Charles-Marie Widor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charles-Marie Jean Albert Widor (* 21-an de februaro 1844 en Lyon; † 12-an de marto 1937 en Parizo) estis franca orgenisto, komponisto kaj muzikpedagogo. Lia plej fama verko estas la tokato el lia orgensimfonio no 5.

La majstroverko de Cavaillé-Coll, en la preĝejo St. Sulpice en Parizo. Widor estis tie dum 64 jaroj orgenisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patraflanka avo de Widor estis orgenkonstruisto migrinta el Hungario en Alzacon.

Widor studis en sia naskiĝurbo Lyon muzikon ĉe lia patro, kiu same estis orgenisto. Pliajn studojn li sekvis en Bruselo ĉe unu el la plej renomaj orgenistoj siatempaj, Jacques-Nicolas Lemmens (1823–1881). Lia kompoziciinstruisto estis François-Joseph Fétis.

Januare 1870 li fariĝis orgenisto ĉe la granda orgeno de Aristide Cavaillé-Coll, konstruita en 1862, en la pariza parokopreĝejo Saint-Sulpice, posteno, kiun li plenumis dum 64 jaroj. En 1890 li postsekvis César Franck kiel orgenprofesoro ĉe la Pariza Konservatorio, kie li poste ankaŭ profesoriĝis pri kompozicio. Lian studentaron anis famaj komponistoj kaj orgenistoj kiel ekz. Louis Vierne, Arthur Honegger, Charles Tournemire, Darius Milhaud, Marcel Dupré, Edgar Varèse kaj Albert Schweitzer. Pro tio Widor estas rigardata kiel fondinto de la „franca orgenskolo“.

Widor ankaŭ aktivis ĵurnaliste, unue sub la kaŝnomo Auldétès kiel muzikkritikisto en la revuo Estaffette, ekde 1891 do kiel eldonanto de la revuo Le Piano Soleil. Eldiro de Widor transdonata de Albert Schweitzer montras la opinion de Widor pri la instrumento orgeno: „Orgenludi signifas manifesti volon plenigitan per la kontemplado de la eterno“.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Al liaj komponaĵoj apartenas multnombraj orgenverkoj, inter ili dek orgensimfonioj, muzika ĝenro kreita de li. krome li komponis mesojn (i.a. la meson op. 36 por du ĥoroj kaj du orgenoj, adaptita je la prezenteblecoj en St. Sulpice) kaj multnombrajn verkojn de aliaj ĝenroj (operoj, baletoj, voĉkanta muziko, ĉambra muziko kaj orkestra muziko). Tamen nuntempe nur liaj orgenverkoj estas koncertataj kun ioma reguleco. La orgensimfonioj de Widor ankaŭ en Germanio intertempe apartenas al la fiksa koncertrepertuaro kaj efikas bonege je grandaj orgenoj kun iomete katedraleca-eĥema akustiko. La disvastigo de la widora orgenverkaro decide kontribuis al tio, ke ankaŭ en Germanio oni pli kaj pli konstruis orgenojn laŭ franca-romantika-simfonia stilo. La orgensimfonioj no 9 kaj 10 de Widor baziĝas sur gregoriaj temoj, kio jam stile antaŭmontras sur lia lernanto Tournemire.

Liaj dek orgensimfonioj, komponitaj en la lasta triono de la 19-a jarcento, tradukas la formon kaj la sonecon de orkestrosimfonio sur la orgenon. Widor celas per ĉi tiu nomigo ne unuavice la imitadon de la romantika orkestro, sed la establadon de la orgeno kiel sonkorpo egalranga al tiu.

Kondiĉoj por tio estas la orgenkonstruaj novigoj de Aristide Cavaillé-Colls (1811-1899), kiu per siaj instrumentoj orientitaj je „simfonia“ sonestetiko inspiris la komponistojn siatempajn al laŭaj verkoj. Cavaillé-Coll decide influis la karieron de Widor, sendante lin 19-jarojn aĝan al studo ĉe Joseph Fétis (1784-1871) kaj Jaques-Nicolas Lemmens (1823-1881) en Bruselo kaj instalante lin en 1870 kiel orgenisto de la Pariza preĝejo Saint-Sulpice, kies orgenon li en 1862 konstruis kiel opus maximum.

