Lingva filono
Genealogia arbo de la homaro
La "arbo" estas konstruita laŭ genetikaj esploroj kiuj evidentigis kiuj homgrupoj estas parencaj inter si, kaj en kiu ordo okazis la disiĝoj. La "folioj" estas provizitaj de la lingva klasifikado, ĉar la rezultoj de genetikaj kaj lingvistaj esploroj grandparte forte koincidas. (laŭ Luca Cavalli-Sforza)
|
Diskutata propono en lingvistiko estas la reklasifiko de dekoj da mondaj lingvaj familioj inter nur dek du filonoj. Laŭ lastaj kongruaj evidentigoj de arkeologio, genetiko kaj lingvistiko, iuj aŭtoroj ordigis tiujn filonojn en ĝeneralan arbon kiu hipotezas ke ĉiuj lingvoj elvenas el unu sola monda pralingvo.
La filonoj[redakti | redakti fonton]
- 1 Kojsana
- 2 Niĝer-konga
- 3 Nil-sahara
- 4 Papua
- 5 Aŭstrika:
- 5.1 Aŭstralazia
- 5.2 Mjaŭ-jaŭa
- 5.3 Taja
- 5.4 Aŭstronezia
- 6 Dene-kaŭkaza:
- 6.1 Eŭska
- 6.2 Norda kaŭkazia:
- 6.2.1 Nordokcidenta kaŭkazia
- 6.2.2 Nordorienta kaŭkazia
- 6.3 Buruŝaska
- 6.4 Nahala
- 6.5 Ĉinotibeta
- 6.6 Jeniseja
- 6.7 Na-denea (aŭ Atabaska)
- 7 Afrik-azia
- 8 Kartvela
- 9 Dravida
- 10 Eŭrop-azia (aŭ Nostrata):
- 10.1 Hindeŭropa
- 10.2 Urala
- 10.3 Altaja
- 10.4 Korea/ Japana/ Aina
- 10.5 Giljaka
- 10.6 Ĉukotko-kamĉatka
- 10.7 Eskimo-aleuta
- 11 Amerinda
Noto[redakti | redakti fonton]
Rimarkindas ke la skemo de la filonoj (kies fonto ne estas citita) kaj tiu prezentita en la geneologia arbo malakordiĝas pri diversaj punktoj rimarkinde pri ĉinotibeta lingvaro. La genalogia arbo estas bazita sur genetikaj kaj lingvistikaj observoj dum la teorio de la filonoj estas bazita sur nur lingvistikaj observoj kaj montras hipotezon kiun genetiko ne konfirmis.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|