Ingeborg Bachmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ingeborg Bachmann
Klagenfurt - Musilhaus - Ingeborg Bachmann.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1926 (1926-06-25)
en Klagenfurt
Morto 17-an de oktobro 1973 (1973-10-17) (47-jara)
en Romo
Lingvoj germana lingvoitala lingvo [#]
Loĝloko Romo [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Subskribo Ingeborg Bachmann
Familio
Amkunulo Max FrischPaul Celan [#]
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalistoscenaristofilozofo • eseisto • dramaturgo • libretisto • tradukisto [#]
Laborkampo poezioeseo [#]
Aktiva en Vieno [#]
Aktiva dum 1950– [#]
Verkado
Verkoj Q1171068 ❦
Malina ❦
Q1213742 ❦
Q1198878 ❦
Simultane [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Ingeborg BACHMANN [INgebog baĥman] (naskiĝis la 25-an de junio 1926 en Klagenfurt, mortis la 17-an de oktobro 1973 en Romo) estis aŭstra verkistino.[1]

Ingeborg Bachmann naskiĝis en Klagenfurt, Aŭstrio. De 1945 ĝis 1950 ŝi studis filozofion, psikologion kaj germanistikon en Innsbruck, Graz kaj Vieno. En la jaro 1952 ŝi - laborante kiel radioredaktorino - verkis sian unuan radiodramon. Prelego en la Gruppe 47 famigis ŝin.

La aŭtorino de poemoj, rakontoj, romanoj, eseoj, operaj libretoj kaj radiodramoj dum sia kariero gajnis plurajn literaturpremiojn, inter alie en 1964 la Georg-Büchner-Preis. Ekde 1977 en Klagenfurt honore al la verkistino disdonatas la Ingeborg-Bachmann-Preis.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ein Geschäft mit Träumen (radiodramo, 1952)
  • Die gestundete Zeit (liriko, 1953)
  • Die Zikaden (radiodramo, 1954)
  • Anrufung des Großen Bären (liriko, 1956)
  • Der gute Gott von Manhattan (radiodramo, 1958)
  • Das dreißigste Jahr (rakontoj, 1961)
  • Die geteilte Stadt (eseo, 1965)
  • Malina (romano, 1971)
  • Simultan (rakontoj, 1972)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Reklamo ; La granda frajto ; La pruntita tempo / trad. de Guido Holz. - En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 120 – 123
ISBN 3-926633-14-X

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ingeborg Bachmann | Perlentaucher. Alirita Januaro 2020
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.