Paul Celan
Paul Celan | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Paul Celan | |||||
Naskonomo | Paul Antschel | ||||
Naskiĝo | 23-an de novembro 1920 en Ĉernivco, Cernăuți County, ![]() | ||||
Morto | 20-an de aprilo 1970 (49-jaraĝa) en Parizo, ![]() | ||||
Mortis pro | Sinmortigo ![]() | ||||
Mortis per | Drono ![]() | ||||
Tombo | Pariza tombejo de Thiais ![]() | ||||
Lingvoj | germana • rumana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio (1955–) Rumanio Aŭstrio ![]() | ||||
Alma mater | Ĉernivca Universitato ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gisèle Lestrange (en) ![]() ![]() | ||||
Amkunulo | Ingeborg Bachmann ![]() | ||||
Parencoj | Selma Meerbaum-Eisinger (unuaranga kuzino) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto tradukisto eseisto kantotekstisto literatura eldonisto ![]() | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Mortfugo ❦ Sprachgitter vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul CELAN [paŭl ĉelan], origine: Paul ANTSCHEL (naskiĝis la 23-an de novembro 1920, mortis la 20-an de aprilo 1970) estis germanlingva poeto kaj tradukisto.
Paul Celan naskiĝis en Ĉernivco kiel filo de germanlingvaj judoj. Li vizitis german-hebrean bazlernejon kaj poste rumanan gimnazion, kie li en la jaro 1938 finis la abiturientan ekzamenon. Samjare li komencis studi medicinon en Tours, Francio, sed unu jaron poste li revenis al sia naskiĝurbo por studi romanistikon.
Kiam en 1941 germanaj kaj rumanaj trupoj okupis la urbon, la judoj devis ekloĝi en geto. En 1942 liaj gepatroj estis forportitaj: La patro iom poste mortis pro tifo, la patrino estis mortpafita. Paul Celan fuĝis el la geto, sed venis al rumana laborkampo. En decembro 1944 li revenis al sia - intertempe soveta - hejmurbo kaj daŭrigis sian studadon.
De 1945 ĝis 1947 li laboris en Bukareŝto kiel lektoro kaj tradukisto. En 1947 li fuĝis tra Hungario al Vieno kaj unu jaron poste li ekloĝis en Parizo. En 1955 li iĝis franca civitano. Psike grave malsana, li finis sian vivon per suicido.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Der Sand aus den Urnen (poemoj, 1948)
- Mohn und Gedächtnis (poemoj, 1952)
- Von Schwelle zu Schwelle (poemoj, 1955)
- Sprachgitter (poemoj, 1959)
- Die Niemandsrose (poemoj, 1963)
- Atemwende (poemoj, 1967)
- Fadensonnen (poemoj, 1968)
- Lichtzwang (poemoj, 1970)
- Schneepart (poemoj, eld. 1971)
- Zeitgehöft (poemoj, eld. 1976)
Listo de premioj
[redakti | redakti fonton]- Georg-Büchner-Preis (1960)
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1920
- Mortintoj en 1970
- Viroj
- Naskiĝintoj la 23-an de novembro
- Mortintoj la 20-an de aprilo
- Germanlingvaj verkistoj
- Rumanaj poetoj
- Rumanaj judoj
- Rumanaj tradukistoj
- Francaj poetoj
- Francaj judoj
- Francaj tradukistoj
- Postvivintoj el la Holokaŭsto
- Tradukistoj de William Shakespeare
- Sinmortigintoj