Moldava dialekto
La moldava dialekto estas speco de la rumana lingvo, parolata en Moldavio, nord-orienta Rumanio kaj Odesa provinco.
En Rusio kaj Ĉednestrio moldava dialekto estas erare rigardata kiel sama lingvo.
Statuso kaj uzado[redakti | redakti fonton]
Inter la moldava dialekto, kaj la standarta rumana lingvo, kiu estas uzata en Rumanio apenaŭ ekzistas diferencoj; la Moldava Akademio de Sciencoj oficiale informas (i. a. en sia paĝaro), ke la moldava fakte egalas al la rumana. Tamen la kelkaj politikoj de Moldavio erare insistas pri aparteco de la moldava lingvo.
La gravecon de la lingva statuso eble montras la fakto, ke la himno de Moldavio nomiĝas Limba noastră (= nia lingvo).
Laŭ esplorado de 2014 jaro [1], moldava rumanlingva preso uzas nur 0,28—0,58 % de moldavaj dialektizmoj.
Leksiko de la moldava dialekto[redakti | redakti fonton]
- Kelkaj vortoj restis arhaian formon: îmblu, împlu, întru, înflu, nour, dirept (komparante kun standart-rumanaj umblu, umplu, intru, umflu, nor, drept).
- Kelkaj vortoj, kiuj ne estas uzataj en la standarta lingvo : omăt («neĝo», anstataŭe standart-rumana zăpadă), agudă («moruso», anstataŭe dudă), poame («vinbero», anstataŭe struguri) kaj multaj aliaj.[2].
- Malsamaj formoj de demonstrativaj pronomoj: [aˈista, aˈjasta, aˈʃala, aˈʃeja] (tiu; komparante kun standart-rumanaj acesta, aceasta, acela,
- Malsama prononcado de kelkaj vortoj, kiuj havas analogojn en la rusa lingvo: epizod anstataŭe standart-rumana episod («epizodo»), organizm anstataŭe standart-rumana organism kaj aliaj. Sed tiu prononcado ankaŭ estis komuna en la malmoderna standarta rumana lingvo.
Skribsistemo[redakti | redakti fonton]
Historie la rumana lingvo uzis cirilan skribsistemon, sed poste la parto parolata en Rumanio transiris al la latina alfabeto. La cirila skribsistemo konserviĝis en sovetia Moldavio, sed post la sendependiĝo, la alfabeto estis ŝanĝita fakte al la rumana (kun kelkaj pli regulaj uzoj, ol en la rumana). Tamen la cirila skribsistemo plu estas konservata nur en Ĉednestrio (ekzemple, en gazeto Adevărul Nistrean).
Mapoj de leksemoj[redakti | redakti fonton]
- Rumana leksiko en nord-orienta Rumanio, Moldavio (kaj ankaŭ en Ĉednestrio) laŭ la esploroj de en:Gustav Weigand:
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Argoul basarabean în stradă și în presă
- Vortaro de moldava dialekto
- Moldavio rifuzis uzi lingvon konstruitan de la sovetia kulturpolitiko - artikolo aperinta en Global Voices 2023-08-23 esperante
Referencoj[redakti | redakti fonton]
|