Hermann Bahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hermann Bahr
Hermann Bahr 1891.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1863 (1863-07-19)
en Linz
Morto 15-an de januaro 1934 (1934-01-15) (70-jara)
en Munkeno
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco AŭstrioAŭstrio-Hungario [#]
Alma mater Ĉernivca Universitato [#]
Familio
Patro Alois Bahr [#]
Gefratoj Otto Bahr [#]
Profesio
Okupo dramaturgo • literaturkritikisto • teatra reĝisoro • verkisto • theatre critic • ĵurnalisto • prozisto • opiniĵurnalisto [#]
Aktiva dum 1887– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Hermann Bahr (1904)

Hermann BAHR (naskiĝis la 19-an de julio 1863 en Linz; mortis la 15-an de januaro 1934 en Munkeno) estis aŭstra verkisto, kritikisto kaj reĝisoro. Li estis mentoro de la grupo Jung-Wien.

Li studis en Vieno, Graz, Czernowitz kaj Berlino klasikan filologion, ekonomion kaj juron. Post vojaĝoj tra Eŭropo kaj Norda Afriko li laboris kiel redaktoro kaj eldonisto en Berlino kaj Vieno.

De 1906 ĝis 1907 li estis reĝisoro en Berlina teatro, en 1912 la ekloĝis en Salzburg, kaj ekde 1918 li laboris kiel dramaturgo en la Viena Burgtheater. Ekde 1922 li vivis en Munkeno.

Lia verkaro konsistas el romanoj, teatraĵoj kaj eseoj. Komence influite de la naturalismo, li trapasinte la novromantismon kaj impresionismon fine propagandis la ekspresionismon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur Kritik der Moderne (1890)
  • Die Überwindung des Naturalismus (1891)
  • Wiener Theater (1899)
  • Inventur (1912)
  • Expressionismus (1916)
  • Burgtheater (1920)

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Die neuen Menschen (1887)
  • Die Mutter (1891)
  • Das Tschaperl (1898)
  • Der Querulant (1914)

Komedioj[redakti | redakti fonton]

  • Der Star (1899)
  • Wienerinnen (1900)
  • Der Krampus (1901)
  • Der Meister (1904)
  • Ringelspiel (1907)
  • Das Konzert (1909)
  • Die Kinder (1911)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Theater (1897)
  • Drut (1909)
  • Himmelfahrt (1916)
  • Die Rotte Korahs (1919)

Membiografio[redakti | redakti fonton]

  • Selbstbildnis (1923)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]