Patrick Augustine Sheehan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de la pastro kaj verkisto Sheehan
La paroĥa domo en Doneraile, Graflando Cork

Patrick Augustine SHEEHAN (naskiĝinta en la 17-a de marto 1852 en Mallow, mortinta en la 5-a de oktobro 1913 en Cork) estis irlanda romkatolika pastro, politikisto kaj verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la tria de kvin gefiloj de Patrick Sheehan kaj Johanna Regan, etkomercistoj en Mallow. Laŭ la registro paroĥa de Mallow li baptitis en la ĉefa preĝejo de la tiama paroĥestro J.C. Wigmore. Ĉeestis kiel geatestantoj Timothy Cronin e Mary Ann Relehan.

Tre malmultaj estas precizaj informoj pri la unuaj vivojaroj. De la junuleco li ofte malsanis. Laŭ la memoroj de samklasano li taksitis kiel revema kamarado kun distanco je aliaj: dume la aliaj ludis kaj kriis en la tagmezaj paŭzoj, Patrick retiriĝis sub arbedon por pensi, legi, kontempli la nubojn kaj la kristalajn akvojn de loka rojo.

Kiel 11-jaraĝulo li orfiĝis kun du fratinoj kaj unu pli maljuna frato. Sheehan fariĝis edukoto de la tiama paroĥestro de Mallow, John McCarthy kiu elektitis en 1874 episkopo de Cloyne. Tiutempe la fratinoj Hannah kaj Margaret okupiĝis pri la dommastrumado kaj la eduko de siaj pli maljunaj fratoj; por ili estis la plano akceptiĝi kiel lernantoj en la Dioceza gimnazio de Saint Colman en la jaro 1866-a. Hannah kaj Margaret elektis la vivon monaĥinan ĉe la Fratinoj de la miserikordo: unu nomiĝis Fratino Maria Agostina, la alia Fratino Maria Stanislao. La laste menciita iĝis lernejestrino ĝis sia morto (17.1.1871). La plej juna frato mortis 7 jara. Sheehan memoris la jenon pri la tempo bazlerneja skribante pri la instruisto: "Liaj konoj estis malvastaj, sed kion li sciis li sukcesege transdonis al la lernantoj. Ne malofte li uzis la bastonon por punadoj."

William O'Brien, fama ĵurnalisto kaj parlamenta deputito, kies aleancano politika iĝis Sheehan pli malfrue, estis samklasano. Sheehan estis frekventanta la lastajn klasŝtupojn en la Dioceza kolegio Saint Colman's College en la urbo Fermoy dum la tempo de la ribelo de la Fenian-oj, movado naciema irlanda (1867). La travivaĵoj tiamaj ege impresis la adoleskanton kaj estis raportitaj poste en la romano The Graves at Kilmorna - kaj ne nur tie. Post la abiturienta ekzameno Sheehan eniris la 25-an de aŭguston 1869 la famegan porpastran seminarion de la Kolegio Sankta Patriko en Maynooth/Graflando Kildare. Malgraŭ sparta medio kaj malsaniĝemeco li sukcesis jam pli frue ol laŭplane priskribite finstudi. Li senditis fare de lia subtenanto la episkopo McCarthy en la seminarion de la Vincentanoj en la urbo Cork. Li ordinitis fare de Monsinjoro (episkopa moŝto de Cork]] en la Katedralo Sanktaj Mario kaj Ano en la 18-an de aprilo 1875. La unua sankta meso legitis de Sheehan en la kapelo de la Instituto de la Fratinoj mizerikordaj en la naskiĝurbo Mallow.

Politikisto[redakti | redakti fonton]

Dum lia paroko en Doneraile, kanono Sheehan establis la kutimon de semajnaj renkontiĝoj kun siaj paroĥanoj kiuj estis tenitaj en dimanĉa posttagmezoj. En la fruaj jaroj, tiuj renkontiĝoj koncentriĝis ofte pri informado pri la kondiĉoj de terenakiro por kultivado. Sheehan koncentriĝis pri antaŭenigado de modernaj agrikulturaj metodoj, precipe en plugado kaj laktofarmado. La samaj renkontiĝoj ankaŭ rezultigis longan serion da sociaj plibonigoj en la urbo de Doneraile kiel la instalaĵon de moderna akvoprovizadsistemo kaj la konstruon de progresinta elektrizinstalaĵo.

