Ĉernivca Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉernivca Universitato
Chernivtsi National University arms.png
Резиденція митрополитів Буковини і Далмації 1.jpg
Situo
Geografia situo 48° 17′ 49″ N, 25° 55′ 28″ O (mapo)48.29694444444425.924444444444Koordinatoj: 48° 17′ 49″ N, 25° 55′ 28″ O (mapo)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Ĉernivca Universitato
Information icon.svg
vdr
La belega komplekso altlerneja

Ĉernivca nacia universitato nome de Jurij Fedkoviĉ (ukraine Чернівецький національний університет імені Юрія Федьковича) estis fondita en 1875 laŭ ukazo de aŭstra imperiestro Franco Jozefo. Dekomence la germana estis oficiala stud-idiomo, poste la rumana kaj la ukraina. En 1989 la universitato estis honorigita per la nomo de Jurij Fedkoviĉ, de 2000 per la aldona titolo "nacia".

La universitato en Ĉernivco, Ukrainio, posedas faman bibliotekon fonditan en 1852 kiu nun enhavas 2,6 milionojn da ekzempleroj, inter kiuj eĉ libroj de la 13-a jc. En la universitato aktivis multaj famaj scienculoj, verkistoj, komponistoj. Ĝi troviĝas ĉe Koncjubinskogo-strato; rektoras s-ro Roman Petriŝin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La institucio estis establita en 1875 sub la nomo de Francisko-Jozefo-universitato surbaze de teologia altlernejo. La instrulingvo estis la germana, kun apartaj sekcioj por rumana kaj ukraina lingvoj kaj literaturoj. Dum la aŭstria dominado, la universitato havis tri fakultatojn: ortodoksa teologio, juro kaj filozofio. Dum tiu periodo, la studentaro konsistis el proksimume 20-25% rumanoj kaj ukrainoj, la plej multaj el la studentoj estis germanlingvanoj (judaj kaj nejudaj).

La malfermo de la Universitato de Ĉernivco havis fortan pozitivan rolon pri rumanoj, eĉ se la kursoj fariĝis en la germana. Kelkaj junuloj ne plu iris studi Vienon aŭ en aliajn eŭropajn urbojn, sed povis fari tion hejme en Bukovino. Krome, junuloj el Moldavio, Besarabio kaj de la Malnova reĝlando de Rumanio pretis volonte studenti tie ĉi. Junaj studentoj de la tri ortodoksaj distriktaroj danubmonarkiaj venis al la ĉernivca fakultato pri ortodoksa teologio (metropolitujoj de Bukovino kaj Dalmatio, Transsilvanio kaj de Sremski Karlovci), same kiel el najbaraj ortodoksaj landoj (Rumanio, Serbio, Bulgario kaj Rusio).

Post la dissolvo de Aŭstrio-Hungario 1918 tuta Bukovino estis integrita en la Reĝlandon de Rumanio. Tiam la nomo altlerneja ŝanĝiĝis kaj la institucio nomis sin por reĝo Karlo la 1-a (rumane: Universitatea Regele Carol I din Cernăuți). De 1919 ĝis 1940, la strukturoj universitataj estis plejparte rumanigitaj. En 1920 ekzistis tie 1.671 studentoj. En 1933 frekventis la universitaton 3247 studentoj el kiuj estis 2117 rumanoj, 679 judoj, 199 germanoj, 155 ukrainoj, 57 lazoj, 26 moskvanoj kaj 4 el aliaj etnoj. Tiam la rumana historiisto naciema Ion Nistor rektoris dum longa tempo.

En 1941 Gh.-Asachi-Politekniko de Iași translokigitis Ĉernivcon. Sekve tri fakultatoj politeknikaj ekfunkciis, nome pri elektromekaniko, industria ĥemio kaj konstruartoj.[1] La 10-an de januaro 1942 komenciĝis la kursoj de la tri fakultatoj[2] kiuj funkciis normale ĝis la 18-a de marto 1944, kiam pro la proksimeco de la fronto oni rifuĝis je Turnu-Severin.

La hodiaŭa ukraina universitato funkcias ĉefe en la iama loĝejo de la metropolito de Bukovino kaj Dalmatio en Ĉernivco. Tiu ĉi ensemblo konstruitis inter 1864 kaj 1882, surbaze de la planoj de la ĉeĥa arĥitekto Josef Hlávka.

Nunaj fakultatoj[redakti | redakti fonton]

Dekstra flanka alo kun horloĝturo de la ĉefepiskopa rezidejo, la nuna fakultato pri geografio
  • teologio
  • filozofio
  • aplikita matematiko
  • biologio
  • ĥemio
  • informadiko
  • ekonomisciencoj
  • pedagogiko
  • inĝenieraj artoj
  • vidaj artoj
  • geografio
  • historio-politiksciencoj-internacia juro
  • modernaj eŭropaj lingvoj
  • filologio
  • fiziko
  • arĥitekturo, konstruartoj kaj pentrado

Ĉe Jurij-Fedkoviĉ-universitato troviĝas ankaŭ ;a germanlingva Centro Gedankendach apogite fare de Goethe-Institut.[3]

Profesoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

la unuaj rektoroj

Francisko-Jozefo-Universitato[redakti | redakti fonton]

Reĝo-Karlo-Universitato (ekde 1918)[redakti | redakti fonton]

Jurij-Fedkoviĉ-Universitato (ekde ukrainiiĝo)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Decret -Lege nr.2847, aperis ĉe "Monitorul Oficial" nr. 247 en la 17.9.1941
  2. Nicolae Ciachir: Din istoria Bucovinei (1775-1944). Editura OSCAR PRINT, București, 1999, p. 152
  3. http://www.gedankendach.org/