoire