Ĉernivco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉernivco
urbo de regiona rango en Ukrainio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Ĉernivca provinco
Poŝtkodo 58000–58033
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 265 471  (2021) [+]
Loĝdenso 1 735 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 17′ N, 25° 56′ O (mapo)48.29083333333325.934444444444Koordinatoj: 48° 17′ N, 25° 56′ O (mapo) [+]
Alto 248 m [+]
Areo 153 km² (15 300 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa somera tempo [+]
Ĉernivco (Ĉernivca provinco)
Ĉernivco (Ĉernivca provinco)
DEC
Ĉernivco
Ĉernivco
Situo de Ĉernivco
Ĉernivco (Ukrainio)
Ĉernivco (Ukrainio)
DEC
Ĉernivco
Ĉernivco
Situo de Ĉernivco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chernivtsi [+]
vdr

Ĉernivco[1][2] (ukraine Чернівці [ĉernivci], rumane Cernăuţi [ĉernəucj], germane CzernowitzTschernowitz [ĈERnovic], hungare Csernyivci, ruse Черновцы [ĉernovcı], pole Czerniowce [ĉerniovce], hebree צ'רנוביץ, Cernobic [ĉerNOvic], jide טשערנאוויץ, Tŝernovic [ĉerNOvic]) estas la administra centro de la Ĉernivca provinco (oblast') en la sudokcidenta Ukrainio kaj la tradicia ĉefurbo de la historia regiono Bukovino.

La dato de letero de la moldava reganto Alexandru cel Bun (Aleksandro la Bona) – 8-a de oktobro 1408 – en kiu li menciis pri la imposto ĉe la muroj de la urbo, estas konsiderata kiel naskiĝdato de la urbo. Nun la letero troviĝas en la ŝtata arkivo de Rusia Federacio, sed la ambasadoro de RF en Ukrainio, V. Ĉornomirdin, frate rifuzis redoni la leteron al Ĉernivco.

Antaŭ la unua mondmilito la urbo kaj ĉirkaŭa regiono apartenis al Aŭstrio-Hungario (Bukovino), inter la du mondmilitoj al Rumanio. La urbo estis tradicia juda centro: Fine de la 1930-aj jaroj pli ol 50% el la populacio de la urbo estis judoj, proksimume 50 mil judoj loĝis tie. Kompreneble la Holokaŭsto draste finis tiun tradicion.

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 265 471 loĝantoj sur areo de 153 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 735 loĝantoj/km². Ĉernivco situas apud la rivero Pruto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pacjurko 2015, p. 239.
  2. Pacjurko 2015, p. 1506.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]