Theodor von Grienberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Theodor Maria von GRIENBERGER (naskiĝinta la 15-an de januaro 1855 en Mittersill, mortinta la 21-an de novembro 1932) estis aŭstra medicinisto, arĥeologo kaj germanisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de imposta inspektisto studis medicinon en Vieno de 1873 ĝis 1879 kaj laboris kiel staĝanto en la studbiblioteko en Salzburg de 1881 ĝis 1883, en la universitata biblioteko en Vieno de 1883 ĝis 1884 kaj poste denove en Salzburg. De 1883 ĝis 1884 li ĉeestis medicinajn prelegojn en Vieno kaj ankaŭ prelegojn pri germana literaturo de mezepoko. Post la medicina finekzameniĝo (1884) li tute dediĉis sin al germanistiko, kio determinis lian pluan vivon kiel esploristo kaj instruisto. De 1890 ĝis 1904 Grienberger, kiu eldonis akademiajn verkojn ekde 1886, estis universitata bibliotekisto en Vieno (ekde 1896 bibliteksekretario).

En 1891 li doktoriĝis kaj sekvis en 1898 lia habilitiĝo kiel privata preleganto por germanlingva historio kaj arkeologio en Vieno. En la sekvaj jaroj, Grienberger prelegis pri runaj alfabetoj, onomastiko, gramatikoj gotika, malnovaltgermana, malnovsaksa kaj anglosaksa - sed ankaŭ pri la verko Germania de Tacito. En 1904 li translokiĝis al Ĉernivco en Bukovinon, kie li laboris kiel kuratoro de la universitata biblioteko kaj docento en la filologia fakultato, kie li en 1906 ricevis la titolon de profesoro. Malfermo de la Ĉernivca Universitato en la lasta jaro de la Unua mondmilito venigis lin al Vieno. Ĉi tie en 1921 lia emeritiĝo kiel ĉefbibliotekisto kaj la renovigo de lia docentadrajtiĝo (venia legendi) estis akceptitaj.

Grienberger intencis tie etendi esplorojn speciale pri la malnova latino kaj dialektoj ene de la italika lingvaro sed lia instruado pli kaj pli maloftis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Grienberger, kiu eliris el la viena skolo pri ĝermanaj studoj fondita de Richard Heinzel, elfaris riĉan sciencan rendimenton, ĉefe en akademiaj skribaĵoj kaj eseoj: pri etimologiaj klarigoj pri ĝermanaj loknomoj, personaj kaj popolnomoj, interpretoj de ĝermanaj, baltaj, latinaj surskriboj. Li ankaŭ fruktodone kontribuis al esploroj pri mitologio, etnologio, genealogio, kulturhistorio, kompara lingva esplorado, hindoeŭropaj studoj, gramatiko, bibliotekistscienco, alfabetaj kaj dialektaj studoj, vortklarigoj kaj tekstinterpretoj de literaturo skribitaj en la idiomoj gotika, malnovgermana, anglo-saksa. Gravis ankaŭ liaj literaturaj verkoj kaj ĉefe liaj klarigoj pri runaj alfabetoj por kiuj li ĝuis internacian rekoniĝon.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Grienberger membris ĉe:

  • Deutsche Indogermanische Gesellschaft
  • Kgl. Vitterhets Historie och Antikvitets Akademi (je Stokholmo)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Über romanische Ortsnamen in Salzburg, 1886
  • Untersuchungen zur gothischen Wortkunde., ĉe: SB d. Kaiserl. Ak. d. Wisp., phil.-hist. Kl. 142/8, 1900
  • Das Hildebrandslied, SB d. Kaiserl. Ak. d. Wisp., phil.-hist. Kl. 158/6, 1908
  • Germanische Götternamen auf Rhein. Inschriften, ĉe: Zp. f. dt. Altertum 35, 1891, p. 388-401; 36, 1892, p. 308-15
  • Ermanariks Völker, ĉe: Zp. f. dt. Altertum 39, 1895, p. 154-184
  • Die Merseburger Zaubersprüche, ĉe: Zp. f. dt. Philol. 27, 1895, p. 433-462
  • Neue Btrr. z. Runenlehre, ĉe: Zp. f. dt. Philol. 32, 1900, p. 289-304; 39, 1907, p. 50-100
  • Runensachen, ĉe: Zp. f. dt. Philol. 50, 1926, p. 274-283
  • Pronominale Locative, ĉe: Dt. Mundarten 1, 1895-|1901, p. 5-19
  • Partikeln und Interjectionen, ĉe: Dt. Mundarten 1, 1895-|1901, p. 143-146
  • Die germanischen Runennamen, ĉe: Btrr. z. Gesch. d. dt. Sprache u. Lit. 21, 1896, p. 185-224
  • Bemerkungen zu Beowulf, ĉe: Btrr. z. Gesch. d. dt. Sprache u. Lit. 36, 1914, p. 77-101
  • Althochdeutsche Texterklärungen, ĉe: Btrr. z. Gesch. d. dt. Sprache u. Lit. 45, 1921, p. 212-238; 405-29; 47, 1923, p. 448-470; 48, 1924, p. 25-45
  • Beiträge zur Runenlehre, ĉe: Arkiv för nordisk filologi 14, 1898, p. 101-136
  • Die angelsächsischen Runenreihen und die sogenannten Hrabanischen Alphabete, ĉe: Arkiv för nordisk filologi 15, 1899, p. 1-40
  • Wídsíth, ĉe: Anglia 46, 1922, p. 347-82.
  • (eldoniste): Salzburger Bruchstücke, ĉe: Germania 31, 1886, p. 93-98
  • (eldoniste): Predigtbruchstücke aus Salzburg, ĉe: Zp. f. dt. Altertum 30, 1886, p. 58-63.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Horacek, Blanka, "Grienberger, Theodor von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 57-58 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]