Paul Bourget

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Bourget (1852-1935).

Paul Charles Joseph BOURGET (naskiĝis la 2-an de septembro 1852 en Amiens, mortis la 25-an de decembro 1935 en Parizo) estis franca verkisto kiu ĉefe verkis por la romanĝenro. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li pasigis la junajn jarojn en Clermont-Ferrand, kie la patro estis universitata profesoro kaj poste supra oficisto en la edukadadministrado. Kiel 15-jaraĝulo li venis al Parizo kaj finfaris la lastajn gimnaziajn jarojn ĉe la renomita Liceo Louis-le-Grand. En 1870 li rekte travivis la ribelon de la Pariza Komunumo: estante unue favore al la insurekciantoj li baldaŭ estis agacita kaj la tuto sume helpis plifortigi liajn konservemajn sintenojn. Dum la sekvanta literaturstudo li ekhavis kontakojn al la poetogrupo de la Parnasa skolo, verkis lirikaĵojn (kiujn li en 1875 publikigis unuafoje, en Berlino) kaj estis ankaŭ literaturĵurnalisto kaj teatra kritikisto. Dum tiu tempo li ekkonatiĝis kun Léon Bloy.

Ĉirkaŭ 1880 li skribis serion da spritozaj portretoj de gravaj pli modernaj aŭtoroj, i.a. ankaŭ de Charles Baudelaire, Ernest Renan, Stendhal, Hippolyte Taine. Ili eldonitis en 1883 en la tre atentita volumo Essais de psychologie contemporaine. Poste li iĝis romanisto, kiu koncentriĝis sur la psikologion de la romanfiguroj kaj konscience distanciĝis per tio de la Naturalismo laŭ la modelo de Edmond de Goncourt, Jules de Goncourt respektive de Zola. La plej konataj titoloj de tiuj ĉi romanjaroj estis Cruelle énigme (1885), Un Crime d'amour (1886),André Cornélis (1887), Mensonges (1887) kaj antaŭ ĉio Le Disciple (1889). La intrigo de la laste menciita verko pasas en nobla pariza ĉirkaŭaĵo kaj temas pri malsane memkritikema ulo kaj sinmortigo de juna virino kiu amas lin, tentas lin, kondukas lin ĝismorten.

Poste Bourget okupiĝis pri pli moralenhavaj romanoj ovaciitaj de katolika, monarkiema, naciema, burĝa, virina legantaro. Ili ĉiuj garantiis ĝis la eksplodo de la Unua mondmilito grandajn vendokvantojn.

En 1894 li iĝis membro de la Franca Akademio. En 1898, kulmino de la Dreyfus-skandalo, Bourget estis kontraŭdreyfusulo kaj simpatianto de la naciema movado Action Française.

Ekde 1901 li returniĝis al la infana pieco kaj traktis enromane tiajn temojn. Post kiam la mondo, pri kiu kaj por kiu li estis skribinta, pereis, li pli kaj pli neglektitis malgraŭ daŭra fekunda produktado.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ĉe mens- kaj socialhistoriistoj la romanoj de Bourget iĝis esplorfontego pri vivmanieroj kaj mondbildoj de la parizaj burĝoj de dum Belle Époque.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1874 La vie inquiète
  • 1877 Edel
  • 1882 Les Aveux
  • 1883 Ernest Renan
  • 1883 Essais de psychologie contemporaine
  • 1884 L’Irréparable
  • 1885 Une cruelle énigme
  • 1885 Nouveaux essais de psychologie contemporaine
  • 1885 Poésies, 2 vol.
  • 1886 Un crime d’amour
  • 1887 André Cornélis
  • 1887 Mensonges
  • 1887 Poésies (1876-1882)
  • 1888 Études et portraits, 2 vol.
  • 1888 Premier amour ; deuxième amour
  • 1889 Le Disciple
  • 1889 Pastels, dix portraits de femmes
  • 1890 Un cœur de femme
  • 1890 Physiologie de l’amour moderne
  • 1891 Nouveaux pastels
  • 1891 Sensations d’Italie
  • 1892 Cosmopolis
  • 1892 Terre promise
  • 1893 Un scrupule
  • 1894 Steeple-chase
  • 1895 Outre-Mer
  • 1896 L’idylle tragique
  • 1897 Voyageuses
  • 1898 La duchesse bleue
  • 1898 Complications sentimentales
  • 1899 Essais de psychologie contemporaine (eldono definitiva)
  • 1900 Un homme d’affaires
  • 1902 L’Étape. Monique
  • 1902 Le luxe des autres (en kunlaboro kun H. Amic)
  • 1902 L’Eau profonde
  • 1903 Études et portraits III
  • 1903 Les pas dans les pas
  • 1904 Un divorce
  • 1906 Études et portraits IV
  • 1907 L’Émigré
  • 1908 Les détours du cœur
  • 1908 Un divorce (helpate de A. Cury)
  • 1910 Un cas de conscience (kune kun S. Basset)
  • 1910 La Barricade
  • 1911 Le Tribun
  • 1911 L’envers du décor
  • 1912 Pages de critique et de doctrine
  • 1914 Démon de midi
  • 1915 Le sens de la mort
  • 1917 Lazarine
  • 1918 Némésis
  • 1919 Laurence Albani
  • 1919 Le Justicier
  • 1920 Anomalies
  • 1921 Un drame dans le monde
  • 1922 Nouvelles pages de critique et de doctrine
  • 1924 Cœur pensif ne sait où il va
  • 1924 La Geôle
  • 1927 Nos actes nous suivent

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nicolas Di Méo: Le cosmopolitisme dans la littérature française. De Paul Bourget à Marguerite Yourcenar. Droz, Genf 2009, ISBN 978-2-600-01311-6.
  • Monika D. Kautenburger: Vom „roman expérimental“ zum „roman psychologiuqe“. Medizin und Psychologie in Romanen des ausgehenden 19. Jahrhunderts von Emile Zola bis Paul Bourget. Lang Verlag, Frankfurt/M. 2003, ISBN 3-631-51424-7.
  • Anne Martin-Fugier: La bourgeoise. La femme au temps de Paul Bourget. Grand Livres du Mois, Paris 1998, ISBN 2-7028-1889-7.
  • Marie-Gracieuse Martin-Gistucci: Paul Bourget et l'Italie. Slatkine, Genf 1985, ISBN 2-05-100693-8 (Veröffentlichung zu Ehren von Paul Bourgets 50. Todestag).
  • Joelle Stoupy: Maître de l'heure. Die Rezeption Paul Bourgets in der deutschsprachigen Literatur um 1890; Hermann Bahr, Hugo von Hofmannsthal, Leopold von Andrian, Heinrich Mann, Thomas Mann und Friedrich Nietzsche. Lang Verlag, Frankfurt/M. 1996, ISBN 3-631-47935-2 (zugl. Dissertation, Universität Frankfurt/M. 1994).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]