La sekvatempe ekestanta orgenmuziko de Widor utiligas ĉi tiujn kondiĉoj je ideala maniero: Lia edukado permesas al li pliampleksigi la teknikajn limojn de la liatempa orgenludadon, ĉefe orientitan je la piano, kaj enkoduki orgenecan, virtuozan ludoteknikon, kiuj optimume imponigas la eblecojn de la instrumento. Samtempe li havis per la imponaj soneblecoj de la plej granda orgeno de Francio ne sufiĉe alte estimendan inspiradofonton.

Tial ne mirigas, ke Widor dediĉis siajn unuajn kvar simfoniojn (op. 13/1-4) al Cavaillé-Coll. Ili aperis en 1872 kaj kombinas klasikismajn preludojn kaj fugojn kun romantikaj karakterpecoj (andante cantabile, adaĝo) samkiel pompaj marŝoj kaj finaloj.

En la simfonioj op. 42 (aperintaj en 1879/1887) Widor sin montras sur la kulmino de sia kompona majstreco. Li manifestas sian majstran regadon de la instrumento per grandiozaj sonefikoj kaj artifikema komponteknikoj, la regadon de la granda formo en movimentoj de gigantaj mezuroj. El tiuj la kvina estas pro la finala tokato la plej fama. Kulmino de ĉi tiu evoluo estas la monumenta simfonio no 8 daŭranta unu horon.

Novan vojon surpaŝas la matura Widor finfine per la symphonie gothique op. 70 (1894) kaj la symphonie romane op. 73 (1899). Ili distingiĝas per pli milda, spiriteca karaktero samkiel pli libera, deklama stilo uzanta gregoriajn temojn. Tiuj ĉi ne nur difinas la karakteronde unuopaj movimentoj, sed ĉirkaŭprenas – simile al gvidmotivoj - la strukturaron de la respektiva verko.

Ankaŭ gregoriajn temojn prilaboras la malfrua verko de Widor, la suite latine op. 86, publikigita pli ol 27 jarojn post la symphonie romane. Kvankam pro siaj ses movimentoj kompareblaj kun la simfonioj, ĝia komponisto nomis ĝin suito, ĉar li ŝajne konsideris la dek simfoniojn kiel ferma tuteco.

Per la Trois nouvelles pièces op. 87 (1934) la 90-jara Widor verkas en la jaro de sia adiaŭo de Saint-Sulpice sian lastan komponaĵon entute: tri simplajn, mallongajn pecojn kun la sugestivaj titoloj Classique d’hier, Mystique kaj Classique d’aujourd’hui.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Orgeno solo[redakti | redakti fonton]

  • Symphonie pour orgue No. 1 op. 13 no. 1 (1872, Hamelle)
  • Symphonie pour orgue No. 2 op. 13 no. 2 (1872, Hamelle)
  • Symphonie pour orgue No. 3 op. 13 no. 3 (1872, Hamelle)
  • Symphonie pour orgue No. 4 op. 13 no. 4 (1872, Hamelle)
  • Marche Americaine (transskribo de Marcel Dupré : no. 11 des 12 Feuillets d’Album op. 31, Hamelle)
  • Symphonie pour orgue No. 5 op. 42 no. 1 (1887, Hamelle)
  • Symphonie pour orgue No. 6 op. 42 no. 2 (1887, Hamelle)
  • Symphonie pour orgue No. 7 op. 42 no. 3 (1887, Hamelle)
  • Symphonie pour orgue No. 8 op. 42 no. 4 (1887, Hamelle)
  • Marche Nuptiale op. 64 (1892) (transskribo de Conte d'Avril, Schott)
  • Symphonie pour orgue No. 9 "Gothique" op. 70 (1895, Schott)
  • Symphonie pour orgue No. 10 "Romane" op. 73 (1900, Hamelle)
  • Bach's Memento (1925, Hamelle)
  • Suite Latine op. 86 (1927, Durand)
  • Trois Nouvelles Pièces op. 87 (1934, Durand)

Piano solo[redakti | redakti fonton]

