Ŝablono-Diskuto:Lingvoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malnovaj rimarkoj pri iuj lingvoj (alfabete)[redakti fonton]

Algia lingvaro[redakti fonton]

Saluton, Piet-c. Mi ĵus vidis, ke vi alidirektigis Algia lingvaro al la rilata kategorio. Ĉu akcidente aŭ intence? Mi ja intertempe malfaris tion, ĉar tio ne estis ĝusta. --Tlustulimu (diskuto) 17:30, 26 Sep. 2012 (UTC)

Inuktituta lingvo - Listo de lingvoj[redakti fonton]

Saluton, Piet-c. Mi ĵus ne reviziis vian ŝanĝon en Listo de lingvoj. Ĉar inuka estas la sama kiel inuita, ja estus dufoje la sama lingvo en la listo. Krome mi neniam legis la formon inuka, sed jam mem kelkfoje uzis la formon inuita. Ĝi ja baziĝas sur la plurala formo por "homo". Mi pensas, ke la singularo ne transiris en aliajn lingvojn, el kiu vi kreis inuka. --Tlustulimu (diskuto) 17:34, 23 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Mi ne kreis la nomon "Inuka lingvo", sed mi estas serĉanta la bonan Esperantan nomon de la lingvo kun ISO 639-3 kodo iku. En la ISO 639-3 i-tabelo oni uzas por la lingvo iku la nomon "Inuka lingvo" (anstataŭ "Inuktituta lingvo").
La nocio "Inuita lingvo" estas pli ampla ol la nocio "Inuka lingvo" (aŭ "Inuktituta lingvo"):
Mi pensas: "Inuita lingvo" = "Inuk(titut)a lingvo" + "Gronlanda lingvo" + "Inupiaka lingvo" + aliaj lingvoj/dialektoj.
Tial mi aldonis la lingvonomon "Inuka lingvo". Amike, --Piet-c (diskuto) 21:27, 23 Mar. 2012 (UTC)

Taranta lingvo‎‎ kaj Tarantina lingvo‎‎[redakti fonton]

Saluton, Piet-c. Mi ĵus vidis, ke vi kopiis enhavon el Tarantina lingvo‎‎ al Taranta lingvo‎‎. Sed tio ne estas la laŭlicenca maniero de ŝanĝo de artikola titolo. Do, por tio ekzistas la alinomiga funkcio de la vikia softvaro. Bedaŭrinde en la Vektora interfaco la ligilo estas iomete kaŝita. Ĉu mi "riparu" la malĝustan alinomigon por vi? --Tlustulimu (diskuto) 17:33, 23 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Bonvolu ripari la alinomigon por mi. Dankon pro via rimarko. --Piet-c (diskuto) 17:49, 23 Nov. 2012 (UTC)
✔ Farite Nun la artikolo Taranta lingvo‎‎ enhavas en sia historio la ŝanĝojn de la malnova Tarantina lingvo‎‎. Mi ankoraŭ lasas la alidirektilon Tarantina lingvo‎‎, por ke intervikiaj robotoj trovu la novan titolon. Poste eblos peti ties forigon. --Tlustulimu (diskuto) 17:58, 23 Nov. 2012 (UTC)


Lastatempaj rimarkoj pri iuj lingvoj (kronologie)[redakti fonton]

Taliŝa lingvo[redakti fonton]

Saluton. En tiu artikolo, krom plia informo mankas ligiloj al alilingvaj versioj. Mi ne trovas ilin.--kani (diskuto) 22:22, 23 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Kani. Mi iomete plibonigis la artikolon pri la taliŝa lingvo. Ne ankoraŭ estas bona artikolo, sed mi pensas ke provizore ĝi akcepteblas kiel ĝermo. --Piet-c (diskuto) 18:22, 24 Nov. 2012 (UTC)

Aleuta lingvo - Eskim-aleuta lingvaro[redakti fonton]

Vidu en la paĝo forigendaj artikoloj.--Piet-c (diskuto) 12:57, 25 Nov. 2012 (UTC)

Ĝermana lingvaro[redakti fonton]

Saluton, Piet-c. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Nuntempaj ĝermanaj lingvoj}}. Sed kial ĝi enhavas liston de latinidaj lingvoj, se ĝia titolo temas pri la ĝermanaj? Ĉu vi ankoraŭ korektos tion? Ĉu la ŝablono eble devus esti alinomata? --Tlustulimu (diskuto) 16:07, 2 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Mi intencis pli bone ordigi la kategoriojn pri la ĝermanaj lingvoj per nova navigilo {{Nuntempaj ĝermanaj lingvoj}}, sed intertempe mi vidis ke mi povos uzi por tiu celo {{Klasifiko de la ĝermana lingvaro}}. Do nun mi alinomis la ŝablonon.
Laŭ mia opinio precipe la kategorion Okcidentĝermana lingvaro estas ĝis nun malbone ordigita. Kion vi pensas pri tio? Amike, --Piet-c (diskuto) 21:11, 2 Dec. 2012 (UTC)