Klarneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klarneto
Klarneto
Klasifiko

Ligna blovinstrumento

Ton-amplekso
Tiel verkata:
Range clarinet.png
Parencaj instrumentoj
v  d  r
Information icon.svg

Klarneto estas blovmuzikilo, ĝenerale farita el ligno, kies interna boraĵo estas cilindra. La sono estas produktita per vibranta unuopa anĉo ligita al la beko.

La variaj tonoj aŭ notoj estas faritaj per ŝtopado de truetoj. En la modernaj klarnetoj, tiu ŝtopado estas farita per fingroj, per moveblaj klavoj kaj per klapoj. La ekzisto de alternativaj pozicioj por preskaŭ ĉiu noto evitas kutime ke la fingroj devu gliti de unu klavo al alia, tamen kelkfoje tio estas neevitebla.

Klarnetoj havas la plej grandan ton-amplekson el ĉiuj ordinaraj blov-muzikiloj, tamen la plej akutaj notoj estas malofte ludataj pro ties malfacileco, ton-agordo kaj malpli alta sonkvalito. Preterblovado eblas en klarneto, tamen ĝi ne estas ofte ekspluatata.

Klarnetoj konsistigas grandan familion (unu el la plej vastaj) kun tre diversaj akutecoj, de sopranino ĝis kontraŭ-baso. Ili ebligas ludi en diversaj ton-ampleksoj. La plej kutima klarneto estas tiu agordita en b bemolo. Tio signifas ke la notoj sonas unu tonon malpli altan en klarneto ol la realan. Ofte tio devigas al adapto de la partituroj originale faritaj por aliaj instrumentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en antikvaj civilizoj kiel Helenio, Antikva Egiptujo, mezoriento kaj mezepoka Eŭropo ekzistis muzikiloj funkciantaj per vibrado de unusola anĉo.

La moderna klarneto devenas de la renesanca franca son-instrumento Chalumeau, kiu similas al bekfluto sed havas buŝpecon kun vibranta simpla anĉo, tuŝata per la supra lipo (malkiel en la klarneto). Ĉirkaŭ 1690, Johann Christoph Denner plibonigis ĝin aldonante du klavojn, kiuj ebligis ludi ankaŭ en pli akuta registro. Diversaj fabrikantoj ankaŭ aldonis aliajn klavojn, pligrandiganta la kapablon de la muzikilo. Mozart ŝatis la sonon de la klarneto kaj komponis por ĝi plurajn verkojn. En la epoko de Beethoven klarnetoj jam estis kutime en orkestroj.

En 1812, la klarnetisto kaj inventisto Iwan Müller, kreis novan kuseneton kiu pli bone fermis la truojn , kaj kreis klarneton kun 7 truoj por la fingroj kaj 13 klapoj kapablan ludi bone en preskaŭ ĉiu tonalo. Derivaĵoj de tiu dezajno estis la sistemo Oehler uzata nuntempe en Germanujo kaj Aŭstrujo, kaj la sistemo Albert, ankoraŭ uzata de kelkaj folkloraj kaj ĵazaj klarnetistoj.

Inter 1839 kaj 1843 Hyacinthe Klosé kaj Auguste Buffet prilaboris sistemon inspiritan de la dezajno kiun Theobald Boehm uzis por flutoj. Tiu, tiel nomata sistemo Boehm, faciligis ludadon kaj populariĝis meze de la 19a jarcento, unue en Francujo. Ĉi tiu estas la sistemo uzata en la plejmulto da nuntempaj klarnetoj.

Pecoj de la muzikinstrumento[redakti | redakti fonton]

Jen pluraj genroj de klarnetoj el la kolekto de la klezmer-muzika solisto Giora Feidman - plej dekstre basa

Pluraj pecoj konstituigas la klarneton:

  • La buŝpeco, kiu konsistas el beko, (farita el bukso, ebonito aŭ vitro), sur kie troviĝas anĉo (el kano, foje el plasto) fiksita de ĉirkaŭligo;
  • La bareleto, kiu utilas por agordi la instrumenton. (Fakte, oni ŝanĝas la bareleton laŭbezone por la referenca frekvenco de la A3 = 440Hz/415Hz);
  • La korpo, kiu plej ofte konsistas el du pecoj:
    • La supra korpo, kun dek kvin truoj kaj naŭ klavoj, uzataj de maldekstra mano (foje malpli por la basaj tipoj);
    • La suba korpo, kun naŭ truoj kaj ok klavoj, tenata de la dekstra mano (foje pli por la basaj tipoj);
  • La funelo.

Materialoj[redakti | redakti fonton]

Profesiaj kaj meznivelaj klarnetoj estas ĝenerale konstruitaj el nigra ligno, plej kutime Dalbergia melanoxylon. Oni ankaŭ kelkfoje uzas palisandron, "Dalbergia retusa" aŭ, antaŭe, bukson. Ligno estas delikata materialo kaj ĝi povas fendiĝi pro drastaj ŝanĝoj en temperaturo aŭ humido.

Plasta rezino (ĉefe ABS), estas malpli kosta kaj fizike pli eltenanta alternativo, sed ĝia sono ne estas tiom ŝatata kiel tiu de la lignaj klarnetoj.

Kelkaj modeloj miksas lignon kaj karbonfibron aŭ lignon kaj eboniton kun la celo profiti la avantaĵojn de la ligno kaj redukti la probablecon de fendiĝo.

Aliaj eblaj materialoj estas/estis: ebonito (kutima por la buŝpeco), metalo, rezino, eburo, vitro, ktp.


Uzo de klarneto en muzikaj stiloj[redakti | redakti fonton]

Klarneto estas tre populara muzikinstrumento. Oni uzas ĝin en tiuj muzikaj stiloj:

Folklora[redakti | redakti fonton]

Oni trovas la instrumenton interalie en la cigana muziko. En la muzika ĝenro Klezmero, la tradicia muziko de la orienteŭropaj judoj, klarneto plifavoriĝis kaj anstataŭis la iaman violonon. En azerbajĝana muziko ankaŭ ĝi anstataŭigis la zurnaon.

Ĵaza[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj famaj ĵaz-klarnetaj ludistoj:

Klasika[redakti | redakti fonton]

Uzo de klarneto spertis altrangiĝon fine de la 18-a jarcento, post plibonigoj. Wolfgang Amadeus Mozart komponis multajn elstarajn ĉefverkojn por la klarneto, kaj ŝatis ties sonon en sia orkestrado.

Aliaj verkistoj kiuj komponis famajn konponaĵojn por tiu muzikilo estas Carl Maria von Weber, Johannes Brahms, Louis Spohr, kaj Heinrich Baermann.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

ReVo  klarneto en ReVo