Li ankaŭ ekspluatis la irlandan Laboristoj-Leĝon (1883) por anstataŭigi disfalintajn domojn per moderna loĝejoj. Li strebis eviti agrarajn tumultojn kaj certigi religian liberecon. Tiu praktika socia engaĝiĝo de Sheehan devas esti komprenita en la pli larĝa kunteksto de la katolika intelekta respondo al la defioj de kapitalismo, marksismo kaj socialismo; al tio modelis la papa encikliko Rerum Novarum (1891) de la reformpapo Leono la 13-a.

En 1913, la sekretario de la tiama episkopo William Browne, priskribis Sheehan per tiuj vortoj: "Li ĉiam estis galanta kaj ĝentila, kompreneble, sed tre senvoĉa. Kiam li unue venis hejmen kiel juna pastro de Anglio, li estis postenigita ĉi tie en Queenstown. Mi opinias ke lia silenta, hezitema maniero konservintus homojn en respekto de li. Ankoraŭ kiam li mortis, la tuta pli maljuna generacio povis rakonti de sia senpompa bonvolemo, precipe al la senhavuloj kaj malsana".

En 1904 li estis nomumita Kanoniko de la Ĉapitro de Cloyne kaj asignita al la prebendulo de Kilenemer. Li estis honorita per doktoreco en februaro 1902 fare de Leono la 13-a. En aŭgusto 1902, li estis la ricevanto de Doktoreco en Literaturo de la Universitato de Sankta Alberto La Granda, Wichita, Kansaso.

Letero de li el la 1900-a jaro

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

La literatura kariero de Sheehan modeste komenciĝis en 1881 kun serio de eseoj publikigitaj en La Irlanda Eklezia Raportilo pri subjektoj etendiĝantaj de kristanisma instruo en mezaj lernejoj ĝis la efikoj de elmigrado sur la eklezio; de la filozofio de Ralph Waldo Emerson ĝis la politika signifo de Gambetta en postmilita Francio; de liberala penso en Usono ĝis teologia kritiko de fluo de sacerdotista pensado en Anglio kaj en Usono, kiu taksis Sanktan Aŭgustenon de Hipono kiel la Martenon Luteron de lia epoko. En tempo de intensa avantaĝo en eduko kaj instruaj metodoj je Irlando, li faris signifan impreson sur publika diskuto tirante atenton al eŭropaj instruaj teorioj kaj precipe al la graveco de la germanaj universitatoj.

Dum tiu frua periodo, Sheehan komencis longan kunlaboradon kun: Irlanda Monata Revuo, fondita en Dublino en 1873 fare de T. A. Finlay kaj Fr. Matthew Russell, S.J.; la Dublina Revizio, kvaronjara revuo por alta literatura merito, fondite por la difuzo de katolika teologio en 1836 fare de Nicholas Wiseman, Daniel O'Connell kaj Michael Joseph Quin; La Katolika Vero-Socio, establita en 1884 fare de Herbert Vaughan por la populara apogo al katolika doktrino. Pluraj pamfletoj estus skribitaj fare de li por la katolika Vero-Societo pri subjektoj kiel ekzemple Pensoj pri la Senmakula koncipiĝo, La Kantiko de la Magnificat, kaj Personaj kaj Sociaj Respondecoj.

Li altiris multe da atento en Irlando, Anglio, sur la kontinento same kiel en Usono pere de siaj observaĵoj en literaturaj kaj religiaj revuoj en temoj ligitaj al klerikala vivo, eduko kaj filozofio. Li skribis la rakontojn de kelkaj infanoj kaj publikigis verkojn de poezio, predikojn kaj trankvilajn eseojn. Pluraj de liaj libroj estis tradukitaj kaj publikigitaj en la germana, la franca, irlanda, hungara, la pola, la ĉeĥa, la slovena, la hispana, ukrainian, la nederlanda, la flandra kaj la itala.

Sheehan estas plej bone memorita kiel romanverkisto; en lia romano My New Curate, rakontas li okazaĵon de klerikula nomumo kiu povas bone esti aŭtobiografia kaj rilati al lia alveno en Doneraile: "La episkopo alvokis mi kaj diris, en tono kiun mi nomus de kompato aŭ malestimo (sed li estis malkapabla de ambaŭ, ĉar li estis plena de bonfarado kaj sincereco!) la jenon: 'Patro Dan, vi estas literaturisto, mi komprenas. Kilronan estas vaka. Vi havos amason da tempon por poetistado kaj sonĝado tie. Kion vi diras pri tio?' Kvankam mia koro batis de ĝojo, mi kviete dankis lin. Sed, kiam mi estis sufiĉe longe for de la episkopa vido, mi ĵetis mian ĉapelon en la aeron, kaj kriegis kiel knaba lernanto: Hura!!!" '".