  • Airs de ballet op. 4 (Hamelle)
  • Scherzo Brilliant op. 5
  • Sérénade op. 6
  • La prière op. 7
  • L'orientale, scherzo op. 8
  • Caprice op. 9
  • Sérénade op. 10 (Hamelle)
  • 3 Valses op. 11 (Hamelle)
  • Impromptu op. 12 (Hamelle)
  • 6 Morceau de Salon op. 15 (1872, Hamelle)
  • Prelude, andante et final op. 17
  • Scènes de Bal op. 20
  • 6 Valses caractéristiques op. 26 (1877, Hamelle)
  • 12 Feuillets d’Album op. 31 (1877, Hamelle)
  • Conte d'Automne op. 42 no. 1 (1904, Hamelle) (transskribo de la dua movimento prenata el la Symphonie pour orgue No. 5)
  • Toccata op. 42 no. 1 (transskribo de la 5-a mvt el la Symphonie pour orgue No. 5) (Hamelle)
  • Dans les bois op. 44
  • Romance op. 46
  • Suite polonaise op. 51 (1885, Hamelle)
  • Suite op. 58 (1887)
  • Carnaval op. 61
  • Suite Écossaise op.78 (1905)
  • Variations de concert sur un thème original (1867)
  • La Barque (Fantaisie Italienne) (1877, Durand)
  • La Corricolo (Fantaisie Italienne) (1877, Durand)
  • Scherzo-Valse (1878, Durand)
  • Fileuse (1909)

Du pianoj[redakti | redakti fonton]

  • Sérénade op. 10 (arragement Frène) (Hamelle)
  • Symphony No. 1 op. 16 (Durand)
  • March americaine op. 31 no. 11 (1890, Hamelle)
  • Piano Concerto No. 1 op. 39 (1876, Hamelle)
  • Toccata op. 42 no. 1 (aranĝite de Isidor Philipp) (transskribo de la 5-a movimento de la Symphonie pour orgue No. 5) (Schirmer)
  • Symphony No. 2 op. 54 (Durand)
  • Fantaisie op. 62 (Durand)
  • Contes d'Avril op. 64 (Schott)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Quintette avec piano op. 7 (1890, Hamelle)
  • Sérénade op. 10 (1883, Hamelle) - piano, fluto, violono, violonĉelo kaj harmoniumo
  • Sérénade op. 10 - violono, violonĉelo kaj piano (Hamelle)
  • Sérénade op. 10 - violono kaj piano (ar. Bordes) (Hamelle)
  • Sérénade op. 10 - violonĉelo kaj piano (ar. Delsart) (Hamelle)
  • Sérénade op. 10 - violono, violonĉelo kaj piano (Hamelle)
  • Valse op. 11 no. 1 – violono kaj piano (Hamelle)
  • Valse impromptu op. 15 no. 6 - violono kaj piano (Hamelle)
  • Piano Trio op. 19 - piano, violono kaj violonĉelo (1875, Hamelle)
  • Suite op. 21 nos.1-3 - piano kaj violono (Hamelle)
  • 3 Pieces op. 21 - violonĉelo kaj piano (Hamelle)
  • Valse op. 26 no. 6 - piano kaj violono (Hamelle)
  • Suite op. 34 - Flûte et Piano (1898) (Heugel)
  • Toccata op. 42 no. 1 (transcription du 5e mouvement de la Symphonie pour orgue No. 5) (Hamelle)
  • Sonate op. 50 - violono kaj piano (Hamelle)
  • Soirs d'Alsace - 4 Duos op. 52 - violono, violonĉelo kaj piano (1908) (Hamelle)
  • Cavatine op. 57 - violono kaj piano
  • Piano Quartet op. 66 - violono, vjolo, violonĉelo kaj piano (1891, Durand)
  • Piano Quintet op. 68 - 2 violonoj, vjolo, violonĉelo kaj piano (1896, Durand)
  • Introduction et Rondo op. 72 - klarneto kaj piano (1898, Leduc)
  • Suite op. 76 - violono kaj piano (Hamelle)
  • Sonate op. 79 - violono kaj piano (Heugel)
  • Sonate op. 80 - Violoncelle et Piano (Heugel)
  • Salvum fac populum tuum op. 84 - 3 trumpetoj, 3 trombonoj, frapinstrumentoj kaj orgeno (Heugel)
  • Humoresque - violono, violonĉelo kaj piano
  • 4 Pièces - violono, violonĉelo kaj piano (1890)
  • 6 Duos - piano kaj harmoniumo (1891, Pérégally & Parvy Fils)
  • Sérénade - piano kaj harmoniumo (1905, Schott)
  • 4 Duos - violono, violonĉelo kaj piano (1908)
  • 3 Pièces – hobojo kaj piano (1891)
  • Suite – violonĉelo kaj piano (1912)
  • Suite Florentine – fluto aŭ violono kaj piano (1920)

Orkestraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Symphonie No. 1 op. 16 (1870, Durand)
  • Concerto pour piano et orchestre No. 1 op. 39 (1876, Hamelle)
  • Concerto pour Violoncelle et orchestre op. 41 (1882, Hamelle)
  • Symphonie pour orgue et orchestre op. 42 (1882, A-R Editions)
  • Chant séculaire op. 49 - por soprano solo, ĥoro kaj orkestro
  • Symphonie No. 2 op. 54 (1886, Heugel)
  • Maître Ambros op. 56 (Hamelle) por orkestro
  • La nuit de Walpurgis - poème symphonique op. 60 (1887, Hamelle) – ĥoro kaj orkestro
  • Fantaisie op. 62 (1889, Durand) - por piano kaj orkestro
  • Contes d'Avril op. 64 (Heugel) - por orkestro
  • Symphony No. 3 op. 69 (1894, Schott) - por orgeno kaj orkestro
  • Choral et Variations op. 74 (1900, Leduc) - por harpo kaj orkestro
  • Concerto pour piano et orchestre No. 2 op. 77 (1906, Heugel)
  • Sinfonia sacra op. 81 (1908, Otto Junne) - por orgeno kaj orkestro
  • Symphonie antique op. 83 (1911, Heugel) - por solistoj, ĥoro, orgeno kaj orkestro
  • La Korrigane WoO (1882, Heugel) - por orkestro
  • Ouverture espagnole (1897, Heugel) - por orkestro

Voĉkantaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • O Salutaris op. 8 (Hamelle) - kontralto aŭ baritono kaj orgeno
  • 6 Mélodies op. 14 (1872, Hamelle)- voĉo kaj piano
  • Tantum ergo op. 18 no. 1 (Hamelle) - por vira ĥoro, miksita ĥoro kaj orgeno
  • Regina coeli op. 18 no. 2 (Hamelle) - por vira ĥoro, miksita ĥoro kaj orgeno
  • 6 Mélodies op. 22 (1875, Hamelle) - voĉo kaj piano
  • Quam dilecta tabernacula tua op. 23 no. 1 (1876, Hamelle) - ĥoro kaj granda orgeno
  • Tu es Petrus op. 23 no. 2 (1876, Hamelle) - ĥoro kaj granda orgeno
  • Surrexit a mortuis (Sacerdos et pontifex) op. 23 no. 3 (1876, Hamelle) - ĥoro kaj granda orgeno
  • Ave Maria op. 24 (Hamelle) - mezosoprano, harpo kaj orgeno
  • 3 Choruses op. 25 (Hamelle) – por miksita ĥoro
  • 3 Mélodies op. 28 - voĉo kaj piano
  • 2 Duos op. 30 - soprano, kontralto kaj piano
  • 3 Mélodies italiennes op. 32 (Hamelle) - voĉo kaj piano
  • 3 Mélodies italiennes op. 35 (Hamelle) - voĉo kaj piano
  • Messe op. 36 (1890, Hamelle) - ĥoro kaj granda orgeno
  • 6 Mélodies op. 37 (Hamelle) - voĉo kaj piano
  • 2 Duos op. 40 (Hamelle) - soprano, kontralto kaj piano
  • 6 Mélodies op. 43 (Hamelle) - voĉo kaj piano
  • 6 Mélodies op. 47 (Hamelle) - voĉo kaj piano
  • 6 Mélodies op. 53 - voĉo kaj piano
  • Ave Maria op. 59 - voĉo kaj organo
  • O salutaris op. 63 - voĉo, violono aŭ violonĉelo kaj orgeno
  • Soirs d'été op. 63 (1889, Durand) - voĉo kaj piano
  • Mon bras pressait (Hamelle) - soprano kaj piano
  • Contemplation (Hamelle) - mezosoprano kaj piano
  • Ecce Joanna, Alleluia! (Schola Cantorum) – miksita ĥoro kaj orgeno
  • Psalm 112 (1879) - ĥoro, granda orgeno kaj orkestro

Teatra muziko[redakti | redakti fonton]

  • Conte d'Avril (1885)
  • Maître Ambros : drame lyrique en 4 actes et 5 tableaŭ de François Coppée & Auguste Dorchain (réduction pour piano publiée chez Heugel, 1886)
  • Les pêcheurs de Saint-Jean (1904, Heugel)
  • Nerto WoO (1924, Heugel)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ben van Oosten: Charles-Marie Widor, Vater der Orgelsymphonie. Peter Ewers, Paderborn 1997, ISBN 3-928243-04-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]