Rerum Novarum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rerum Novarum
encikliko
Aŭtoroj
Aŭtoro Leono la 13-a
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 15-a de majo 1891
Loko Vatikano
vdr
SOCIALAJ ENCIKLIKOJ
“RERUM NOVARUM" = PRI LA LASTAJ NOVAĴOJ
Blazonŝildo de papo Leono la 13-a
Blazonŝildo de papo Leono la 13-a
Blazonŝildo de la papo Leono la 13-a.
aŭtoro = Leono la 13-a
dato = 15-a de majo 1891
adresitoj = La kristanaj popoloj kaj, ne rekte, al ĉiuj registaroj
temoj = Pri la Socio problemo: protekto de laboristoj, rajto asociiĝi, kontraŭ lacigaj laboroj por virinoj kaj infanoj, devo de la ŝtato defendi per leĝoj la malriĉulojn, rifuzo pri la klasbatalo
ordo = La unua en la ordo de la Socialaj Enciklikoj
graveco = Tiu encikliko grande kontribuis el la formiĝo de la Katolika sociala doktrino
reagoj = ĝenerale konsentege. En la katolika mondo naskiĝis sennombraj sociaj iniciatoj

Rerum Novarum (el la latina lingvo= Pri la novaj aĵoj) estas la titolo de la sociala encikliko promulgita la 15-an de majo 1891 de papo Leono la 13-a per kiu unuafojon la Katolika eklezio aŭtoritatece alprenis pozicion pri la socialaj problemoj kaj originis la fiksadon de la modernan socialan doktrinon kristanan.

La sociala doktrino de la Katolika Eklezio vojo meza inter kapitalismo kaj socialismo[redakti | redakti fonton]

La katolikaj movadoj, eĉ tiu interesiĝanta kaj batalanta en la medio de la sociaj kontrastoj, dividiĝis en diversaj pensfluoj rilate la kapitalismon galope antaŭenirantan: estis kiuj volis alproksimiĝon al la movadoj socialistaj, ankaŭ por ne allasi la laboristajn amasojn en la kaptilo de la ateismo asertata kaj disvastigata de marxistaj, krom pro motivoj de sociala justeco; aliaj limiĝis al aŭspicio de sincera beno al la moderna progreso industria kaj komerca: kvazaŭ antaŭvidante ke la socia kontrasto kaj la klasbatalo trovos, iom post iom, sian pacan ekvilibron: sume speco de "laissez faire"; tria fluo, eble la plej nombra, nostalgiis pri la mezepola, sed modernigita,Korporaciismo, en kiu ĉiu klaso instalu kaj progresu ankaŭ “salajre”, nome reveno al la mezepokaj ekonomiaj metodoj kaj institutoj: per tiu alestiĝo oni esperis kaj antaŭvidigis la repacigon socian kaj ne nur.

La originaleco de encikliko kuŝas en ĝia mezumo-perado: la papo, sin metante ekzakte mezen de la du partioj, admonas ke la laboristoj ne sin allasu al violenta revolucia reago aŭ al envio aŭ malamo al la riĉuloj; kaj samtempe admonas kaj pruvas ke estas devo de la dungantoj mildigi la sintenon kun la dungitoj kaj forlasi sklavismon al kiu estis, fakte, submetitaj la laboristoj. Li aprobas la laboristajn asociojn “ĉu de nuraj laboristoj ĉu de laboristoj kaj mastroj por harmoniigi la laboron kaj salajron”.[1]. Fine Li incitas la kristanan laboristaron formi siajn proprajn asociojn anstataŭ adheri al “organizoj kontraŭaj al la kristana pensaro kaj al la kristanaj institucioj» [2].

La encikliko esprimas kondamnon rilate socialismon, [3] la teorion de la klasbatalon, de la framasonismon, kaj sugestas preferi ke la “socia problemo estu solvata per kombinita agado de la Eklezio, Ŝtato, dungitoj kaj kaj dungitoj.