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Geoffrey Austin, Student (1895)
  • The Triumph of Failure (1901)
  • My New Curate (1899)
  • Mariae Corona Collection of Sermons and Essays
  • Luke Delmege(1901)
  • Mon Nouveau Vicaire, Éditions Pierre Dumont, Limoges 1901
  • The Canticle of the Magnificat, Dublin 1901
  • Under the Cedars and the Stars, Dolphin Press, Philadelphia 1903.
  • Under the Cedars and the Stars, Brown and Nolan, Dublin 1904 (for the Catholic Truth Society of Ireland).
  • Under the Cedars and the Stars, Benziger Brothers, New York 1906.
  • Glenanaar (1905)
  • A Spoiled Priest and Other Stories (1905)
  • Early Essays and Lectures. London: Longmans, Green, & Co., 1906.
  • Lisheen (1907)
  • Parerga (1908)
  • The Blindness of Dr. Gray, or, The Final Law (1909)
  • The Intellectuals. An Experiment in Irish High Club-Life (1911)
  • The Queen's Fillet (1911)
  • Miriam Lucas (1912)
  • The Graves at Kilmorna (1915)
  • Sermons, New York, 1920
  • Cithara Mea. Poems
  • Our Personal and Social Responsibilities, Dublin
  • An Aged and Youthful Confessor, Dublin
  • Thoughts on the Immaculate Conception, Dublin 1924
  • Tristram Lloyd, (1928)
  • The Greatest Doctor, Dublin 1930
  • How Character is Formed, Dublin 1933

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anonyme, Der Erfolg des Mißerfolges dans Stimmen aus Maria-Laac, vol. LXV (1903), paĝo.
  • Joseph Spillmann, Lukas Delmege dans Stimmen aus Maria-Laac, vol. LXVI (1904), paĝo
  • Et Cetera, dans The Tablet of October 22, 1913
  • A Sister of the Presentation Convent, Doneraile, A Souvenir of Canon Sheehan, London 1914
  • Herman Heuser, Canon Sheehan of Doneraile, London 1917
  • Francis Boyle, Canon Shehan: a Sketch of his Life and Works, M.H. Gill & Son, Dublin 1927
  • William F. P. Stockley, Essays in Irish Biography, Cork 1933
  • J. Metzger, Das Katolische Schrifttum im heutigen England, Munich 1937
  • M.P. Linehan, Canon Sheehan of Doneraile: Priest, Novelist, Man of Letters, Talbot Press, Dublin 1952.
  • J. Hennig, A Note on Canon Sheehan's Interest in German Literature dans The Modern Language Review, 49 [1954], paĝo.
  • Brendan Clifford, Canon Sheehan: À Turbulent Priest, Irish Heritage Society, 1990 (ISBN 1-873063-00-8)
  • Michael Barry, By Pen and Pulpit: Life and Times of the Author Canon Sheehan, Saturn Books, 1990 (ISBN 0-9515387-1-3)
  • David Henry Burton (edt.), Holmes-Sheehan Correspondence: Letters of Justice *Oliver Wendell Holmes, Jn. and Canon Patrick Augustine Sheehan, Fordham University Press, revised edition 1993 ISBN|0-8232-1525-3
  • Catherine Candy, Priestly Fictions: Popular Irish Novelists of the Early 20th. Century; Patrick A. Sheehan, Joseph Guinam, Gerald O'Donovan, Wolfhound Press, Dublin 1995
  • Robert Forde, Canon Sheehan: Unpublished Manuscripts 1 dans Journal of the Mallow Field Club, no. 13 [1995]
  • Ruth Fleishmann, Catholic Nationalism in the Irish Revival: À Study of Canon
  • Sheehan 1852-1913, Palgrave Mcmillan, 1997 (ISBN 0-312-17366-0)
  • Gerard Moran (edt.), Radical Irish Priests, 1660-1970, Four Courts Press, Dublin, 1998 (ISBN 1-85182-249-6)
  • Robert Forde, Canon Sheehan: Unpublished Manuscripts 2 (en: Journal of the Mallow Field Club 20/2002)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Patrick Augustine Sheehan en la itala Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]