Kartvela lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartvela lingvaro
Regiono Suda Kaŭkazio kaj Anatolio
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko

Kaŭkazia lingvaro
Apartenantaj lingvoj kaj familioj kartvela lingvo
zana lingvaro (mingrela kartvela lingvo kaj laza lingvo)
svana lingvo
  Glottolog kart1248
vdr

La kartvela lingvarosudkaŭkaza lingvaro, ĉefa branĉo de la kaŭkazia lingvofamilio, unuigas popolojn, parolantajn en la lingvoj de kartvela lingvogrupo - la kartvela, mingrela, laza (tiuj du kune estas la zana lingvaro) kaj svana.

No.Etnoj de la grupoKvanto
1Kartveloj3 950 000
2Lazoj150 000
3Kartvelaj hebreoj15 500

Kartvelaj judoj

  • Nomo: [m]kartveli ebraelebi ქართველი ებრაელები; r] gruzinskie jevrej
  • Etnolingva grupo de hebreoj. Loĝas en Kartvelio (14.3 mil), Rusio (1.2 mil). Ĝis la jaro 1970 plejmulte loĝis en Kartvelio, parto jam transloĝiĝis en Israelo.
  • Lingvo: jud-kartvela lingvo.
  • Kredantoj: judoj.

Kartveloj, georgoj, gruzoj

  • Nomo: [m] kartvelebi ქართველები; [f] Georgiens; [r] gruzini
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Kartvelio (3,787 mln). en Rusia Federacio 130,7 mil (1992).
  • Totala kvanto: 4,14 mln (kun lazoj).
  • Etnografiaj grupoj: Aĝarianoj, Gurianoj, Imeretianoj, Kartlianoj, Kaĥetianoj, Ĥevsuroj, Mingreloj, Svanoj, Lazoj, Ĝavaĥoj k.a.
  • Lingvo: kartvela.
  • Kredantoj: precipe ortodoksuloj.

Lazoj

  • Etnografia grupo de kartveloj. Loĝas en Kartvelio kaj Turkio. Pro la specifaj evolucirkonstancoj multaj lazoj sin konsideras kiel apartan nacion.
  • Lingvo: laza (mingrelo-ĉana) de kartvela grupo.
  • Kredantoj: en Turkio - islamanoj, en Kartvelio - ortodoksuloj.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.