Anĉo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
du buŝaj partoj de fagoto kun po duopa anĉo

Anĉo laŭ PIV estas maldika elasta langeto, plejofte el kano, kies vibrado produktas sonorojn ĉe kelkaj blovinstrumentoj. Iuj el tiuj instrumentoj havas "anĉon liberan", aliaj "anĉon batantan" (do vibrantan kontraŭ aerfendo).
Inter la muzikiloj uzantaj anĉon estas klarneto, saksofono, fagoto kaj hobojo.