Bălți

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bălți
Piața Independenței din Bălți 3.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo MD-3100 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102 457  (2014) [+]
Loĝdenso 2 473 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 46′ N, 27° 56′ O (mapo)47.76166666666727.928888888889Koordinatoj: 47° 46′ N, 27° 56′ O (mapo) [+]
Alto 102 m [+]
Areo 41,43 km² (4 143 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Bălți

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bălți [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bălți [bəlcj] (ruse Бельцы, ukraine Бєльці, pole Bielce) estas urbo en Moldavio.

La urbo etendiĝas sur areo de 71 km² kun ĉirkaŭ 130 000 loĝantoj. La urbo estas dividita en distriktojn. En Bălți troviĝas universitato, aliaj altlernejoj, teatro, muzeoj kaj kulturejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1620 Bălți estis menciita por la unua fojo, tiam kiel parto de la Princlando Moldavio.[1][2][3] Ĉu temas pri tiu ĉi setlejo aŭ alia samnoma ĉe la nuna landlimo kun Ukrainio malklaras. Fine de la 15-a jarcento ĝi estis detruita fare de la tataroj sub ĥano Mengli-Girey (1467-1515), rekonstruote poste. Post la kolapso de ilia regado en Podolio (1699), la sultano loĝigis lojalajn polajn tatarojn en proksima Lipcani, nomita laŭ la Lipka-tataroj.

En 1812 la regiono Besarabio, kaj kun ĝi Bălți, falis al Rusio. Multaj rusoj kaj ukrainoj baldaŭ ekloĝis en la regiono kaj la rusa estis prezentita kiel la oficiala kaj lerneja lingvo. Bălți aparte estis unu el la centroj de ruslingvaj enmigrintoj. La 20-an de aprilo 1818 Balti ricevis urborajtojn. La urbo estis ege grava centro por judoj en Besarabio, en 1897 preskaŭ 56% de la 18.500 loĝantoj de Bălți estis judoj, kompare kun 23% rusoj kaj ukrainoj kaj 17% rumanoj kaj moldavoj. Ekzsistis 72 sinagogoj en la urbo en la jaro 1882-a.

En 1918 Besarabio iĝis parto de Rumanio. La ruslingvaj populacioj en la regiono poste estis submetitaj al rumanigo. En 1940, kiel rezulto de la ne-agreso-pakto inter Adolf Hitler kaj Stalin, Besarabio estis aneksita fare de Sovetunio kaj iĝis parto de la nova Moldava Soveta Socialisma Respubliko. Antaŭ la Dua mondmilito planis tie ĉi multajn domojn la arĥitektino Etti-Rosa Spirer.

Dum la Dua mondmilito, la grandurbo estis sturmprenita fare de rumanaj soldatoj la 9-an de julio 1941. La plimulto de la juda komunumo en Bălţi poste estis forpelita aŭ murdita. La 26-an de marto 1944, la grandurbo estis rekaptita fare de la Ruĝa Armeo kaj poste iĝis parto de Sovet-Unio denove. Bălți suferspertis severan difekton dum la milito, kie multe de la historia konstruaĵo estas detruita. Post 1945, anstataŭe de rekonstruo, la fokuso estis plejparte sur novaranĝado. Grandskale novaj distriktoj estis kreitaj en la prefabrikita stilo kaj uzinoj estis establitaj. La nombro de loĝantoj rapide denove grandiĝis kaj en 1959 jam estis preskaŭ 68.000 - duoble la valoro de 1930.

Post la Dua mondmilito Stalin ordonis deportadon de miloj da urbanoj (kaj de enloĝantoj de la ĉirkaŭaĵoj) al Kazaĥstano kaj Siberio pro ties laŭdira bonvenigo de germanaj/rumanaj trupoj. Fine de la 1960-aj jaroj la limo al cent miloj da loĝantoj estis transpaŝita. Ekde la kolapso de Sovet-Unio en 1991, la grandurbo estis parto de la nun sendependa ŝtato de Moldavio.

Kiel en multaj iamaj sovetiaj respublikoj, Moldavio, kaj tiel ankaŭ Bălți, spertis fazon de ekonomia kaj demografia malkresko en la 1990-aj jaroj. Intertempe tamen la situacio denove pliboniĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bălţi estas ĉefe hejmo de la elektraj kaj manĝindustrioj kaj estas kaj industria kaj universitata urbo. Bălți posedas antaŭ ĉio nutran industrion, tiel oni povas trovi tie grandajn vinfarajn uzinojn, frukto- kaj legomindustrion, tabakindustrion, teksaĵindustrion. Tie troviĝas kultura centro, artgalerioj, teatroj kaj la kulturpalaco. Granda nombro da metiaj entreprenoj de ĉiuj sektoroj, precipe en la konstrusektoro, situas ankaŭ en la urbo. Konstrufirmaoj de fenestro kaj fasadoj estas forte reprezentita.

Bagatelaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En la fama jida kanto Mein Schtetele Belz la urbo prikantatas. [4]
  • Eugenio Coseriu, lingvisto fama, frekventis lernejon en Bălți (nuntempe Colegiul Ion Creanga).

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teo-Teodor Marșalcovschi (2007). “Geneza municipiului Bălţi: concept urbanistic şi prima atestare”, Anuarul Catedrei Discipline Socioumanistice (PDF), p. 6–28. Alirita 2022-07-21.. 
  2. Nicolae Enciu (2019). “Orașul și județul Bălți de la începuturi până în anul Marii Uniri”, Dialogica, revistă de studii culturale și literatură (PDF), p. 104–115. doi:10.5281/zenodo.3332722. Alirita 2022-07-21.. 
  3. Руслан Михалевский (2016). “Академия наук: 1421 год не является датой первого упоминания о Бельцах”, SP (PDF). Alirita 2022-07-21.. 
  4. Kantohistorio