Aŭstralazia lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aŭstralazia lingvaro estas lingvofamilio de popoloj, dividiĝas je (1) Malaka, (2) Mjao-Jaoa, (3) Mon-Kmera, (4) Munda, (5) Va-Palauna kaj (6) Vjeta grupoj. Totala kvanto: 84 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Vjetnamoj, Kmeroj, Santaloj, Mjaoj, Mundoj. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):

LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
Malaka - - 0.05 - - - 0.05
Mjao-Jaoa - - 8.41 - - - 8.41
Mon-Kmera - - 10.85 - 0.03 0.04 10.92
Munda - - 9.05 - - - 9.05
Va-Palauna - - 1.40 - - - 1.40
Vjeta - 0.01 53.52 - 0.30 0.05 53.88
Totalo - 0.01 83.28 - 0.33 0.09 83.71

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

(1) Malaka grupo

SEMANGOJ

  • Nomoj: [f] Semangues; [r] semangi
  • Grupo de negridaj popoloj (menikoj, mendioj k.a.) en Malajzio kaj Tajlando, ĉirkaŭ 8 mil (1992).
  • Lingvo: semanga.
  • Konservas tradiciajn konfesojn.

SENOJ

  • Nomoj: [f] Senoi; [r] senoi
  • Grupo de popoloj en Malajzio kaj Tajlando, ĉirkaŭ 40 mil (1992).
  • Lingvoj: de malaka grupo de aŭstronezia familio.
  • Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ islamanoj-sunaistoj.

(2) Mjao-Jaoa grupo

JAOJ

  • Nomoj: [m] min, man, zao; [f] Yao; [r] jao
  • Popolo en la sudo de Ĉinio (2,2 mln, 1992), nordo de Vjetnamio (460 mil) kaj Laoso (ĉ. 90 milionoj).
  • Lingvo: de mjao-jao-grupo.
  • Kredantoj: adeptoj de tradiciaj konfesoj.

MJAOJ

  • Nomoj: [m] hmong; [f] Miao; [r] mjao, meo
  • Popolo en la sudo de Ĉinio, nordo de Vjetnamio, en Laoso, Mjanmao kaj Tajlando; 8,53 mln, inter ili en Ĉinio 7,65 mln (1992).
  • Lingvo: de mjao-jao grupo.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj.

(3) Mon-Kmera grupo

KMEROJ

  • Nomo: [m] khmer, khmae; [f] Khmers; [r] kĥmeri
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Kamboĝo (8,6 mln). Loĝas ankaŭ en Vjetnamio, Tajlando kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 10,35 mln (1992).
  • Lingvo: kmera.
  • Kredantoj: budhistoj.

KMEROJ MONTARAJ

  • Nomo: [f] Khmer de montagnes; [r] kĥmeri gornije
  • Grupo de popoloj en Kamboĝo, en la sudo de Vjetnamio kaj Laoso kaj en Tajlando, pli ol 1,6 mln (1992).
  • Lingvoj: de mon-kmera grupo.
  • Kredantoj: precipe budhistoj.

MONOJ

  • Nomoj: [m] talain; [f] Mons; [r] moni
  • Popolo en la sudo de Mjanmao kaj en sudokcidento de Tajlando, 820 mil (1992).
  • Lingvo: de mon-kmera grupo.
  • Kredantoj: budhistoj.

MONOJ MONTARAJ

  • Nomoj: [f] Mons de montagnes; [r] moni gornie
  • Grupo de popoloj en nordo de Hindoĉinio; 4,4 mln (1992).
  • Lingvoj: mon-kmeraj.

(4) Munda grupo

ĤOOJ

  • Nomoj: [f] Ho; [r] ĥo
  • Popolo de munda grupo en Barato (Bihara ŝtato); 1,2 mln (1992).
  • Kredantoj: precipe hinduistoj.

MUNDOJ

  • Nomoj: [m] horoko; [f] Mundas; [r] munda
  • Popolo de munda grupo en Barato (precipe ŝtato Biharo); 2,03 mln (1992). 20 mil Loĝas ankaŭ en Bangladeŝo.
  • Lingvo: munda.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ hinduistoj kaj kristanoj.

SANTALOJ

  • Nomoj: [f] Santalis; [r] santali
  • Popolo de munda grupo en Barato (6,2 mln, precipe ŝtatoj Biharo kaj Okcidenta Bengalio). Loĝas ankaŭ en Bangladeŝo, Nepalo kaj Butano. Totala kvanto: 6,3 mln (1992).
  • Lingvo: santala.
  • Konservas tradiciajn konfesojn, parto - hinduistoj.

(5) Va-Palauna grupo

VA

PALAUNGOJ

(6) Vjeta grupo

VJETNAMOJ

  • Nomo: [m] kinj, vjet; [f] Vietnamiens; [r] vjetnamci
  • Popolo, ĉefgento en Vjetnamio (61 mln). Loĝas ankaŭ en Kamboĝo, Tajlando, Laoso, Usono k.a. Totala kvanto: 62,15 mln (1992).
  • Apartenas al sudazia raso.
  • Lingvo: vjeta.
  • Kredantoj: precipe budhistoj, taoistoj, konfuceanoj, parto - katolikoj, ankaŭ adeptoj de lokaj sinkretismaj konfesoj.