La agado por protekti la klasojn plej feblajn[redakti | redakti fonton]

[...] se per la laboro ekĉesa kaj maltaŭga al la sekso aŭ al la aĝo estas akirigita damaĝo al la sano de la laboristoj: en tiuj kazoj devas interveni, ene de la oportunaj limoj, la forto kaj la aŭtoritateco de la leĝoj”. (n. 29)

“En la protekto de la rajtoj de privatuloj, oni devas apartan protektan atenton por la febluloj kaj malriĉuloj. La klaso de riĉulojm forte el si mem, bezonas malpli da publika asistado; la malriĉaj pleboj, kiuj suferas pro manko de sia protekta subteno, postulas ĝin trovi en la patrocinado de la ŝtato. Tial, la laboristoj, kiuj troviĝas en la nombro de la febluloj kaj bezonuloj, la ŝtato devas aldirekti siajn zorgojn kaj favorpreskribojn”. (n.29)

Intense celate protekti la rajtojn de la virinoj kaj infanoj, kiuj ofte estis la laboristoj plej ekspluatataj, la encikliko proponas ankaŭ rezervi por la virinoj taskojn al li pli konvena, ankaŭ vidpunkte de la moralo kaj de iliaj rolo en la edukado de la gefiloj, ofte multenombra.

”Laboro-situacion ekzekuteblan nur de viro alta kaj robusta, ne laŭracias ĝin asigni al virino aŭ al infano. [...] Certaj laboroj ne taŭgas por virinoj, kiuj pro sia naturo plitaŭgas por la hejmaĵoj, kiu grandege kontribuas protekto la honestecon de la “milda sekso”, kaj havas naturan taŭgecon kun la edukado de la gefiloj kaj la prospero de la domo”. (n. 33)

La preparado, disvolviĝoj kaj la kunteksto[redakti | redakti fonton]

La encikliko estis ebligita de la verkoj de la pioniroj de ekonomia personismo: ekzemple, de jezuito Luigi Taparelli D'Azeglio kaj laika filozofo Matteo Liberatore. La dua estis unu el la redaktoroj kune kun dominikano kardimalo Zigliara. Tiu kultura laboro estis samtempe iniciatita ankaŭ en en la katolikaj medioj de Francio kaj Germanio, Belgio kto. Interesis, kaj influis, la tutan katolikan mondon ankaŭ la sociaj spertoj, por sindikate protekti la laboristojn, de katolikaj germanaj (vidu: Wilhelm Emmanuel von Ketteler kaj Socia katolikismo aŭ kristana socialismo.

La ideoj de la “Rerum Novarum” estis reprenitaj, integritaj, kaj ĝisdatigitaj laŭlonge de la 19-a jarcento en la “Quadragesimo anno” de papo Pio la 11-a, en la Mater et Magistra de papo Johano la 23-a, en la Populorum Progressio de papo Paŭlo la 6-a, en la Laborem Exercens , en la Sollicitudo Rei Socialis kaj Centesimus Annus de papo Johano Paŭlo la 2-a.

La “Rerum Novarum”, laŭ multaj esploristoj pri la historiaj kaj kulturaj eventoj de la 19-a jarcento, estas gravega dokumento, kiuj kune kun la Manifesto de la Komunista Partio de Marx kaj Engels kaj kune kun “Eseo pri la libero” de John Stuart Mill povas liveri kompletan kadron de la sociajn poziciojn regantajn en okazo de la plifortiĝo de la burĝa klaso kaj de la laboristaj amasoj kiuj kune enorme influos en la historio de la moderna mondo.

Frazo-koncepto kiu restis en la memoro[redakti | redakti fonton]

“La laboro ne estas varo”. Ĉi-tie laboro anstataŭas “laboriston” kiu vere ne estas “varo” ĉar la laboro estas ankaŭ “varo”, diras ekonomiistoj. Se estas ignorata la persono laboranta, eĉ tiu ĉi fariĝas “varo!”: tion rifuzas la Rerum Novarum.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rerum Novarum, 36
  2. Rerum Novarum, 40
  3. Urĝas informi ke tiam oni malfacile oni distingis socialismojn kaj komunismon. Ĉiukaze la kondamno fontas el la opono al religio kvazaŭ religio estus la matrico de la danĝeroj akompanataj la kresko de kapitalismo kaj de ties opreso

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Portalo:Dokumentoj de la katolika Eklezio