Moldava Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moldavio (apartigilo)
Moldava Soveta Socialisma Respubliko
2-a de aŭgusto 1940 – 1991

Respublikoj de Sovetunio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Moldava Soveta Socialisma Respubliko mallongigite Moldava SSR (moldave: Република Советикэ Сочиалистэ Молдовеняскэ, rumane: Republica Sovietică Socialistă Moldovenească, ruse: Молда́вская Сове́тская Социалисти́ческая Респу́блика) estis la nomo de la nuna Moldavio kiam ĝi estis unu el la respublikoj de Sovetunio inter 1940 kaj 1990.

La 12-an de oktobro 1924, Sovetunio organizis la Moldavan ASSR ene de la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko inter la riveroj Dnestro kaj Prut, koncedante ampleksajn rajtojn al la rumana minoritato.

Per la pakto Molotov-Ribbentrop inter Sovetunio kaj la germana Tria Regno, la teritorioj de Rumanio oriente de la rivero Prut restis sub la soveta kontrolo. La 2-an de aŭgusto 1940, fondiĝis la Moldava SSR inter la riveroj Dnestro kaj Prut, disiĝante de la Ukraina SSR ene de Sovetunio.

Rumanio alianciĝis kun la nazia Germanio en la somero de 1941, kaj partoprenis en la invado al Sovetunio, konata kiel la operaco Barbaroso, aneksiĝante al Moldavio. Post la fino de la Dua Mondmilito, en 1945 Sovetunio rekuperis Moldavion kaj reorganizis la sovetan respublikon.

La oficiala nomo Moldavio estis ŝanĝita al Respubliko "Moldova" la 23-an de majo 1991, kaj proklamiĝis sendependa, post la intencoj de la ŝtat-puĉo en Sovetunio, la 27-an de aŭgusto 1991. Post la komencaj intencoj kuniĝi kun Rumanio, estiĝis la enlanda milito en la regiono Ĉednestrio en 1992, kie loĝas grava rusa malplimulto.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la iama SSR Moldavio en 1989 konsistis el la sekvaj etnoj: